Homoj

Aleksandr Blok

La 7-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1921) de la rusa poeto Aleksandr Aleksandrovič Blok (1880 –1921)

eo.wikipedia.org/wiki/Aleksandro_Blok

unu el la malmultaj “sovetaj(aŭ ĉiel ajn “revoluciaj”) poetoj de pasinta jarcento, siatempe laŭdegataj, kies memoro pluvivas hodiaŭ (apenaŭ restas la nomoj de Vladímir Vladímirovič Majakóvskij kaj Sergéj Aleksándrovič Esénin).

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kie estas ankaŭ listigitaj la verkoj de Blok tradukitaj al Esperanto.

Mi nur aldonas kuriozaĵon: en la itala revuo “L’Esperanto” 1923-2, p. 31, estas ĉi tiu mencio:

>Dekdu, poemo pri la Rusa Revolucio, de Aleksandro Blok, trad. N. V. Nekrasov — Esperantista Eldonasocio «La Nova Epoko», 1-a Tverskaja-Jamskaja 35, kv. 5, Moskvo, 1922. — 2 Resp. Kup.

Povas ŝajni strange, ke en 1923 itala revuo propagandis rusan revolucian literaturon; sed eblas pluraj klarigoj:

nur de malmultaj monatoj (la 28-a de oktobro) faŝismo havis la regpovon;

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/10/28/marcia-su-roma/

komence, la socialista deveno de Benito Mussolini igis Italion rigardi kun simpatio al Soveta Unio/ URSS (Italio estis la unua Lando kiu, en 1924, rekonis la novan Ŝtaton);

en 1921 (kiam mortis Blok), kaj en 1922 (kiam estis eldonita la volumo kun poeziaĵoj), ankoraŭ ne ekzistis Sovetunio, kiu naskiĝis la 30-an de decembro 1922;

tiam, la itala esperantista movado estis grandparte laŭ laborista kaj socialista inspiro (en 1922, la sidejoj de Ĝenovo kaj Bolonjo de la Laborista Esperantista Grupo estis serioze difektitaj de la faŝistaj skadristoj);

laŭnature, la esperantistoj estas malfermitaj al diversaj spertoj, sen antaŭjuĝoj aŭ ekskludoj.

Mi aldonas rusan poŝtkarton, kun klarigoj ankaŭ en Esperanto, senditan de Odeso la 13-an de aprilo 1920.

 

2 pensoj pri “Aleksandr Blok

  1. Mi, kiel ruslingvano, ŝatus precizigi:
    1) dum sovetia tempo la nomoj (kaj verkoj) de Majakovskij kaj Jesenin estis pli konataj ol de Blok. Ŝajne ankaŭ nun plu. Fakte, Blok neniam estis furore populara, tamen kelkajn liajn poemojn scias ĉiu ruso.
    Vidu ekzemple tri diversajn E-tradukojn de eble la plej konata lia poemeto:
    http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/ckk/ckk9801.htm

    2) en la citia anonco el la itala revuo estas eraro, evidente pro misrekono de skanita teksto. Devas esti: 1-a Tverskaja-Jamskaja. (“m” anstataŭ “ni”). Tio estas tre konata strato en centro de Moskvo.

  2. En Italio, Blok estas konata nur de specialistoj kaj de nostalgiuloj pri komunismo. Mi miras, ke en Vikipedio estas dirite: >ofte menciata kiel la dua plej granda rusa poeto (post Aleksandr Puŝkin). Tute alie pri Majkovskij kaj Esenin, bone konataj. Dankon pro la korekto de la strato-nomo; efektive, temis pri mislego de la skanilo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *