Homoj

Hans Fallada

La 21-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1893) de la germana verkisto Rudolf Wilhelm Friedrich Ditzen, konata per la pseŭdonimo Hans Fallada (1893 – 1947)

eo.wikipedia.org/wiki/Hans_Fallada

fama precipe pro la romanoj “Kleiner Mann, was nun?” (Malgranda homo, kio nun?) de 1932 kaj “Jeder stirbt für sich allein (Ĉiu mortas tute sola) de 1946.

Li havis tre komplikan vivon: li klopodis sinmortigi; estis serioze vundita en duelo; estis enhospitaligita en klinikon por mensaj malsanoj; estis drinkulo (pri tio li parolas en la membiografia romano “Der Trinker”, La drinkulo, publikigita postmorte) kaj morfinosklavo; plurfoje estis en malliberejo.

Kiam en Germanio naziismo alprenis la povon (1933)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/02/27/incendio-reichstag/

la romano “Kleiner Mann, was nun?” ne estis inter tiuj publike bruligitaj

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/05/11/libri-al-rogo/

sed por eviti ĝenojn la verkisto preferis forlasi proprainiciate la socian kritikon, kaj sin dediĉi al “neŭtraj temoj; tamen, en 1946, nemulte antaŭ la morto, li publikigis la cititan “Jeder stirbt für sich allein (Ĉiu mortas tute sola), kiu estis juĝita de Primo Levi

http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/11/primo-levi/

unu el la plej belaj libroj pri la germana rezistado kontraŭ naziismo”.

Ke ĉi tiu juĝo estas prava, bone elstaras el la ampleksa recenzo (tripaĝa!) publikigita en 1948 (tuj post la aperigo de la romano, kaj je malgranda distanco de la okazintaĵoj) de la hungara literatura revuo en Esperanto “Literatura Mondo, kies komencon mi transskribas, kune kun la traduko al la itala.

Mi aldonas la poŝtmarkon de 1993 de Federacia Respubliko Germanio, laŭ skizo de Peter Nitzsche, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Fallada.


Segue traduzione in italiano

 

Hans Fallada: Ĉiu mortas tute sola.

La lasta romano de Fallada, mortinta en 1947, estis finita antaŭ la morto de la aŭtoro. Fallada, en ĉi tiu literatura verko, la unuan kaj la lastan fojon provis meti sian talenton en la servon de la demokratia renoviĝo de Germanio.

En 1942, la popola tribunalo de Berlin kondamnis je morto aĝan laboriston, Otto Hwangel, kaj lian edzinon Anna. Ili ambaŭ, sen ia interrilato kun sekreta organizaĵo, laŭ sia propra iniciato kaj je propra risko, skribis kaj disvastigis poŝtkartojn, per kiuj ili alvokis la germanojn por rezisto kontraŭ la hitleranaj aŭtoritatoj.

Fallada trovis la aktujon de ĉi tiu proceso en la arkivoj de la Gestapo, kaj el tiuj aktoj li prenis la temon de sia romano. Kompreneble, al la dokumentaj faktoj li aldonis artan eltrovon, siajn konojn pri la germana vivo, siajn proprajn observojn kaj impresojn.

La romano malkovras al ni kun granda sugesta forto la mekanismon de la infera subpremo, kiun aplikis la reĝimo hitlera. Domoj, kie najbaro spionas najbaron: uzinoj, kie la duono de la personaro strabe gardas pri la alia; stratoj kaj kvartaloj, kie ĉiu loĝejo kaj loĝanto estas objekto de senlaca polica observo: milionoj da homoj, kiuj, edukitaj en la tradicio de pasiva kaj servema obeo, perdis la lastajn spurojn de sia konscienco sub la bruta efiko de la timo – jen estas, en la romano de Fallada, la bildo de la faŝista Germanio, kie la tuta aero malbonodoras de perfido. La aŭtoro ne nur denuncas la sangmanajn hitleranojn ĉiarangajn, li brulstampas ankaŭ la kriman indiferenton, malnoblan submetiĝon de tiuj kiuj, kliniĝante antaŭ la terura reĝimo, pasive observis la krimojn de la hitheranoj.

“Literatura Mondo” 1948-11/12, p. 186

 

°°°°°

Hans Fallada: Ognuno muore solo.

L’ultimo romanzo di Fallada, morto nel 1947, era finito prima della morte dell’autore. Fallada, in questa opera letteraria, per la prima e l’ultima volta ha provato a mettere il suo talento a servizio del rinnovamento democratico della Germania.

Nel 1942, il tribunale del popolo di Berlino condannò a morte un anziano operaio, Otto Hwangel, e sua moglie Anna. Entrambi, senza alcun rapporto con una organizzazione segreta, di propria iniziativa ed a proprio rischio, scrissero e diffusero cartoline postali, con le quali chiamavano i tedeschi alla resistenza contro le autorità hitleriane.

Fallada ha trovato il fascicolo di questo processo negli archivi della Gestapo, e da quegli atti ha preso l’argomento del suo romanzo. Ovviamente, ai fatti documentali ha aggiunto la sua invenzione artistica, le sue cognizioni della vita tedesca, le proprie osservazioni e impressioni.

Il romanzo ci svela con una grande forza suggestiva il meccanismo della infernale oppressione praticata dal regime hitleriano. Case, in cui il vicino spia il vicino; officine, in cui metà del personale fa la guardia all’altra metà; strade e quartieri, dove ogni casa e ogni abitante è oggetto di infaticabile osservazione poliziesca; milioni di uomini, i quali, educati nella tradizione di un’obbedienza passiva e servile, hanno perso le ultime tracce della propria coscienza sotto il brutale effetto della paura questa è, nel romanzo di Fallada, l’immagine della Germania fascista, in cui tutta l’aria puzza di tradimento. L’autore non solo denuncia gli hitleriani di ogni rango dalle mani insanguinate, anche bolla a fuoco l’indifferenza criminale, l’ignobile sottomissione di coloro che, inchinandosi dinanzi al regime di terrore, hanno osservato passivamente i crimini degli hitleriani.

“Literatura Mondo” 1948-11/12, p. 186

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *