Eventoj

Aŭgustomeza festotago

Unu el la plej popularaj festotagoj en Italio, observata en plej strikta maniero,estas la aŭgustomeza (15-a) tago, kiu en la itala nomiĝas “ferragosto”, celebrata ekde la jaro 18 a. K, kiam la imperiestro Gaius Iulius Caesar Octavianus Augustus (Kajo Julio Cezaro Oktaviano Aŭgusto)

eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADgusto_Cezaro

deklaris festa la tutan monaton, kiu de li alprenis la nomon “augustus” (aŭgusto).

La itala vorto “ferragosto” estas ĝuste la kripligo de la latina esprimo “feriae augusti” (libertempo de aŭgusto; sed probable la imperiestro celis, ke oni pensu pri “libertempo havigita de Aŭgusto”).

Kristanismo transformis la 15-an de aŭgusto, origine dediĉitan al la virga diino Diano, en la feston de la Ĉielenpreno de Maria.

Hodiaŭ mi parolos nek pri la festo, nek pri la imperiestro en si mem, sed nur pri detalo de la vivo (aŭ pli ĝuste, de la morto) de Aŭgusto, t.e. pri la maŭzoleo

it.wikipedia.org/wiki/Mausoleo_di_Augusto

(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto)

kiun li konstruigis al si en la jaro 28 a. K. por gastigi en monumenta formo sian tombon: en la longa tempo antaŭ lia morto, okazinta en 14 p. K., estis entombigitaj tie aliaj membroj de la imperiestra familio; post li, estis tie entombigitaj la sekvaj imperiestroj ĝis Nervo (98 p. K.), escepte de Nerono; la cindroj de Trajano estis demetitaj ĉe la bazon de la Trajana Kolono; kaj Hadriano konstruigis maŭzoleon tute por si, la Hadrianan Konstruaĵon (la hodiaŭan Kastelon Sankta Anĝelo).

En la dekdua jarcento, la impona maŭzoleo de Aŭgusto estis transformita al fortikaĵo; poste ĝi fariĝis ĝardeno, vinberejo, amfiteatro, salono por koncertoj, ĝis inter 1936 kaj 1938 la faŝista reĝimo, por celebri la figuron de Aŭgusto kia “fondinto de la imperio” (kvazaŭ antaŭulo de Benito Mussolini), kaj koincide kun la dumiljara datreveno de la naskiĝo de Aŭgusto, detruigis la konstruaĵojn apogiĝintajn al la monumento, reportante ĝin al formo pli-malpli responda al tiu origina.

La maŭzoleo de Aŭgusto (nomata ankaŭ “Aŭgusteo, samkiel la monumenta tombo de Maŭzolo nomiĝis “Maŭzoleo”) havas apartan gravecon en la historio de Esperanto, ĉar en ĝi (nemulte antaŭ ĝia reigo al la origina monumenta formo) okazis, la 5-an de aŭgusto 1935, la inaŭgura ceremonio de la 27-a Universala Kongreso de Esperanto.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/15/augusteo/

Ke tiuepoke gusteo estis ankoraŭ reakirenda el urboplana vidpunkto, atestas la fakto ke la invitilo por la inaŭguro precizigas, ke la enirejo por publiko estos ĉe “vicolo Soderini”, nome, unu el la stratetoj tiam ekzistantaj; hodiaŭ la maŭzoleo staras izolite, meze de granda placo nomita laŭ Imperiestro Aŭgusto”, realigita de unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la “liktora” stilo tipa de la faŝista erao, la triesta arkitekto laŭ juda deveno (!) Vittorio Ballio Morpurgo

it.wikipedia.org/wiki/Vittorio_Ballio_Morpurgo .

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)

Mi aldonas:

la bildon de la Maŭzoleo de Aŭgusto laŭ malnova gravuraĵo;

la invitilon por la inaŭguro de la 27-a Universala Kongreso de Esperanto (1935);

la 50-centiman italan poŝtmarkon de 1937, laŭ skizo de Cesare Mezzana (inspirita al statuo konservita ĉe la Vatikanaj Muzeoj), pro la dumiljara datreveno de la naskiĝo de Aŭgusto; oni rimarku la skribaĵon en latina lingvo, tiritan el la teksto de la “Res gestae divi Augusti” gravurita en la tiel dirita “Monumentum Ancyranum” de Ankaro, Turkio

ht

(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto)

kiu klare aludas al Mussolini: “Iuravit in mea verba tota Italia et me ducem depoposcit” (Tuta Italio ĵuris super miaj vortoj, kaj postulis, ke mi estu Kondukanto).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *