Objektoj

Floroj floroj

“Ciuri ciuri” (floroj floroj”, laŭ la tradicia skemo de la itala rondokanto, kiu deiras de la nomo de floro) estas sicilia popola kanzono de nekonata aŭtoro, kantata laŭ tre malsamaj tekstoj, ne nur ĉar en la buŝa transdono ĉiu sentis sin rajtigita aldoni, forpreni aŭ ŝanĝi, sed ankaŭ ĉar multaj muzikistoj kaj/ aŭ kantistoj almetis ion personan, en la klopodo akrediti ĝin kiel propran verkon (minimume el la vidpunkto de reprilaboro).

Al tio oni aldonu, ke la sicilia dialekto tute ne estas unueca, ĉar ekzistas rimarkindaj diferencoj inter unu urbo kaj alia, pro historiaj kaj geografiaj kialoj: ekzemple, la dialekto de Mesino (urbo krucvojo de trafikoj) estas tre proksima al la norma itala lingvo, dum tiu de Agrigento estas, samkiel la malta, plenplena de arabaj terminoj.

Mi transskribas la sicilian tekston, kiun mi opinias plej proksima al la originalo, kaj kiu estis adoptita de la granda portugala kantistino Amália Rodrigues (1920-1999)

eo.wikipedia.org/wiki/Am%C3%A1lia_Rodrigues

Mi almetas laŭvortan tradukon de la kanzono al la itala, kaj la version al Esperanto (de nekonanata tradukinto), tamen faritan laŭ alia (malpli konata) el la multaj siciliaj tekstoj.

Mi aldonas:

– la partituron de la kanzono;

italan poŝtmarkon de 2008, laŭ skizo de Tiziana Trinca, kun la fasado de la baroka Katedralo de Noto (Sirakuzo), la silueto de Sicilio, kaj la bildo de trikrura kapo simbolo de Sicilio (la iama “Trinacria, “tripinta” insulo).

 


CIURI CIURI

 

Ciuri di ruvittare e spini santi,

s’iddu passannu cantari mi senti,

nun cantu nnì p’ammuri nnì pamanti,

picchì mancu mi passa pi la menti.

 

Ciuri ciuri, ciuri di tuttu l’annu,

l’amuri ca mi dasti ti lu tornu.

Ciuri ciuri, ciuri di tuttu l’annu,

l’amuri ca mi dasti ti lu tornu.

 

Ciuri di rosi russi a lu sbucciari,

amaru l’omu c’a fimmini cridi,

amaru cu si fa supraniari,

lustru di Paradisu nun nni vidi.

 

Ciuri di gersuminu arrampicanti,

io cantu, ridu e scialu alleramenti.

Tutti li notti li passu cavanti

pi fariti dispettu eternamenti.

 

°°°°°

 

FIORI FIORI

(traduzione letterale)

 

Fiori di rovo e spina santa,

se passando mi senti cantare,

non canto né per amore né per amante,

perché neanche mi passa per la mente.

 

Fiori fiori, fiori di tutto l’anno,

l’amore che mi desti te lo rendo.

Fiori fiori, fiori di tutto l’anno,

l’amore che mi desti te lo rendo.

 

Fiori di rose rosse allo sbocciare

povero l’uomo che crede alle donne,

povero chi si fa dominare,

splendore di Paradiso non ne vede.

 

Fiori di gelsomino rampicante,

io canto, rido me la spasso allegramente.

Tutte le notti le passo qui davanti

per farti dispetto eternamente.

 

°°°°°

 

FLOROJ, FLOROJ

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tradicia.html#FLOROJ,%20FLOROJ

 

Floroj, floroj, floroj de tuta jaro

mi reen donas amon sen avaro.

 

Vi, amo, kulpas pro misfaroj miaj

ĉe mi la sensoj iĝis fantaziaj

mi jam forgesis pri la Patro Nia

por ne paroli pri preĝ’ al Maria.

 

Mi plu ne konas religi-koncepton

preĝejen mi eraras pri la vojo

mi volas nun ricevi duan bapton

ĉar turko iĝis mi pro ama ĝojo.

 

En majo rozoj floroj abundegas

ho ve, je viro fida je virino

ho ve, al tiu, kiu ino regas

ĉielen li ne flugos en la fino.

 

Grimpante supren floroj de jasmenoj

vi aŭdas mian kanton ne la penson

mi kantas ne pri amo aŭ pri penoj

sed nur por liberigi mian menson.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *