Homoj

Clarence Bicknell

La 17-a de julio 2018 estis la unuajarcenta datreveno de la morto de la angla botanikisto, arkeologo, artisto, poeto kaj esperantista pioniro Clarence Bicknell (1842-1918), longe vivinta kaj mortinta en Bordighera, Italio,

it.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell

en.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell

eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell

Mi sendas al la paĝoj de Vikiedio kaj al la retejo al li dediĉita:

www.clarencebicknell.com/it/

www.clarencebicknell.com/en/

www.clarencebicknell.com/eo/

La revuo “L’Esperanto” de la Itala Esperanto-Federacio/ IEF dediĉis al li, ĉi-jare, multajn paĝojn: 2018-1 (januaro-marto), p. 7-10 kaj foto en la lasta kovrilpaĝo; 2018-3 speciala (julio), p. 30, kun la recenzo de Ivan Corsini de la eldono en Esperanto (trad. Humphrey Tonkin) de la libro de Christopher Chippindale “A High Way to Heaven: Clarence Bicknell and the Vallee des Merveilles” (Pado al Paradizo, Clarence Bicknell kaj la valo de la mirindaĵoj); 2018-3 (luglio/settembre), p. 9-10, kun intervjuo de Renato Corsetti kaj Anna Löwenstein al Valerie Browne Lester, aŭtorino de la anglalingva biografio “Marvels: The life of Clarence Bicknell, archaeologist, botanist, artist”.

Bicknell estis membro de la “Lingva Komitato”, kaj partoprenis la malgrandan komisionon, al kiu oni konfidis la taskon redakti (en 1910) la unuan Statuton de la Itala Esperanto-Federacio/ IEF.

Estas neeble mencii ĉiujn kontribuaĵojn de kaj pri Clarence Bicknell (originalajn kaj tradukitajn), kiuj aperis en pluraj revuoj; en miaj notoj, mi havas la donitaĵojn, tamen tutcerte nekompletajn, kiujn mi citas ĉe la fino, grupigante ilin laŭ tipo.

Kuriozaĵo: la nomo Bicknell (en la latina genitiva formo bicknellii) troviĝas en multenombraj plantaj specioj, kaj en du bestaj (unu insekto kaj unu birdo); pri ĉi tiuj lastaj, mi estas certa, ke la referenco ne estas al Clarence Bicknell; koncerne unu plantan specion (Hoya bicknellii) mi estas certa, ke la referenco estas al David Bicknell; pri unu planta specio, mi estas certa, ke la refefenco estas ĝuste al Clarence Bicknell:  

– Pimpinella bicknellii: en la itala, pimpinella di Bicknell; en la angla, wayside fennel; en Esperanto, pimpinelo de Bicknell.

Kontraŭe, mi ne havas sufiĉajn juĝelementojn pri jenaj plantoj:

– Carex bicknellii: en la itala, carice ovale rivestito di rame; en la angla, copper shouldered oval sedge; en Esperanto, ovoforma kuproŝultra karekso;

– Geranium bicknellii: in italiano, geranio di Bicknell; in inglese, northern cranesbill; en Esperanto, arbara geranio;

– Helianthemum bicknelli: en la itala, eliantemo pubescente; en la angla, hoary frostweed; en Esperanto, lanuga heliantemo;

– Panicum bicknelli; in italiano, panico di Bicknell; in inglese, northern panicgrass; in Esperanto, boreala paniko;

– Polystichum bicknellii: en la itala, felce aculeata; en Esperanto, pika/ silkeca filiko;

Rhaponticum bicknellii: en la itala, fiordaliso di Bicknell; en Esperanto, skvama cejano/ centaŭreo.

Mi aldonas:

la paĝojn 10-11 de “Brita Esperantisto” 1907-1, kun priskribo de la agado de Bicknell.

– la unuan paĝon de la unua bulteno (1910) de la Itala Esperanto-Federacio/ IEF, kun la mencio de Bicknell;

– la kovrilon de la rusa revuo “La Ondo de Esperanto” 1914-1, kun la foto deBicknell.


DE KAJ PRI CLARENCE BICKNELL – DI E SU CLARENCE BICKNELL

 

1- originala poezio/ poesia originale:

-“La nova jaro 1904” (New Year’s Poem) – originala poeziaĵo kun traduko al la angla/ poesia originale con traduzione in inglese (“The Esperantist” 1904-4, februaro 1904, p. 54)

– “A Progressive Limerick” – (The Esperantist” 1904-7, majo 1904, p. 104)

– “La reveno al la montara patrujo” (Back to the mountains) (The Esperantist 1904-8, junio, p. 125)

– “Nesentimentala amkanto al edzino; aŭ Profitema amo” (An Unsentimental Love-Song to a Wife) (“The Esperantist” 1904-10, gusto, p. 157)

“La rozo kaj la lekanteto” (The Rose and the Daisy) (The Esperantist” 1904-11,septembro, p. 167)

– “La Elmigrantoj” (The Emigrants) (The Esperantist” 1904-12, oktobro, p. 184)

– “La Malgrandegulo” (The Dwarf) (The Esperantist” 1904-13, novembro, p. 205)

-“Muŝofiŝobirdoratokatohundo” (Flyfishbirdratcatdog!) (“The Esperantist” 1904-14, decembro, 222)

– “Kristnasko” (Christmas) (“The Esperantist” 1905-1, januaro, p. 1)

– “Fablo” (Fable) (The Esperantist” 1905-2, februaro, p. 27)

“Hundaj rimarkoj pri la domservista problemo” (Doggie’s Views on the Servant Question) (“The Esperantist” 1905-4, aprilo, p. 59)

– “Fremdulo en Fremda lando” (A Foreigner Abroad) (“The Esperantist” 1905-6, p. 89)

“Aperaĵo de Korsikujo de la itala marbordo” (Korsica, Seen from Italy) – (The Esperantist 1905-7, julio, p. 112)

– “La galanto” (The Snowdrop) (“The Esperantist” 1905-9, septembro, p. 141)

– “Sonĝo” (“La Revuo” 1906-1907, I, p. 454)

– “Kanteto” (“La Revuo” 1906-1907, I, p. 510)

– “Leviĝanta suno kaj verda stelo” (“La Revuo” 1910-1911, V, p. 40)

– “Pri esperanta himno” (“La Revuo” 1910-1911, V, p. 76)

– “La lekanteto” (“La Revuo” VI, 1911-1912, p. 496)

– “Respondo(“La Revuo” VI, 1911-1912, p. 496)

– “Sur la Oceano” (“Brita Esperantisto” 1908-40, p. 68)

– “Aŭtuno” (“Brita Esperantisto” 1908-47, p. 203)

– “Kiel disvastigi Esperanton!” (“Brita Esperantisto” 1910-69, p. 166; “L’Esperanto” 1920-2, p. 28)

– “Al mia mortinta hundo Mahdi” (“Amerika Esperantisto” 1912-majo, p. 14)

– “Deklameto” (“L’Esperanto” 1920-2, p. 28)

– “La sezonoj” (“L’Esperanto” 1920-5/6, p. 51

Ho amatin’, ni flugu! (“L’Esperanto” 1921-10, p. 147)

 

2- tradukita poezio/ poesia tradotta:

 

– “Itala somero” (Lasta rozo de somero), Moore (“The Esperantist” 1903-1, novembro, p. 4)

– The Beggar Maid (La almozulino), Alfred Tennyson (“The Esperantist” 1903-2, decembro, p. 20)

– “Casabianca” (Kazabianko), Hemans (The Esperantist”-4, januaro 1904, p. 41)

traduko de 3 poeziajoj de Ada Negri/ traduzione di 3 poesie di Ada Negri(“Neĝado”/ Nevicata, “Preĝado”, “Patrineco”), kun mallonga prezento/ con breve presentazione (Brita Esperantisto 1906, suplemento/ supplemento 6, p. 46; “Neĝado”/Nevicata ankaŭ en/ anche ne “L’Esperanto” 1920-3/4, p. 39)

– “Omar kaj Sadi”, Anna Hills (“Brita Esperantisto” 1908-45, p. 177)

– “La sekreto de amo”, William Blake, (“Amerika Esperantisto” 1911-junio, p. 21; ankaŭ en/ anche in “Blake to Hoittoman”, Tokyo, 1932, p. 393)

www.autodidactproject.org/other/blake-esp1.html

“The rose” (La rozo), William Browne (“La Ondo de Esperanto” 1914-1, p. 15)

– “La saketo de la abelo”, Robert Herrick (“La Ondo de Esperanto” 1914-1, p. 15)

– “La kiso mortinta” (Bacio morto), Ada Negri (“L’Esperanto” 1921-6/7, p. 88; “Esperanta legolibro”, Bruno Migliorini/ Elio Migliorini; “Norda Prismo” 1966-3)

– “Ho! Dormantino sur bedo de flor’”, (“L’Esperanto” 1921-12, p. 207)

– “La rozo estas bela flor’”, (“L’Esperanto” 1922-3, p. 38)

– “Adiaŭ por eterne”, (“L’Esperanto” 1922-10, p. 192-193)

 

3- tradukita teatro/ teatro tradotto:

 

– “La sonĝo de Klarenco” (Clarence’s Dream), Shakespeare, “La Reĝo Riĉardo III” (“The Esperantist” 1905-5, majo, p. 70-71)

 

4originala prozo/ prosa originale:

“Itala fablascienco” (Italian folklore) – (The Esperantist 1904-4, marto 1904, p. 68-69)

– “La militaj rekrutoj en Italujo” (Italian conscription) – originala prozaĵo kun traduko de kanto de Carlo Alberto Bosi/ prosa originale con traduzione del canto di Carlo Alberto Bosi “Addio, mia bella, addio” (La adiaŭ de la memvolulo al lia amantino) (The Esperantist 1904-6, aprilo 1904, p. 85-86)

– “Moderna ermito” (A Modern Hermit) (“The Esperantist” 1905-6, p. 81)

– “Memoraĵoj pri la bulonja kongreso” (Boulogne Reminiscences) (The Esperantist” 1905-11, novembro, p. 168)

– “Parnassia palustris” (“La Revuo” 1907-1908, II, p. 421-424)

La novelo estis adaptita de Carlo Minnaja por scena prezentado en la Biblioteko de Muzeo Bicknell en Bordighera en aŭgusto 2013 (rolantoj Carlo Minnaja, Maria Rosaria Spanò, Giulio Cappa); la adaptita teksto estis publikigita en “Literatura Foiro” 2014-271, p. 238-241.

La novella è stata adattata da Carlo Minnaja per la rappresentazione teatrale nella Biblioteca del Museo Bicknell di Bordighera nell’agosto 2013 (attori Carlo Minnaja, Maria Rosaria Spanò, Giulio Cappa); il testo adattato è stato pubblicato su “Literatura Foiro” 2014-271, p. 238-241.

– “Pri kelkaj antaŭhistoriaj gravuraĵoj” (Di alcune incisioni rupestri preistoriche) (“Brita Esperantisto” 1907-1, p. 10-11)

Kroniko de la unua itala esperantista kunveno (Florenco 1910)/ Cronaca del primo incontro esperantista italiano (Firenze 1910) – (“Brita Esperantisto” 1910-5, p. 99)

 

5- tradukita prozo/ prosa tradotta:

– “La posteno de Robbie” (Robbie’s Post) (The Esperantist” 1904-7, majo, p. 111)

– La hirundo kaj la rano (“Brita Esperantisto” 1907-11, p. 218; “La Esperanta Abelo”/ Udine)

– “El Oriento” (“Brita Esperantisto” 1908-40, p. 67-68; kun/ con L. Pollini)

 

6- leteroj/ lettere:

– letero/ lettera (“The Esperantist”, 1903-2, decembro 1903, p. 28)

– letero/ lettera (“Espero katolika” 1909-53, p. 94)

– letero okaze de la morto de/ lettera in occasione della morte di L. L. Zamenhof (“L’Esperanto” 1917-2, p. 14

 

7- originalaj enigmoj/ indovinelli originali:

– “Duobla akrostiko” (A Double Acrostic) (“The Esperantist “1905-11, novembro, p. 163; solvo/ soluzione “The Esperantist” 1905-12, decembro)

 

8- tradukitaj kantoj/ canti tradotti:

 

– “Malnovaj Kantoj” (The Old Songs) (The Esperantist” 1905-12, decembro, p. 186)

– “Himno por la festo de Sankta Georgo, Patrono de Anglujo” (Inno per la festa di San Giorgio Patrono d’Inghilterra), C.H. Boutflower (“Brita Esperantisto” 1907-4, p. 77)

Himno/ Inno “Aùskultu, ho! anim’” (Hark! Hark! my soul), Faber, “Espero katolika” 1907-40, p. 290-291)

– “Pria venne un conte” itala popola kanto/ canto popolare italiano (“Brita Esperantisto” 1910-1, p. 8)

– “Barcarola veneziana” itala popola kanto/ canto popolare italiano (“Brita Esperantisto” 1910-1, p. 8; “Venezia barkarolo” en/ ne “L’Esperanto” 1921-10, p. 147)

mencio pri la kantaro/ menzione della raccolta di canti “La Himnaro” de/ di M.C. Butler, kun kanto/ con un canto (numero 20) tradukita de/ tradotto da Bicknell (“Brita Esperantisto” 1910-68, p. 151)

 

9- mencioj/ menzioni:

Lingvo Internacia”, reproduktita en/ riprodotta in “Germana Esperantisto1906-4, p. 43

– raporto pri la partopreno en literatura konkurso, kun “Honora mencio” / rapporto sulla partecipazione ad un Concorso letterario, con “Menzione d’Onore” (“La Revuo” 1906-1907, I, p. 16-21)

mencio pri la traduko de la unuakta komedio de Julian Sturgis/ menzione della traduzione della commedia in un atto di Julian Sturgis “La rikoltado de la pecoj”, (Brita Esperantisto 1910-3, p. 50)

mencio pri la morto de/ menzione della morte di Bicknell (“Esperanto de UEA” 1918-11, p. 127)

kovrilpaĝa foto/ foto di copertina (“La Ondo de Esperanto” 1914-1)

 

10-Artikoloj kaj libroj pri Bicknell/ Articoli e libri su Bicknell

 

– Ermigi Rodari, “Incontro su Bicknell” (Renkontiĝo pri Bicknell) (“L’Esperanto” 2010-6, p. 5-6)

– “L’Esperanto” 2018-1 (januaro/ marto/ gennaio-marzo), p. 7-10 kaj foto en lasta kovrilpaĝo/ e foto in ultima di copertina

– “L’Esperanto” 2018-3 speciala/ speciale (julio/ luglio), p. 30, kun la recenzo de Ivan Corsini de la eldono en Esperanto (trad. Humphrey Tonkin) de la libro de Christopher Chippindale “Pado al Paradizo, Clarence Bicknell kaj la valo de la mirindaĵoj”/ con la recensione di Ivan Corsini dell’edizione in italiano (trad. Humphrey Tonkin) del libro di Christopher Chippindale A High Way to Heaven: Clarence Bicknell and the Vallee des Merveilles” (Pado al Paradizo, Clarence Bicknell kaj la valo de la mirindaĵoj)

– “L’Esperanto” 2018-3 (julio-septembro/ luglio-settembre), p. 9-10, kun intervjuo de Renato Corsetti kaj Anna Löwenstein al Valerie Browne Lester, aŭtorino de la anglalingva biografio/ con intervista di Renato Corsetti e Anna Lowenstein a Valerie Browne Lester, autrice della biografia in inglese “Marvels: The life of Clarence Bicknell, archaeologist, botanist, artist”.

 

 

Unu penso pri “Clarence Bicknell

  1. Krom lia longa litanio de sekularaj atingoj, unu flanko de lia verkado, kiun vi apenaŭ tuŝis, estas la himnoverkado. Li estis la unua grava verkisto kaj tradukisto de kristanaj himnoj en Esperanton; en la unua esperantlingva himnaro (“Ordo de Diservo”, 1907, eldonita por la tria UK) entute 13 el la 26 himnoj estas aŭ verkitaj aŭ tradukitaj de Bicknell. Plurajn aliajn himnotradukojn li verkis, el kiuj kelkaj troveblas en Himnaro Esperanta (1965/6). Verŝajne liaj plej gravaj kontribuoj en tiu kampo estis la originalaĵo “Patro Nia, Ni Alvenis” kaj liaj tradukoj de “Gloria, laus et honor”/”All glory, laud and honour” kaj “Praise the Lord! ye heavens, adore Him!” Mi kompilas kolekton de liaj himnaj verkoj, por kiu mi ankoraŭ serĉas taŭgan, trafan titolon (sugestojn mi bonvenigos).

    En via bibliografio troviĝas kvar eroj, kiujn mi volus legi. Ĉu la tiuepokaj enhavoj de “La Esperantisto”, “Brita Esperantisto”, kaj “Espero Katolika” estas rete alireblaj? (Ligilojn mi petas!) Jen la eroj:
    – “Malnovaj Kantoj” (The Old Songs) (The Esperantist” 1905-12, decembro, p. 186)

    – “Himno por la festo de Sankta Georgo, Patrono de Anglujo” (Inno per la festa di San Giorgio Patrono d’Inghilterra), C.H. Boutflower (“Brita Esperantisto” 1907-4, p. 77)

    – Himno/ Inno “Aùskultu, ho! anim’” (Hark! Hark! my soul), Faber, “Espero katolika” 1907-40, p. 290-291)

    – mencio pri la kantaro/ menzione della raccolta di canti “La Himnaro” de/ di M.C. Butler, kun kanto/ con un canto (numero 20) tradukita de/ tradotto da Bicknell (“Brita Esperantisto” 1910-68, p. 151)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *