Homoj

Cino da Pistoia

Cino da Pistoia (1270-1336)

eo.wikipedia.org/wiki/Cino_da_Pistoia

estis itala (toskana) juristo kaj poeto, samtempulo de Dante Alighieri (1265-1321); lia kompleta nomo estis Guittoncino dei Sigibuldi, sed li estas konata per la karesnomo Cino kaj per la nomo de la naskiĝurbo Pistoia (Pistojo), proksime de Firenze (Florenco).

Li lernis juron ĉe la Universitato de Bolonjo, kaj en Pistojo estis juĝisto; li verkis- interalie – ŝatatan Komentarion en latina lingvo (“Lectura super Codicem”) pri la Jura Kodo de Justiniano (pri kiu mi parolos en alia okazo)

eo.wikipedia.org/wiki/Justiniano_la_1-a ;

li instruis juron en pluraj Universitatoj (Sieno, Peruĝo, Napolo).

El la politika vidpunkto, li estis unue gibeleno, sekvanto de Imperiestro Henriko la 7-a (pri kiu mi parolos en alia okazo)

eo.wikipedia.org/wiki/Henriko_la_7-a_(Sankta_Romia_Imperio)

poste fariĝis gelfo, apoganto de la Papo. Signo de ĉi tiuj sanĝiĝoj estas lia malsama jura starpunkto, tra la tempo, koncerne la tiel diritan “donacon de Konstanteno (pri kiu mi parolos en alia okazo)

eo.wikipedia.org/wiki/Donaco_de_Konstanteno

dum unuamomente li asertis, ke ĉi tiu supozata “donaco” estas falsaĵo, post la morto de Henriko la 7-a en 1313 li reprenis sian diritaĵon, apogante la tezon de la universala ĉefeco de la Papo, super ĉiuj Eklezioj de la mondo kaj super la Imperiestro.

Kiel poeto, sekvanto de la “Nova stilo”

eo.wikipedia.org/wiki/Dolce_Stil_Novo

kaj majstro en la utiligo de la itala vulgara lingvo, li verkis multenombrajn “Rimojn”, kiuj havis la ŝaton de Dante (en “De vulgari eloquentia”) kaj de Francisko Petrarca.

De li oni memoras precipe soneton, ŝajne cinikan kaj mokeman kiel tiu de Cecco Angiolieri

Cecco Angiolieri

kiu tamen havas melankolian fonon.

Mi transskribas la soneton, en la itala kaj en la versio al Esperanto de Kálmán Kalocsay, kaj aldonas la bildon de la itala poŝtmarko (laŭ skizo de Anna Maria Maresca) pri Pistojo kiel itala ĉefurbo de kulturo 2017

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/06/23/pistoia/


TUTTO CHE ALTRUI AGGRADA ME DISGRADA

 

Tutto che altrui aggrada me disgrada,

ed emmi a noia e n dispiacere il mondo.

Or dunque che ti piace? I’ ti rispondo:

quando lun laltro spessamente agghiada.

 

E piacemi veder colpi di spada

altrui nel viso, e nave andare a fondo;

e piacerebbemi un Neron secondo,

e chogni bella donna fosse lada.

 

Molto mi spiace allegrezza e sollazzo,

e la malinconia maggrada forte;

e tutto dì vorrei seguire un pazzo;

 

e far mi piaceria di pianto corte,

e tutti quelli ammazzar chio ammazzo

nel fier pensier là dovio trovo morte.

 

Cino da Pistoia

 

 

MIN NAŬZAS ĈIO ALTIRANTA RAVE

 

Min naŭzas ĉio altiranta rave

aliajn homojn. Tedas min la mondo.

Do kio plaĉas min? Jen la respondo:

se homo homon suferigas sklave.

 

Min plaĉas homvizaĝ’ vundita glave,

min plaĉas ŝip dronanta sub la ondo,

min plaĉus dua Nero, kaj la honto

de l’ belaj damoj turpiĝintaj fave.

 

Malŝatas mi plezuron kaj serenon,

min plaĉas sole vidi gravajn tristojn,

tuttage plaĉe sekvas mi kretenon.

 

Min plaĉas havi la plej aĉajn distrojn,

kaj murdi ĉiujn, kiujn mi strangolas

en pens fiera, kie morto bolas.

 

Cino da Pistoia, trad. Kálmán Kalocsay

(“Tutmonda sonoro” 1981, p.307

www.egalite.hu/kalocsay/tutmonda.htm

“Itala Antologio” 1987, p. 36-37)

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *