Homoj

Isabella di Morra

La Literatura Parko “Isabella Morra” de Valsinni (Matero, Bazilikato/ Lukanio, suda Italio)

www.parcomorra.it/

organizas, tra ĉiu jaro, plurajn aranĝojn por memorigi la poetinon Isabella di Morra (ĉirkaŭ 1520 ĉirkaŭ 1548)

it.wikipedia.org/wiki/Isabella_di_Morra

murditan de la fratoj por venĝi la “malhonoron” de ŝia eksterleĝa amrilato kun edziĝinta viro, la hispana nobelo (li mem poeto) Diego Sandoval de Castro, same murdita.

Okaze de la proceso, kiu estis starigita pro la murdo de la nobelo, estis trovitaj kaj sekvestritaj kelkaj poeziaĵoj (dek sonetoj kaj tri kanzonoj) de la junulino, kiu, laŭfakte segregaciita de la fratoj en la familia kastelo, trovadis en poezio la konsolon al sia soleco, des pli peza ĉar temis pri virino, kaj krome, el unu el la plej postiĝintaj zonoj de suda Italio; sufiĉas pensi, por kompreni la kondiĉojn de tiu historia epoko kaj de tiu landoparto, ke la juĝaj esploroj estis aktive plenumitaj pri la murdo de la viro, ne ankaŭ pri tiu de la virino, jen ĉar la viro estis nobelo kaj krome de la reganta hispana nacio, jen ĉar tiam la tiel dirita “murdo pro honoro” estis pravigata  – kaj eĉ postulata – de la komuna sento

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/03/27/fenesta-ca-lucive/

(Cetere, ĝis 1981 en Italio la leĝo mem punadis la “murdon pro honoro” per tre milda puno, de tri ĝis sep jaroj da malliberigo).

Malmulte post la morto de Isabella, la napola libristo Marcantonio Passero hazarde malkovris la poeziaĵojn, kaj ilin konfidis por publikigo al la verkisto Ludovico Dolce, kiu ilin enmetis en libron (eldonitan en Venecio en 1552), kiu gastigis la Rimojn de pluraj elstaraj napolaj Sinjoroj.

Malgraŭ la republikigo de la poeziaĵoj en postaj verkoj, Isabella di Morra restis preskaŭ nekonata ĝis la komenco de pasinta jarcento, kiam ŝi estis revalorigita de la kritikisto Angelo de Gubernatis, kiu apudigis ŝian figuron al tiu de Sapfo, kaj faris el ŝi simbolon de la virinoj viktimoj de familia perforto (kio montras, ke la hodiaŭaj “virinmurdoj” tute ne estas novaĵo de niaj tempoj).

Lakvalita antaŭensalto” okazis en 1928, kiam Benedetto Croce (1866-1952)

it.wikipedia.org/wiki/Benedetto_Croce

tiucele restadis en Valsinni (la loko de la okazintaĵoj de Isabella) por pliprofundigi la figuron de la poetino.

El tio rezultis, interalie, la “malkovro” de nesuspektitaj analogioj inter la poeziaĵoj de Isabella kaj kelkaj el la plej famaj verkoj de Giacomo Leopardi (1798-1837)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/29/giacomo-leopardi/

Aparte, krom analoga pesimisma vidmaniero, estis rimarkita la strikta simileco inter la versoj de Leopardi (el “Le Ricordanze” – La Rememoroj):

«Né mi diceva il cor che letà verde

sarei dannato a consumare in questo

natio borgo selvaggio, intra una gente

zotica, vil»

Nek min la koro diris ke l’ verdaĝon

mi estus kondamnita forkonsumi

en ĉi naskloko kruda inter gento

plumpa

 

(trad. Luigi Minnaja)

 

Neniam mi supozis ke mian vivon

mi estis destinita ĉi pasigi,

sencele, en tiu ĉi eta sovaĝa vilaĝo,

kie mi venis al vivo; inter la kruda gento,

 

(trad. Alfredo Perricone Pirandello)

 

Nek diris al mi kor’, ke la junaĝon

damnitos mi konsumi en naskiĝa

ĉi lok’ sovaĝa, inter gento kruda,

malnobla

 

(trad. Nicolino Rossi)

 

kaj la versoj de Isabella:

«fra questi aspri costumi

di gente irrazional, priva dingegno»,

 

(inter ĉi tiuj krudaj moroj

de gento neracia, sentaŭga)

 

tiom, ke oni pensis, ke Leopardi eble konis la versojn de Isabella.

En 2017, okaze de la 84-a Itala Kongreso de Esperanto en Policoro/ Heraclea(Matero, Bazilikato/ Lukanio, suda Italio), estis publikigita “Lukana Antologio”, zorge de Carlo Minnaja, kun tradukoj al Esperanto de verkoj de aŭtoroj de tiu Regiono; tiel okazis, ke aperis en Esperanto la poeziaĵo de Isabella “Signor, che insino a qui, tua gran mercede”, en la traduko de Nicolino Rossi (kune kun kelkaj poeziaĵoj de Diego Sandoval de Castro).

Mi transskribas la poeziaĵon de Isabella, en la itala kaj en Esperanto (Sinjor’, kiu ĝis nun, pro via graco), kaj aldonas:

– la kovrilon de la “Lukana Antologio”;

specialan poŝtan stampon de Potenza (Potenco) de la 9-a de decembro 1978, okaze de la 7-a Literatura Premio “Basilicata” (Bazilikato), kun la bildo de Isabella di Morra.


XII. SIGNOR, CHE INSINO A QUI, TUA GRAN MERCEDE

 

Signor, che insino a qui, tua gran mercede

con questa vista mia caduca e frale

spregiar mhai fatto ogni beltà mortale,

fammi di tanto ben per grazia erede,

che sempre ami te sol con pura fede

e spregie per innanzi ogni altro oggetto,

con sì verace affetto,

chognun madditi per tua fida amante

in questo mondo errante,

chaltro non è, senza il tu amor celeste,1

chun procelloso mar pien di tempeste.

 

Signor, che di tua man fattura sei,

ovogni ingegno saffatica in vano,

ritrarre in versi il tuo bel volto umano

or sol per disfogare i desir miei,

ad altri no, ma a me sola vorrei,

ed iscolpirmi il tuo celeste velo,

qual fu quando dal Cielo

scendesti ad abitar la bassa terra

ed a tor luom di guerra.

Questa grazia, Signor, mi sia concessa

chio mostri col mio stil te a me stessa.

 

Signor, nel piano spazio di tua fronte

la bellezza del Ciel tutta scolpita

si scorge, e con giustizia insieme unita

de lalta tua pietade il vivo fonte,

e le pie voglie a perdonarci pronte.

Ombre dei lumi venerandi e sacri,

di Dio bei simulacri,

ciglia, del cor fenestre, onde si mostra

lalma salute nostra;

occhi che date al sol la vera luce,

che per voi soli a noi chiara riluce!

 

Signor, cogli occhi tuoi pien di salute

consoli i buoni ed ammonisci i rei

a darsi in colpa di lor falli rei;

in lor simpara che cosa è virtute.

O mia e tutte laltre lingue mute,

perché non dite ancor de suoi capelli,

tanto del sol più belli

quanto è più bello e chiaro egli del sole?

O chiome uniche e sole,

che, vibrando dal capo insino al collo,

di nuova luce se ne adorna Apollo!

 

Signor, da questa tua divina bocca

di perle e di rubini escon di fore

dolci parole chogni afflitto core

sgombran di duolo e sol piacer vi fiocca

e di letizia eterna ogniun trabocca.

Guancie di fior celesti adorne, e piane

a le speranze umane;

corpo in cui si rinchiuse il Cielo e Dio,

a te consacro il mio:

la mente mia qual fu la tua statura

con gli occhi interni già scorge e misura.

 

Signor, le mani tue non dirò belle

per non scemar col nome lor beltade,

mani, che molto innanzi ad ogni etade

ci fabricâr la luna, il sol, le stelle:

se queste chiare son, quai saran elle?

Felice terra, in cui le sacre piante

stampâr tantorme sante!

A la vaghezza del tuo bianco piede

il Ciel sinchina e cede.

Felice lei, che con laurate chiome

le cinse e si scarcò de laspre some!

 

Canzon, quanto sei folle,

poi che nel mar de la beltà di Dio

con sì caldo desio

credesti entrare! Or chai l camin smarrito,

réstati fuor, ché non ne vedi il lito.

 

Isabella di Morra (“Rime”)

 

°°°°°

 

 

 

XII. SINJOR, KIU ĜIS NUN, PRO VIA GRACO

 

Sinjor, kiu ĝis nun, pro via graco,

tra tiu vivo febla kaj pasema,

malŝata igis min pri l bel mortema,

hereda igu min de bono tia,

ke vin purfide amu koro mia,

ke ajnan aĵon hatu mi ĝis fino

per tia korinklino,

ke ĉiu taksu min fidelamanta

en nia mond fivanta,

kiu stas nur sen via am ĉiela,

ja furioza mar ŝtorme kruela.

 

Sinjor, kiun mem faris via mano,

pri vi klopodas vane ĉiu menso,

portreti viajn trajtojn per intenso

versa, plenum de mia volelano,

mi volus nur por mi, ne pro la famo,

kaj al mi skulpti vian vestan helon

sama, kiam el ĉielo

descendis vi por loĝi nian teron

forige hommizeron.

Sinjor al mi permesu gracon tian

al vi montri memon mian.

 

Sinjor, en vasta spac de via frunto

la beleco ĉiela priskulptita

vidiĝas, kaj kun justec unuigita,

de via kompatem la viva fonto,

dum nin pardonas via pia prompto.

Ombroj de lumoj, sanktaj adorindoj,

de Dio belaj bildoj,

palpebroj, korfenestroj por rivelo

de nia animbelo;

okuloj, lumon veran al sun donaj,

al ni ĝi brilas nur tra vi imponaj.

 

Sinjor, tra via okulpar tutsana,

konsol al bonaj kaj admon al mavaj

sin kulpigantaj pro eraroj gravaj,

ni lernas kio estas virto ama.

Ho langoj mutaj kiel mia sama,

kial ne diras vi pri harar lia,

pli ol la sun lumkria,

ĉar multe pli ol sun li hele belas?

Ho krinoj kiuj stelas

solaj, kvazaŭ sur kap vibranta krono,

per ĝi novlume pompas Apolono!

 

Sinjor, de tiu via dia buŝo

el perloj kaj rubenoj fluas for

dolĉaj paroloj, kiuj de la kor

trista suferon viŝas per ĝutuŝo

kaj per eterna drono en ĝojfluso.

Vangoj florbelaj, el ĉiel sindonaj

al la esperoj homaj;

al korp enferma Paradizon Dian

konsekras mi la mian:

mia mensa okul vian staturon

malkovre vidas, taksas la mezuron.

 

Sinjor, ne kantos viajn manajn belojn

mi por vorte ne fuŝi ties miron,

manojn, kiuj jam antaŭ pratemp-iro

elfaris por ni lunon, sunon, stelojn;

se tiuj klaras, l manoj sparku helojn:

Feliĉa tero, kie l sanktaj plantoj

spurojn stampis en kvantoj!

Ĉe la leĝer de via blank pieda

ĉiel kliniĝas ceda.

Feliĉa in, kiu per oraj haroj

tiun envolvis, lase pekofarojn!

 

Kanzon, kiom vi folas,

ĉar en la maron de la Dia miro

per tioma deziro

eniri kredis! Nun perdinte l padon,

vi restu for, ĉar perdis vi l stirradon.

 

Isabella di Morra, trad. Nicolino Rossi

(“Lukana Antologio”, 2017, p. 15-17)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *