Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Parfuma freŝa rozo

La 5-an aprilo 2017, parolante pri la sicilia dialekta poeto Ignazio Buttitta (1899-1997)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/05/ignazio-buttitta/

            mi aludis la fakton, ke la sicilia estas io pli ol simpla “dialekto”. Ĝi havas longan literaturan tradicion, ŝuldatan al la fakto, ke inter 1220 kaj 1250 prosperis en Palermo, ĉe la kortego de imperiestro Frederico la dua el Ŝvabujo

eo.wikipedia.org/wiki/Frederiko_la_2-a_%28Sankta_Romia_Imperio%29

vasta kultura movado, ĉe la origino de la itala poezio kun la “Sicilia Skolo”, kaj kun influoj sur la lingvon de Dante mem; ekzemple Infero 10,69:

 

Di sùbito drizzato gridò: “Come?

dicesti “elli ebbe”? non viv’elli ancora?

Non fiere li occhi suoi lo dolce lome?

(lome ne estas poezia licenco por havi perforte la rimon kun “come, sed la sicilia formo de la toskana lume)

 

Tuj rektiĝinte li ekkriis: «Kiel?

“malŝatis” diris vi? Ĉu li ne vivas?

Ne trafas lian vidon dolĉa lumo?». (trad. Peterlongo)

 

Subite kriis li sinstreĉe: «Kion?

Malŝatis – diris vi? Ne vivas plu?

Ne ĝuas li la dolĉan sunradion?». (trad. Kalocsay)

 

Li tuj ekstaris kaj ekkriis: «Kion?

Aprecis? Ĉu la vivon li ne ĝuas,

ne vidas plu la dolĉan sunradion?». (trad. Dondi)

La toskana dialekto poste venke superregis kaj fariĝis la itala normlingvo, sekve de la morto de la imperiestro kaj danke al la grandaj toskanoj Dante Alighieri, Johano Bokaĉo kaj Francisko Petrarca; sed, se la historio estus disvolviĝinta alimaniere, hodiaŭ, en Italio, ĉiuj parolus en la sicilia.

Unu el la unuaj ekzemploj de “sicilia” poezio estas anonima kaj sentitola komponaĵo, datiĝanta proksimume inter 1230 kaj 1250, konata per la komenca verso (“Rosa fresca aulentissima” = Parfuma, freŝa rozo), aŭ per la moderna titolo “Contrasto tra il cavaliere e la dama” (Kontrasto inter kavaliro kaj damo), transdonita de la latina vatikana kodekso 3793; ĝia atribuo al iu “Cielo d’Alcamo” aŭ “Ciullo d’Alcamo”

it.wikipedia.org/wiki/Cielo_d'Alcamo

(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)

ŝuldiĝas al la deksesjarcenta erudiciulo Angelo Colocci, oni ne ne scias surbaze de kiuj elementoj. Interalie, oni ne scias, ĉu la aŭtoro estis klera aristokrato (kiel igus opinii la latinismoj kaj la provencismoj, rilatigeblaj kun la okcitana lingvo

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/09/08/frederic-mistral/ ),

aŭ popola menestrelo, kiu volas ŝajnigi sin aristokrato.

Tradicie (ekde Dante Alighieri, kiu tiel juĝas en “De vulgari eloquentia”) oni opinias, ke li estis aristokrato; sed ĉi tiu opinio estis ĵuse kontestita, precipe de la Nobelpremiito Dario Fo, kiu en sia verko “Mistero buffo” ( = Komika mistero)

www.liceoartisticosantostefanodicamastra.it/wp-content/uploads/2016/03/le-commedie-di-dario-fo.pdf

havigas nekonformisman kaj senmitigan interpreton. Aparte, Dario Fo evidentigis, ke en la tradicia interpreto de la literatura kritiko, gis Francesco De Sanctis (1817-1883)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/28/francesco-de-sanctis/

kaj Benedetto Croce (1866-1952), ne havas sencon la aserto, per kiu malfermiĝas la “Kontrasto”:

Rosa fresca aulentissima, c’appar’inver la state,

le donne ti disiano, pulzelle e maritate.

[Parfuma, freŝa rozo, kiu somere floras,

virinoj, ĉu fraŭlinoj, ĉu edzinoj, vin deziras].

Fakte, pridemandas sin Dario Fo, kiel povas virinoj deziri ĉi tiun “rozon”?

La enigmon oni povas solvi trimaniere:

1- interpretante la frazon, per logika kaj lingva ĵonglaĵo, kvazaŭ ĝi dirus: “Vi estas tiel bela, samkiel freŝa kaj parfuma rozo, ke ĉiuj virinoj volus simili vin” (ĉi tiu estas la versio, kiu estas honteme donata en la italaj lernejoj);

2- opiniante, ke la termino “rosa” ( = rozo) estas eŭfemismo por indiki la viran seksan organon (kaj ne estas subtaksende, pri tio, ke en la sicilia “ciullo” signifas ĝuste tio, kaj tio akirigus sencon al la nomo de la poeto);

3- en ec pli ŝoka maniero por la “bonpensuloj”, vidante en la frazo aludon al virinaj samseksemaj amoraj rilatoj ( = Vi estas tiel bela, ke eĉ virinoj volus amori kun vi).

 Sed ni frandu ĉi tiun poeziajon, ne farante al ni tiom da demandoj. La originala teksto (kun versio en moderna itala lingvo) estas legebla ĉe

www.classicitaliani.it/contrasto/Contrast_Contini.pdf

Mi transskribas la partan version al Esperanto (14 strofoj el 16) de Enrico Dondi, el la “Itala Antologio”, Milano 1987, p. 18-21, kaj aldonas:

– la bildon de la originala manuskripto (kodekso Vatikana Latina 3793, c. 15r);

– belan potretron de Dario Fo.


El  la  “KONTRASTO INTER  AMANTO  KAJ  DAMO”

 

                        I.

 

Amanto: Parfuma, freŝa rozo, kiu somere floras,

la damoj, ĉu fraŭlinoj, ĉu edzinoj vin favoras;

mildigu mian ardon, se iom vi bonkoras;

    al mi ne eblas plu trankvilo ia,

    ĉar mi nur pensas vin, ho damo mia.

 

                        II.

 

Damo: Se vi pri mi ĝeniĝas, vi estas sen prudento:

se vi la maron plugus, kaj semus en la vento,

prenus la tutan riĉon de tiu ĉi jarcento

    vi ja ne povus min posedi monde;

    mi tondus miajn harojn pli volonte.

 

                        III.

 

Amanto: Se vi la harojn tondas, la morton mi preferas,

ĉar de mi la feliĉo, l’ amuzo malaperas:

kiam, ĝardena rozo, mi vidi vin prosperas,

    vi donas konsolecon ĉiujn fojojn:

do ni kunligu niajn amo-vojojn.

 

IV.

 

Damo: Ke nia am’ ligiĝu, mi tute ne plezuras;

se l’ patro kaj l’ parencoj ĉi tien alveturas,

vin gardu ne kaptiĝi, dum ili vin postkuras:

    se venis vi en bona cirkonstanco

    atentu, ĉe l’ forir’, pri malbonŝanco.

 

                        V.

 

Amanto: Venante, kion povus parencoj viaj fari?

Per dumil “aŭgustaloj” mi povos ŝirme stari:

la patro min ne tuŝos pro l’ tuta riĉ’ de Bari.

    Vivu l’ imperiestro dum ĉiamo!

    Ĉu vi komprenas mian diron, damo?

 

                        VI.

 

Damo: Vi estas min ĝenanta sen ĉeso ĉiun horon;

mi havas multan monon, kaj eksterriĉan oron;

se pli ol Saladino posedus vi trezoron,

    kaj eĉ se vi superus la Sultanon,

    ne povus vi atingi mian manon.

 

                        VII.

 

Amanto: Multaj virinoj estas rezistaj kun malmolo:

ilin la vir’ konvinkas kaj regas per parolo,

kaj faras, ke li havas ilin en sia volo.

    Virin’ al viro ne indiferentas;

    vin gardu, belulin’: vi poste pentos.

 

                        VIII.

 

Damo: Ĉu penti mi pro tio? Mi mortus pli prefere!

Ne hontos la virinoj pro mia moro vere;

vi paŝis kaj repaŝis hieraŭ dumvespere:

    rezignu do, ho vi, kantisto aĉa,

    ĉar via dir’ al mi ne estas plaĉa.

 

                        IX.

 

Amanto: Vi kiom da ĉagrenoj en koron metis dense,

kaj mi, de l’ hejm’ irante, turmentas min, eĉ pense!

Neniun el virinoj mi amis pli intense

    ol mi vin amas, rozo delikata.

    Vi certe al mi estas destinata.

 

                        X.

 

Damo: Se via mi fariĝus, degradon mi ricevus:

por vi belecoj miaj mallerte sin mallevus;

mi tondus la harplektojn, se mi ĝin fari devus,

    kaj en monaĥinej’ min fermus tiam,

    antaŭ ol tuŝos vi personon mian.

 

                        XI.

 

Amanto: Se vi monaĥiniĝos, virin’ amata forte,

ĉe l’ monaĥej’ monaĥo fariĝos mi samsorte;

por vi mi tolerados eĉ vivi malkomforte.

    Matenon kaj vesperon mi kunestos:

    en mia superreg’ vi tiam restos.

 

                        XII.

 

Damo: Ve mi, virin’ mizera, pro mia sorto prema!

Ĉu al mi Krist’ altega fariĝos kolerema?

Kial mi renkontiĝis kun jena vir’ blasfema?

    Traserĉu vi la teron, tiom grandan,

    kaj trovos damon pli ol mi ĉarmantan.

 

                        XIII.

 

Amanto: Tra Kalabri’ mi serĉis, tra Pisa, Lombardio,

Siri’, Konstantinoplo, Ĝenovo, Apulio,

en Germani’, Turkio kaj l’ tuta Barbario,

    sed pli ĝentilan damon mi ne vidis:

    vi nur en mia kor’ reĝine sidis.

 

                        XIV.

 

Damo: Pro via insistego mi kontraŭstari ĉesos;

ke petu vi patrinon kaj patron, nun necesos.

Preĝejen min konduku, se ili al vi jesos;

    min edzinigu antaŭ la popolo,

    kaj poste faros mi laŭ via volo.

 

…………………………………………

 

Cielo d’Alcamo, trad. Enrico Dondi

(“Itala antologio” 1987, p. 18-21)

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *