Lokoj

Muzeo Horne de Florenco

Mi transskribas (kun traduko al la itala) artikolon de Radio Roma–Esperanto de la 12-a de okobro 1975, kiam la Muzeo Horne de Florenco

it.wikipedia.org/wiki/Museo_Horne

remalfermiĝis post la seriozaj damaĝoj kaŭzitaj de la inundo de la 4-a de novembro 1966.

La Muzeo, difinita “malpligrava” nur car en Florenco estas aliaj Muzeoj tre pli gravaj, estis kreita de angla kolektanto, Herbert Percy Horne 

it.wikipedia.org/wiki/Herbert_Percy_Horne

Mi aldonas:

la bildon de la pentraĵo de Masaccio

eo.wikipedia.org/wiki/Masaccio

menciita en la artikolo;

– bildon pri la inundo de Florenco de la 4-a de novembro 1966: la ŝlimo atingis la Baptejon de Sankta Johano antaŭ la Katedralo de Sankta Maria de l’ Floro.


RADIO ROMA – ESPERANTO, 12.10.1975

 

Segue traduzione in italiano

 

REMALFERMIĜIS EN FLORENCO MIRINDA MUZEO – HISTORIO DE SANKTULO RAKONTITA DE RENESANCA PENTRISTO

Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

 

Oni ĵus remalfermis al la publiko la palaceton de fondaĵo Horne: temas pri muzeo nekalkuleble riĉa, kiu, serioze trafita de la inundo de 1966, dum pluraj jaroj restis nealirebla. Ĝi prezentiĝas kvazaŭ luksa domo de malfrua Renesanco, tamen riĉa je verkoj atestantaj pri la antaŭaj jarcentoj; kaj ĝi proponas grandan ĝuon al ĉiuj, kiuj ekde nun supreniros ĝiajn karakterizajn ŝtuparojn, aliros la loĝiojn kaj haltos en la freŝaj salonoj kun vastaj fenestroj.

S-ro Herbert Percy Horne, arkitekto, beletristo kaj art-historiisto, translokiĝis en Florencon en 1892, kun la celo daŭrigi siajn esplorojn pri la florenca pentroarto. Li aĉetis antikvan palacon, ĝin atribuis (iom aplombe) al la renesanca arkitekto Giuliano da Sangallo, ĝin pleniĝis per veraj art-trezoroj, kaj tiel kreis fondaĵon, kiu, post lia morto, estis konfidita al la itala Ŝtato. S-ro Horne, kompatinda, vivis en la subtegmento, sufiĉe malkomforta, sed li estis ĝoja pro la riĉeco de la subaj etaĝoj; li mortis, ankoraŭ juna, en 1916.

La eksterordinara s-ro Horne enmetis en sian palacon pentraĵojn de Giotto kaj Simone Martini, de Lippi kaj Gozzoli, de Lorenzetti kaj Beccafumi, verkojn de Rossellino kaj Bernini, skulptaĵojn de Giambologna, konsiderindan kvanton da artmebloj kaj altvaloraj ceramikaĵoj.

Inter la verkoj, kiujn s-ro Horne trovis kaj savis, estas kelkaj pentraĵoj de Masaccio, kiu, samkiel la aliaj grandaj artistoj de frua Renesanco, emis priskribi religiajn legendojn, kaj sur iuj tabletoj rakontis la mirindan historion de Sankta Juliano, en la kadro de tipa religia konvinkiĝo, laŭ kiu pentosento kaj pentofaro sanigas la animon el la pezo de ĉiu ajn peko. La pentraĵoj de Masaccio, iom difektitaj sed egale altvaloraj, rakontas pri iu Juliano, kiu estis edzo ĵaluza kaj impeta. Reveninte abrupte, dumnokte, Juliano vidis en sia geedza lito du homajn figurojn dormantajn: li opiniis, ke temas pri la videbla pruvo de perfido fare de la edzino, ekprenis glavon kaj ĝin enigis plurfoje en la du korpojn; bedaŭrinde, tamen, en la lito ne dormadis la edzino de Juliano kun alia viro, sed la gepatroj de la ĵaluza edzo, respektoplene gastigataj en la plej komforta lito de la hejmo, sekve de neatendita alveno. Juliano ekbruligis lampon, sed ve! tro malfrue, kiam oni nur povis konstati la kompatindan sorton de la du okupantoj de la lito; la viro ekkriis kaj lamentis, en la brakoj de la senkulpa edzino, kiu verŝajne – ekde tiam ne plu estis prizorgita, kiel tia de Juliano, se oni konsideras, ke li tiel multe pentofaris, ke oni proklamis lin Sanktulo.

La centra panelo de la pentraĵo de Masaccio restis ĉiam bone ŝirmita tra la jarcentoj, dum la ĉirkaŭaj tabuletoj, kun la unuopaj pecoj de la historio, havis plurajn travivaĵojn; sed ili estis, fine, retrovitaj ĉe brokantisto de s-ro Horne, kiu ilin savis por la riĉa Muzeo, kiun li aranĝadis en sia hejmo.

 

°°°°°

 

(Traduzione)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 12.10.1975

 

RIAPERTO A FIRENZE UN MERAVIGLIOSO MUSEO – LA STORIA DI UN SANTO RACCONTATA DA UN PITTORE DEL RINASCIMENTO

Testo di Velia Corsini

 

È stato appena riaperto al pubblico il palazzetto della Fondazione Horne: si tratta di un museo di una ricchezza incalcolabile, il quale, seriamente danneggiato dall’alluvione del 1966, per molti anni è rimasto inaccessibile. Si presenta come una lussuosa casa del tardo Rinascimento, ricca tuttavia di opere che testimoniano i secoli precedenti; e dà un grande godimento al tutti coloro che, d’ora in poi, saliranno le sue caratteristiche scale, accederanno alle logge e sosteranno nei freschi saloni dalle ampie finestre.

Il Signor Herbert Percy Horne, architetto, letterato e storico dell’arte, si trasferì a Firenze nel 1892, allo scopo di continuare le sue ricerche sulla pittura fiorentina. Comprò un antico palazzo, lo attribuì (con una certa disinvoltura) all’architetto rinascimentale Giuliano da Sangallo, lo riempì di veri tesori d’arte, e così creò una fondazione che, dopo la sua morte, fu affidata allo Stato italiano. Il Signor Horne, poveretto, viveva nella soffitta, abbastanza scomoda, ma lui era contento della ricchezza dei piani inferiori; morì, ancora giovane, nel 1916.

Lo straordinario Signor Horne introdusse nel suo palazzo dipinti di Giotto e Simone Martini, di Lippi e Gozzoli, di Lorenzetti e Beccafumi, opere di Rossellino e Bernini, sculture di Giambologna, una quantità notevole di mobili artistici e preziose ceramiche.

Tra le opere che il Signor Horne trovò e salvò ci sono alcuni dipinti di Masaccio, il quale, come gli altri grandi artisti del primo Rinascimento, amava illustrare antiche leggende religiose, e su alcune tavolette raccontò la mirabile storia di San Giuliano, nel quadro di una tipica convinzione religiosa, secondo la quale pentimento e penitenza guariscono l’anima dal peso di qualunque peccato. I dipinti di Masaccio, un po’ danneggiati ma ugualmente di valore, raccontano di un certo Giuliano, che era un marito geloso e impulsivo. Tornato a casa, all’improvviso, di notte, vide nel letto matrimoniale due figure umane che dormivano: pensò che si trattasse della prova visibile di un tradimento da parte della moglie, impugnò la spada e la cacciò ripetutamente nei due corpi; purtroppo, però, nel letto non dormivano la moglie di Giuliano con un altro uomo, ma i genitori del marito geloso, rispettosamente ospitati nel più confortevole letto di casa, dopo un arrivo inatteso. Giuliano accese una lampada, ma ahimè! troppo tardi, quando si poteva soltanto constatare la miserevole sorte dei due occupanti del letto: l’uomo gridò e si lamentò, tra le braccia della moglie innocente, che da quel momento, verosimilmente, fu trascurata in quanto tale da Giuliano, se si considera che lui fece così tanta penitenza che fu proclamato Santo.

Il pannello centrale del dipinto di Masaccio è rimasto sempre protetto attraverso i secoli, mentre le tavolette circostanti, con i singoli brani della storia, hanno avuto varie traversie; ma alla fine furono ritrovate presso un rigattiere dal Signor Horne, che le salvò per il ricco Museo che aveva organizzato nella sua casa.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *