Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Patro nia

Antaŭ preskaŭ unu jarcento, la triesta esperantista pioniro Arturo Ghez (kies familia nomo estis italigita al Ghezzo dum la faŝisma periodo, kaj pri kiu mi parolos en alia okazo)

https://eo.wikipedia.org/wiki/Arturo_Ghezzo

verkis unuaktan komedieton, titolitan “Vi sola Esperanto povas fari tiajn miraklojn”, legeblan en “L’Esperanto” 1925-1, p. 9-17 (ĝi aperis ankaŭ broŝurforme, Paolet, San Vito al Tagliamento, 1924:

www.worldcat.org/title/vi-sola-esperanto-povas-fari-tiajn-miraklojn-unuakta-originala-teatrajo/oclc/26972782 ).

Venis en mian kapon la titolo de tiu komedieto, kiam mi legis (en “Espero katolika” 2017-1/3, kaj en “Israela Esperantisto” 164/165, vintro 2017-printempo 2018) la travivaĵon de la rebonigo de la esperantlingva panelo kun la preĝo “Patro Nia” en Jerusalemo (preĝejo “Pater” sur la Olivarba Monto).

La origina panelo estis inaŭgurita la 9-an de septembro 1965, en la kadro de esperantista pilgrimo al Sankta Lando, aranĝita de Patro Giacinto Jacobitti

www.ueci.it/k_sento/ks_2001/ks_2001_n2.htm#al_07

(pri kiu mi parolos en alia okazo).

Kun la tempopaso, tiu panelo serioze difektiĝis, tial nepris anstataŭigi ĝin per iu nova. Nu, por tiu iniciato (kiu postulis ne nur monon, sed ankaŭ multajn procedurajn demarŝojn, kaj kontaktojn kun la metiartisto Garo Sandrouni) kune agadis: katolika pastro el Germanio (Bernhard Eichkorn)

eo.wikipedia.org/wiki/Bernhard_Eichkorn

judo el Jerusalemo (Yehuda Miklaf

www.facebook.com/yehuda.miklaf )

kaj ateisto el Italio/ Britio (Renato Corsetti).

La kunlaboro inter tiel malsamaj homoj estas des pli gratulinda, se oni pensas (senkonsidere pri la gravaj politikaj problemoj de Jerusalemo), ke eĉ inter kristanoj de diversaj konfesioj la rilatoj en tiu urbo estas malpacaj (oni legu, pri tio, en “Espero katolika” 1965-8/9:

www.esperokatolika.org/ek19611965/ek1965_0809.htm#5

Mi aldonas:

la bildon de la originala panelo;

la kovrilon de “Espero katolika” 2017-1/3;

la kovrilon de “Israela Esperantisto” 164/165, vintro 2017-printempo 2018.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *