Homoj

Giacomo Leopardi

La 29-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1798) de Giacomo Leopardi (1798-1837)

eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Leopardi

eble la plej granda itala poeto post Dante Alighieri, sed ankaŭ filozofo, verkisto, filologo kaj lingvisto (ecoj grandparte nekonataj al la amasa publiko, kiu maksimume havas malprecizan ideon pri lia “pesimismo”, interalie tute pridiskutinda).

Mi plurfoje havos la okazon paroli pri li, ankaŭ pro liaj pioniraj sed modernegaj lingvaj teorioj.

Koncerne poeziaĵojn, kelkaj el ili apartenas al la riĉaĵo de la homaro: sufiĉas citi“Linfinito” (La senfino), “Il sabato del villaggio” (La sabato de la vilaĝo), “A Silvia” (Al Silvja), “Passero solitario” (Ermita pasero), “La quiete dopo la tempesta” (La kvieto post la tempesto), “La ginestra” (La genisto).

Mi listigas, fine de ĉi tiu artikolo, tion, kio de Leopardi (en poezio, sed ankaŭ en prozo) estis tradukita al Esperanto, krom la kompleta teksto de “Kantoj” (Rimarko: la Vikipedia paĝo en Esperanto bezonus kompletigon).

Mi transskribas la poeziaĵon “LInfinito”, en la itala (laŭtlegitan de Vittorio Gassman, kies datreveno de la morto en 2000, pro aparta koincido, okazas ĝuste hodiaŭ), kaj en tri versioj en Esperanto, respektive de Kálmán Kalocsay (Hungario),Nicolino Rossi (San Marino) kaj Baldur Ragnarsson (Islando), kio pruvas la internacian favoron de Leopardi.

La manuskripto de “L’infinito” havas kuriozan historion.

La tertremo kiu en 2016 trafis centran Italion (aparte, la Regionon Markion) difektis, interalie, la mezepokan Palacon de la Regantoj de urbeto Visso

eo.wikipedia.org/wiki/Visso

kie estis garditaj 27 manuskriptoj de Giacomo Leopardi

www.musei.marche.it/web/RicercaMusei/DettagliMuseo.aspx?id=171

inter kiuj tiu de “L’Infinito”.

Tiuj manuskriptoj estis venditaj al la Urbestro de Visso, en 1868, de la bolonja Lernejestro Prospero Viani, kiu estis ilia proprietulo kaj troviĝis en ekonomiaj malfacilaĵoj, kontraŭ 400 tiuepokaj italaj liroj; nu, pro kurioza cirkonstanco, pro la tertremo la manuskriptoj estis provizore translokitaj (pli bone dirite, retranslokitaj) ĝuste al Bolonjo.

Mi aldonas:

poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 1998 pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Leopardi, kun la komencaj versoj de “Linfinito”;

la kovrilon de la volumo de Nicolino Rossi Giacomo Leopardi – Kantoj, versa esperantigo kaj enkondukaj notoj”, Napoli, Rolando 2012.


XII

LINFINITO

www.youtube.com/watch?v=C4Je7YiOEo0&feature=youtu.be

 

Sempre caro mi fu questermo colle,

e questa siepe, che da tanta parte

dellultimo orizzonte il guardo esclude.

Ma sedendo e mirando, interminati

5spazi di là da quella, e sovrumani

silenzi, e profondissima quiete

io nel pensier mi fingo; ove per poco

il cor non si spaura. E come il vento

odo stormir tra queste piante, io quello

10infinito silenzio a questa voce

vo comparando: e mi sovvien leterno,

e le morte stagioni, e la presente

e viva, e il suon di lei. Così tra questa

immensità sannega il pensier mio:

15e il naufragar mè dolce in questo mare.

 

Giacomo Leopardi

 

*****

 

LA SENFINO

 

Mi ĉiam ŝatis ĉi solecan monton,

kaj ĉi barilon, kiu tiel larĝe

la horizonton fermas de l rigardo.

Sed dum mi sidas kaj rigardas, transe

senlimajn spacojn kaj transtere grandan

silenton kaj kvieton profundegan

imagas mi kaj mia koro preskaŭ

ekfrostotremas. Kaj dum muĝas vento

tra l branĉoj, mi komparas ĝian voĉon

al ĉi silent senlima kaj ekpensas

pri la Eterno, pri l epokoj mortaj

kaj pri la nuna, viva, laŭta. Dronas

mia animo en ĉi senlimeco

kaj estas dolĉe en ĉi mar ŝiprompi.

 

Giacomo Leopardi, trad. Kálmán Kalocsay

(“Eterna bukedo”1931, p. 142;

“Tutmonda sonoro” 1981, p. 392;

“Itala Antologio” 1987, p. 353-354)

*****

 

XII

LA INFINITO

 

Ĉiam karis al mi ĉi mont ermita,

kaj tiu heĝo, kiu egan parton

de l fora horizont al vido baras.

Sed side prigvatante, vastsenliman

5spacon preter ĉi tiu, kaj arkanajn

silentojn, kaj kvieton profundegan

mi ĉe la pens imagas; ke apenaŭ

la koro ne ektimas. Kaj se l venton

mi aŭdas flustri tra l branĉar, mi tiun

10infinitan silenton al ĉi voĉo

prikomparas; kaj pensas pri l eterno,

kaj pri l mortaj epokoj, kaj la nuna

kaj viva, kaj son ĝia. Jen tra tiu

ĉi senlimec fordronas penso mia

15kaj ŝipperei dolĉas en ĉi maro.

 

Giacomo Leopardi, trad. Nicolino Rossi

(“Kantoj” 2012, p. 89)

 

*****

 

LA SENFINECO

 

Ĉiam kara mi trovis tiun deklivon solecan

kaj tiun heĝon, kiu forbaras la rigardon

al tioma parto de la plej fora horizonto.

Side kaj rigarde mi perceptas enpense

senfinajn spacojn transe, kaj silentojn

pli ol homecajn, kaj plej profundan kvieton,

kie la koron ektuŝas teruro. Kaj aŭdante

la venton susuri tra la plantoj mi komparas

plue tian voĉon kun tiu senfina silento.

Kaj envenas mian menson la eterneco,

kaj la mortaj sezonoj, kaj la nuntempa

kaj vivanta kaj ĝia sono. En tiu dimensio

vastega dronas miaj pensoj; kaj estas dolĉa

al mi la pereo de mia ŝipo en tiu maro.

 

Giacomo Leopardi, trad. Baldur Ragnarsson

www.akademio-literatura.org/nobel-kandidato/giacomo-leopardi/la-senfineco

 

***********

 

TRADUZIONI DA LEOPARDI IN ESPERANTO

TRADUKOJ EL LEOPARDI AL ESPERANTO

 

1- POESIE/ POEZIAĴOJ

 

Nicolino Rossi: “Giacomo Leopardi – Kantoj, versa esperantigo kaj enkondukaj notoj), Napoli Rolando 2012; (Canti, testo integrale);

 

“Passero solitario” (La ermita pasero), trad. Kálmán Kalocsay (“Eterna bukedo” 1931, p. 145-146; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 394-395; “Itala Antologio” 1987, p. 356-358);

“Linfinito” (La senfino), trad. Kálmán Kalocsay (“Eterna bukedo” 1931, p. 142; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 392; “Itala Antologio” 1987, p. 353-354)

“Linfinito” (La infinito), trad. Nicolino Rossi (“Literatura foiro” 1998-173);

“Linfinito” (La senfineco), trad. Baldur Ragnarsson

www.akademio-literatura.org/nobel-kandidato/giacomo-leopardi/la-senfineco

“La sera del dì di festa” (Festotaga vespero), trad. Nicolino Rossi (“Norda Prismo” 1968-3/4; “Literatura Foiro” 1970-4; “Literatura Foiro” 1998-173);

“Alla luna” (Al la luno), trad. Alessandro Mazzolini (“Ondo de Daŭgala” oktobro 1931);

“Alla luna” (Al la luno), trad. Baldur Ragnarsson

www.akademio-literatura.org/nobel-kandidato/giacomo-leopardi/al-la-luno

“A Silvia” (Al Silvja), trad. Luigi Minnaja (manuskripto; “Itala Antologio”1987, p. 346-348);

“A Silvia” (Al Silvja), trad. Gaudenzio Pisoni (“Literatura Foiro” 1974-27)

“A Silvia” (Al Silvja), trad. Nicolino Rossi (“La Ondo de Esperanto” 2002-5);

“A Silvia” (Al Silvja), trad. Baldur Ragnarsson

www.akademio-literatura.org/nobel-kandidato/giacomo-leopardi/al-silvia

“Le ricordanze” (Rememoroj), trad. Luigi Minnaja (manuskripto/ manoscritto 21.2.1956; “Itala Antologio” 1987, p. 348-353);

“Le ricordanze” (La rememoroj), trad. Alfredo Perricone Pirandello(manuskripto/ manoscritto 25.2.1962);

Canto notturno di un pastore errante dellAsia (Nokta kanto de vaganta paŝtisto en Azio), trad. Baldur Ragnarsson

Giacomo Leopardi: Nokta kanto de vaganta paŝtisto en Azio

“La quiete dopo la tempesta” (La kvieto post la tempesto), trad. KálmánKalocsay (“Literatura Mondo” 1935-6, p. 115; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 396-397; “Itala Antologio” 1987, p. 354-356);

“Il sabato del villaggio” (La sabato de l vilaĝo), trad. Alessandro Mazzolini (“Literatura mondo” aŭgusto 1923; “LEsperanto” 1927-1, p. 13);

– “Il sabato del villaggio” (La sabato de l vilaĝo), trad. Kálmán Kalocsay

(“Eterna bukedo” 1931, p. 143-144; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 392-393; “Itala Antologio” 1987, p. 358-359);

“Il sabato del villaggio” (La sabato de l vilaĝo), trad. Corrado Grazzini

(Corso di Esperanto per l’allievo e per l’autodidatta, Paolet, San Vito al Tagliamento 1953);

“Il sabato del villaggio” (Sabato en la vilaĝo), trad. Baldur Ragnarsson

Giacomo Leopardi: Sabato en la vilaĝo

“A se stesso” (Ripozos vi por ĉiam), trad. Kálmán Kalocsay (Eterna bukedo” 1931, p. 147; Tutmonda sonoro” 1981, p. 395);

“A se stesso” (Al si mem), trad. Nicolino Rossi (“Literatura foiro” 1998-173);

“A se stesso” (Al si mem), (“LEsperanto” 1998-8, p. 12);

“A se stesso” (Al si mem), trad. Baldur Ragnarsson

Giacomo Leopardi: Al si mem

“Il tramonto della Luna” (La lunsubiro), trad. Nicolino Rossi (“Literatura foiro” 1998-173).

La ginestra” (La genisto), trad. Baldur Ragnarsson

Giacomo Leopardi: La genisto – aŭ La floro de la dezerto

Coro di morti nello studio di Federico Ruysch(Ĥoro de la mortintaj), trad. Baldur Ragnarsson

Giacomo Leopardi: Ĥoro de la mortintaj

 

2-PROSE/ PROZOJ

 

Lettera/ letero: Giacomo Leopardi al fratello Carlo a Recanati (Jakobo Leopardi al frato Karlo en Recanati), trad. Elio Migliorini (“LEsperanto” 1921-1, p. 9-10)

Bildeto, trad. Lina Caporali (“LEsperanto” 1923-11, p. 133);

“Dialogo di un venditore dalmanacchi e di un passeggere” (Dialogo inter pasanto en strato kaj almanak-vendisto), trad. Paolo Lusana (“Roma Esperantisto” 1908-6, p. 62-64);

“Dialogo di un venditore dalmanacchi e di un passeggere” (Dialogo inter

vendisto de jarlibroj kaj pasaĝero), trad. Manuel Giorgini;

“Dialogo tra Cristoforo Colombo e Pietro Gutierrez” (Dialogo inter Cristoforo Colombo kaj Pietro Gutierrez), trad. Carlo Minnaja (“Itala Antologio” 1987, p. 342-345);

Dialogo della Natura e di un Islandese (Dialogo inter Naturo kaj Islandano),trad. Manuel Giorgini

www.yksi.org/tekst/ald/leopardi_dni.txt

Dialogo della Moda e della Morte (Dialogo de Modo kaj Morto), trad. Carlo Minnaja (“Literatura Foiro” 2000-187);

Dialogo di Tristano e di un amico” (La lastaj vortoj de Tristano al amiko), trad. Carlo Minnaja (“Literatura Foiro 2015-273, p. 12-13.

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *