Homoj

Firdusi

Hakim ( = Majstro) Abol-Gasem, konata kiel Firdusi, Ferdowsi, Firdowsi, Ferdovsi, en Esperanto Ferdoŭsio, tio estas “la Paradiza” (935 – 1020)

eo.wikipedia.org/wiki/Abol-Gasem_Ferdo%C5%ADsio

estas konsiderata la plej elstara persa poeto, toro de la nacia epopeo “Shāh-Nāmeh” (Ŝahnameo, “Libro de Ŝahoj aŭ “Libro de Regoj”), kiu rakontas (miksite kun legendoj) la historion de iama Persio antaŭ la konkero fare de Araboj, kaj estas fundamenta elemento de nacia identeco.

Post mil jaroj, la verko estas ankoraŭ tre populara en Irano, kie ĝi estas legata kaj buŝe transdonata; la lingvo, esence bazita sur la malnova pahlavia, estas pure persa, komprenebla por la meznombro de la modernaj irananoj.

Mi transskribas (kun traduko al la itala) artikolon aperintan en la hungara literatura revuo “Literatura Mondo”1935-2, p. 33-34; kaj atentigas, ke artikoloj en Esperanto pri Ferdoŭsio plurfoje aperis en la belga aktualaĵa revuo “Monato” (1997-6, p. 10; 1997-10, p. 6; 1998-2, p. 7).

 

Mi aldonas la bildon, ĉerpitan el la retejo

unoscacchista.com/2017/03/06/firdusi-il-paradisiaco/

de la monumento (verko de la persa artisto Abolhassan Khan Sadighi) alFerdovsi (tiel li estas nomita en la bazo), donacita en 1935 de la urbo Teherano al Romo; sur tiu monumento estas indikita kiel naskdato la jaro 935, dum Vikipedio skribas 940, kaj la artikolo de “Literatura Mondo” indikas 934.


Segue traduzione in italiano

(V.) PRI LA VlVO DE FIRDUSI. Persujo ĵus solenis la miljarfeston de Firdusi, kiun ĝi rigardas kiel la kreinton de la poezio, lingvo kaj kutimoj naciaj. Kiu estas tiu perso? Oni ĝenerale konas pli bone Omar Kayam, vivintan en la posta jarcento, aŭ Saadi kaj Hafiz, unu, preskaŭ samtempano de Danto, la alia de Petrarca. Firdusi mortis, kiam prepariĝas la Chanson de Roland.

En 934 naskiĝas en Thus Abul Kasim Mansun, destinita fariĝi unu el la plej famaj poetoj de la mondo sub la nomo Firdusi (La Paradiza). La grandaj poetoj similas al la grandaj kapitanoj: por ilia triumfo necesas escepta kuniĝo de iliaj kapabloj kaj de la cirkonstancoj. En la tiama Perslando, islamigita de post la araba invado, la fremdaj reĝoj, unue persekutinte la religion de Zorastro kaj la antikvan lingvon pahlavan, nun ekvekas la naciajn tradiciojn, venigas al si poetojn, kiuj donas korpon al la nova animo. Jen unu el la maloftaj ekzemploj en la homa historio pri la neceso de la poezio por veki la konscion de nacio.

Kredo, scio kaj invento formis tiam ununuran aktivecon; estis necese multe lernadi antaŭ ol verki – kaj precipe en versoj. Ĝis sia 30-a jaro, Abul Kasim senĉese legadas kaj silente studadas. Li rakontigas al si la malnovajn legendojn kaj klopodas ilin enversigi; ĉie li serĉadas fragmentojn el ili. Efektive ekzistis iam ampleksa kronik-libro, redaktita en la pahlava lingvo, kaj de longe perdita, ĉar la mahometanoj ĝin forĵetis pro religiaj motivoj. Ĝin oni poste retrovis, kaj la sultano komisiis poeton por transskribo en persajn versojn. Subite Firdusi ekscias, ke tiun poeton oni ĵus murdis dum festeno. Tio decidas lian sorton.

Post longa serĉado, li fine akiras de amiko la manuskripton, super kiu pasis du mil jaroj, kaj li faras, kion nur li povas fari. Komencinte la poemon en sia 36-a jaro, li sekrete ĝin prilaboras ankoraŭ dum 20 jaroj. Mia poemo, li diras, iĝis por mi zorgo, kiun nur la silento povis forigi. Mi konservis mian poemon dum dudek jaroj, ĝis mi trovis iun indan je tiu trezoro.

Tiu aŭskultanto, kiun la poeto kredas inda je sia poemo, estas Mahmud la dua, el la dinastio de Ghazna, speco de bruta klerulo. Li interesiĝas pri Firdusi, unue, ĉar lia talento jam disfamiĝis tra la tuta urbo; due, ĉar li serĉas posteulon al sia murdita poeto. Li akceptas la novalveninton kaj donas al li privatan ĉambraron en sia palaco. Firdusi legas al la reĝo ĉiun epizodon kun akompano de muziko kaj dancado en ĉambro, sur kies muroj estas pentritaj la scenoj kaj figuroj de la teksto. Lia vivo tamen estas malgaja kaj ĉagrenita per la intrigoj de enviuloj. Pro tio lia poemo havas aparte profundan sencon: malantaŭ la grandiozaj freskoj kaj superhomaj figuroj aperas artisto plej mizera. Estas ja trajto de la persa poezio: prikanti ĝojon, gloron, feston kaj enmiksi en pompan ornamon la senliman malgajon de l’ orienta animo. La Ŝah Name aŭ Libro de la Reĝoj, ĉi tiu teksaĵo de ravo, magio kaj sorĉo plej brilaj, estas la laboro de viro maljuna, senhava kaj ĉagrena.

Kvindekokjara. li jam sopiras morton. Li pretigis sian poemon kaj por tio plenumis sian devon: beligi la mondon antaŭ ol ĝin forlasi. Li sendas la kompletan poemon al Mahmud, kiu decidas lin rekompenci per tiom de oro, kiom elefanto povas porti. Sed pro la intrigo de la ministro, la poeto ricevas malaltan sumon, kiun li dividas kun tri amikoj, gardante por si nur la sumon necesan por aĉeti glason da vino. Jen la rekompenco de tridekjara laborado. Li kuras hejmen, bruligas milojn de versoj, kies kopion li ne havas, kaj fariĝas vagabondo. Antaŭ ol forlasi la urbon, li skribas la faman Satiron kontraŭ Mahmud. Neniu poeto parolis tiom kuraĝe al reĝo. Li skribis interalie: Se la patro de la reĝo estus de reĝa deveno, lia filo metus oran kronon sur mian kapon.

Mahmud, kiu estis efektive filo de sklavo, tiam ordonas persekuti la poeton kaj postulas lian kapon. La maljuna Firdusi vagadas dum dek jaroj de urbo al urbo, vizitante princojn, kiuj lin favore akceptas, kun la espero, ke ili estos poreterne prikantitaj. Sed kiam ili ekscias pri la minaco de Mahmud, ili faras donacon al la poeto kaj petas lin iri plue. Tamen unu el ili kuraĝas direkti pledon al Mahmud kaj sukcesas forigi lian kruelan intencon.

Kiam Firdusi revenas al la hejma urbo li aŭdas infanon kantanta: Se la patro de la reĝo estus de reĝa deveno… Ho, miro, eĉ la infanoj konas lian poemon. Ĉu tio ne estas la plej granda gloro? Nun li povas trankvile morti.

En la momento, kiam la ĉerko de Firdusi eliris tra pordo de la urbo, envenis tra alia pordo kameloj ŝarĝitaj de oro, kiun Mahmud sendis al li kun honor-robo kaj pardonpeto.

La centdudekmil versoj da Sah Name rakontas la legendojn de la persaj dinastioj ĝis la Sasanidoj: neelĉerpebla svarmado da batalantoj kaj amatinoj, demonoj kaj sorĉoj, heroagoj kaj perfidoj, homamasoj pli densaj ol en la Divina Commedia, okazaĵoj pli grandiozaj ol en la Iliado.

(“Literatura Mondo”, 1935-2, p. 33-34)

 

°°°°°

Traduzione:

 

V.) SULLA VITA DI FIRDUSI. La Persia ha appena celebrato il millenario di Firdusi, che considera il creatore della poesia, della lingua e dei costumi nazionali. Chi è questo persiano? In genere si conoscono meglio Omar Kayam, vissuto nel secolo successivo, oppure Saadi e Hafiz, l’uno, quasi contemporaneo di Dante, l’altro di Petrarca. Firdusi morì quando era in gestazione la Chanson de Roland.

Nel 934 nasce a Thus Abul Kasim Mansun, destinato a diventare uno dei più famosi poeti del mondo con il nome Firdusi (Il Paradisiaco). I grandi poeti somigliano ai grandi condottieri: per il loro trionfo è necessario che si uniscano le loro capacità e le circostanze. Nella Persia dell’epoca, islamizzata dopo l’invasione araba, i re stranieri, dopo aver perseguitato in un primo tempo la religione di Zorastro e l’antica lingua pahlavi, adesso risvegliano le tradizioni nazionali, mandano a chiamare poeti, che danno corpo alla nuova anima. Ecco uno dei rari esempi nella storia umana della necessità della poesia per suscitare la coscienza di una nazione.

Fede, scienza e invenzione formavano all’epoca un tutt’uno; occorreva studiare molto prima di scrivere – soprattutto in versi. Fino a 30 anni di età, Abul Kasim legge senza posa e studia in silenzio. Si fa raccontare le antiche leggende e cerca di metterle in versi; ne cerca frammenti ovunque. In effetti, c’era una volta un ampio libro di cronache, redatto in lingua pahlavi, e da lungo tempo perduto, perché i maomettani lo avevano gettato via per motivi religiosi. Poi fu ritrovato, e il sultano incaricò un poeta di trascriverlo in versi persiani. Improvvisamente Firdusi viene a sapere che quel poeta è stato appena ucciso durante un banchetto. Questo decide la sua sorte.

Dopo lunghe ricerche, alla fine riceve da un amico il manoscritto, sul quale sono passati duemila anni, e fa quello che solo lui può fare. Iniziato il poema quando aveva 36 anni, lo elabora in segreto ancora per 20 anni. Il mio poema, dice, è diventato per me una preoccupazione, che solo il silenzio ha potuto eliminare. Ho conservato il mio poema per venti anni, finché ho trovato uno degno di quel tesoro.

Quell’ascoltatore, che il poeta crede degno del suo poema, è Mahmud secondo, della dinastia di Ghazna, una specie di brutale erudito. Si interessa di Firdusi, anzitutto perché la fama del suo talento si era già sparsa per tutta la città; in secondo luogo, perché cerca un successore per il suo poeta ucciso. Accoglie il nuovo arrivato e gli dà un appartamento privato nel suo palazzo. Firdusi legge al re ogni episodio con accompagnamento di musica e danza in una stanza sulle cui pareti sono dipinte le scene e le figure del testo. La sua vita tuttavia è triste ad afflitta dagli intrighi degli invidiosi. Per questo il suo poema ha un senso particolarmente profondo: dietro i grandiosi affreschi e le figure sovrumane appare un artista quanto mai misero. Questa è infatti una caratteristica della poesia persiana: cantare la gioia, la gloria, la festa e mescolare al pomposo ornamento la tristezza infinita dell’anima orientale. Lo “Shāh-Nāmeh” o Libro dei Re, questo splendido tessuto di estasi, magia e sortilegio, è il lavoro di un uomo vecchio, povero e afflitto.

A cinquattotto anni, già brama la morte. Ha predisposto il suo poema e con questo ha adempiuto al suo dovere: abbellire il mondo prima di lasciarlo. Manda il poema completo a Mahmud, che decide di ricompensarlo con tanto oro quanto ne può portare un elefante. Ma per l’intrigo del ministro, il poeta riceve una piccola somma, che divide con tre amici, conservando per sé soltanto la somma necessaria per comprare un bicchiere di vino. Questa è la ricompensa per trent’anni di lavoro. Corre a casa, brucia migliaia di versi di cui non ha copia, e diventa vagabondo. Prima di lasciare la città, scrive la famosa Satira contro Mahmud. Nessun poeta ha parlato così coraggiosamente al re. Scrisse tra l’altro: Se il padre del re fosse di stirpe reale, suo figlio mi metterebbe in testa una corona d’oro.

Mahmud, che in effetti era figlio di uno schiavo, allora ordina di perseguitare il poeta e ne esige la testa. Il vecchio Firdusi vaga per dieci anni di città in città, facendo visita a principi, che lo accolgono favorevolmente, con la speranza di essere immortalati nei suoi canti. Ma quando vengono a sapere della minaccia di Mahmud, fanno un regalo al poeta e lo pregano di andare oltre. Però uno di loro osa indirizzare una supplica a Mahmud e riesce a farlo desistere dalla sua crudele intenzione.

Quando Firdusi torna alla sua città natale, sente un bambino che canta: Se il padre del re fosse di stirpe reale… Oh, meraviglia, anche i bambini conoscono il suo poema. Non è questa la sua gloria più grande? Adesso può tranquillamente morire.

Nel momento, in cui la bara di Firdusi usciva da una porta della città, da un’altra porta entrarono cammelli carichi d’oro, che Mahmud gli aveva mandato insieme con un abito d’onore e le scuse.

I centoventimila versi dello “Shāh-Nāmeh” raccontano le leggende delle dinastie persiane fino ai Sassanidi: uno scorrere inesauribile di combattenti e donne amate, demoni e sortilegi, imprese eroiche e tradimenti, folle più dense che nella Divina Commedia, eventi più grandiosi che nell’Iliade.

(“Literatura Mondo”, 1935-2, p. 33-34)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *