Jacopo aŭ Giacomo da Lentini (li mem subskribis en latino “Jacobus de Lentino domini imperatoris notarius”, tio estas, Jakobo de Lentini notario de lia imperiestra moŝto)
https://it.wikipedia.org/wiki/Giacomo_da_Lentini
estis itala (sicilia) poeto, konata ankaŭ kiel “la Notario de Lentini” (ĉirkaŭ 1210–ĉirkaŭ 1260).
Dante Alighieri (kiu en “De Vulgari eloquentia” citas unu lian kanzonon kiel ekemplon de bela stilo) nomas lin en eminenta senco “la Notario” (Purgatorio 24, 55-57):
«O frate, issa vegg’io», diss’elli, «il nodo
che ‘l Notaro e Guittone e me ritenne
di qua dal dolce stil novo ch’i’ odo!
«Ho frat’», li diris, «jen la nod’ barinta
al mi, al Notario kaj Gŭittone
dolĉan, kiun mi aŭdas, novan stilon».
(trad. Giovanni Peterlongo)
«Jen, frato, kia estis l’ implikilo
pro kiu mi, la notari’, Guittone
detenis nin de l’ dolĉa nova stilo».
(trad. Enrico Dondi)
Jacopo estas unu el la ĉefaj elstaruloj de la “Sicilia Skolo” www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/07/03/rosa-fresca-aulentissima/
ĉe la Kortego de Frederiko la dua el Ŝvabujo
eo.wikipedia.org/wiki/Frederiko_la_2-a_%28Sankta_Romia_Imperio%29
kaj estas konsiderata la elpensinto de soneto. Liaj poeziaĵoj (16 kanzonoj kaj 22 sonetoj) atingis nin precipe tra la Vatikana Latina Kodekso 3793 (konservita en la Vatikana Biblioteko), enhavanta ĉirkaŭ 1000 sonetojn kaj kanzonojn de siciliaj, bolonjaj kaj toskanaj versofaristoj (la kodekso estis kompilita en Florenco inter la fino de la dektria kaj la komenco de la dekkvara jarcento, laŭ mendo de nekonata florenca bonstatulo; la kopiisto, li mem florencano, kelkfoje toskanigas la tekstojn).
Jam Dante demandis sin, kial la siatempaj poetoj verkis amajn poeziaĵojn en vulgara (komunuza) lingvo; la respondo estis, ke tion ili faris por esti komprenataj de la virinoj, kiuj ne komprenis latinon. Kiom koncernas, aparte, la poetojn de la Sicilia Skolo (inkluzive de Jacopo da Lentini), la utiligita lingvo estas iu klera sicilia dialekto, purigita disde la apartaĵoj, kiu referencas la retorikajn figurojn de la provenca (okcitana) poezio
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/09/08/frederic-mistral/ ),
Mi transskribas, en la itala originalo kaj en la duobla versio al Esperanto de Luigi Minnaja (el manuskripto de 1956, kaj el la “Itala Antologio” de 1987), unu el la plej famaj sonetoj de Jacopo da Lentini, kaj aldonas bildon de la paradaj salonoj de la Vatikana Biblioteko.
Kuriozaĵo: la aserto, laŭ kiu la poeto ne volus eniri Paradizon sen sia virino, memorigas la serenadon en sicilia dialekto de Turiddu en la opero “Cavalleria rusticana” (Kamparana kavalireco) de Giovanni Targioni-Tozzetti kaj Guido Menasci, muziko de Pietro Mascagni:
www.youtube.com/watch?v=fc-fhsw29Lw
(Beniamino Gigli)
O Lola ch’ai di latti la cammisa
si’ bianca e russa comu la cirasa.
Quannu t’affacci e fai la vucca a risa,
biato cui ti dà lu primu vasu!
Ntra la porta tua lu sangu è sparsu,
e nun me mporta si ce muoru accisu…
E s’iddu muoru e vaju mparadisu
si nun ce truovo a ttia, mancu ce trasu.
(laŭvorta traduko:
Ho Lola kiu havas lakte blankan ĉemizon,
vi estas blanka kaj ruĝa kiel ĉerizo.
Kiam vi ekaperas kaj igas rida la buŝon,
feliĉa kiu al vi donas la unuan kison!
Ĉe via pordo sango estas verŝata,
sed al mi ne gravas, ĉu pro tio mi mortas murdite…
Kaj se pro tio mi mortas kaj iras paradizen,
se tie mi ne trovas vin, mi tute ne eniras).
IO M’AGGIO POSTO IN CORE A DIO SERVIRE
Io m’aggio posto in core a Dio servire,
com’io potesse gire in paradiso,
al santo loco ch’aggio audito dire,
u’ si mantien sollazzo, gioco e riso.
Sanza mia donna non vi voria gire,
quella c’ha blonda testa e claro viso,
chè sanza lei non poteria gaudere,
estando da la mia donna diviso.
Ma no lo dico a tale intendimento,
perch’io peccato ci volesse fare;
se non veder lo suo bel portamento
e lo bel viso e ‘l morbido sguardare:
chè lo mi teria in gran consolamento,
veggendo la mia donna in ghiera stare.
Jacopo da Lentini
MI KOREN METIS DION SERVASPIRI
Mi koren metis Dion servaspiri,
tiel irpovus mi al Paradizo,
al sankta loko, kie, mi aŭdis diri,
pri rid’, amuzo regas la devizo.
Sen mia damo mi ne volus iri,
tiu kun klarvizaĝ’ kaj blonda frizo,
ĉar mi sen ŝi ne povus ĝuakiri,
kiam de l’ damo estas mi en diso.
Sed mi ne diras tion kun konsento,
ke al pekado estas mi favora;
mi ĝuus nur pro ŝia sinprezento,
pro l’ bela frunto kaj rigard’ adora;
ĉar estas ja por mi konsola sento
kontempli mian damon stari glora.
Jacopo da Lentini, trad. Luigi Minnaja
(manuskripto de 1956)
EN KOR’ MI STREBAS DION SERVASPIRI
En kor’ mi strebas Dion servaspiri,
por ke atingu mi ĝis Paradizo,
al sankta loko, kie, mi aŭdis diri,
pri rid’, amuzo regas la devizo.
Sen mia damo mi ne volus iri,
tiu kun klarvizaĝ’ kaj blonda frizo,
ĉar mi sen ŝi ne povus ĝuakiri,
kiam de l’ damo estas mi en diso.
Sed mi ne diras tion kun konsento,
ke al pekado estas mi favora;
mi ĝuus nur pro ŝia sinprezento,
pro l’ bela frunto kaj rigard’ adora;
ĉar estas ja por mi konsola sento
kontempli mian damon stari glora.
Jacopo da Lentini, trad. Luigi Minnaja
(“Itala Antologio” 1987, p.22-23 )