Homoj

Giorgio Vasari

La 27-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1574) de la itala (toskana) pentristo, arkitekto kaj arthistoriisto Giorgio Vasari (1511-1574)

eo.wikipedia.org/wiki/Giorgio_Vasari

konata precipe pro:

la traktato “Le vite de’ più eccellenti pittori, scultori, e architettori” (La Vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj), ofte citita simple kiel “Le vite”(La Vivoj), kolekto da biografioj de famaj artistoj

eo.wikipedia.org/wiki/Le_Vite

la tutaĵo de la florencaj konstruaĵoj destinitaj al publikaj Oficejoj, kaj pro tio nomitaj (en arkaika itala lingvo) “Uffizi” (Oficejoj), nun sidejo de unu el la plej gravaj Bildgalerioj en la mondo

eo.wikipedia.org/wiki/Uffizi  

la freskoj kaj la plafonaj kasonoj en la “Salone dei Cinquecento” (Salonego de la Kvincent) en la “Palazzo Vecchio” (Malnova Palaco) en Florenco

it.wikipedia.org/wiki/Salone_dei_Cinquecento

(ne ekzistas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto)

De kelka tempo, Vasari estas ĉefrolulo de iuspeca trezorĉaso”; ni vidu kial.

En nuraj sep monatoj (julio 1495-februaro 1496), en la Malnova Palaco de Florenco (tiam, nomita “Palaco de placo”) estis konstruita enorma salono (nuntempe, post la sekvaj plivastigoj faritaj de Vasari, ĝi estas longa 54 metrojn, larĝa 23 kaj alta18), por gastigi la “Maggior Consiglio” (Granda Konsilantaro) aŭ “Consiglio dei Cinquecento” (Konsilantaro de la Kvincent), starigitan de Girolamo Savonarola

eo.wikipedia.org/wiki/Girolamo_Savonarola

(pri kiu mi parolos en alia okazo)

por ke la povo ne plu estu koncentrita en la manoj de malmultaj personoj (kiel pli frue okazis kun familio Medici), sed estu “dismetita” sur la popolon.

Savonarola estis ekzekutita kiel herezulo la 23-an de majo 1498; la institucio de li kreita daŭre pluekzistis, sed okazis grava ŝanĝo en la Salonego, komence elpensita en rigore simplaj formoj (laŭ la stilo de Savonarola): oni decidis, ja, ornami la murojn per du grandaj freskoj (17×7 metrojn), konfidante la taskon al Leonardo da Vinci kajMichelangelo Buonarroti, tio estas, la plibono ofertata de la merkato.

Neniu el la du freskoj, tamen, atingis la ekziston: Leonardo, pentrante la “Battaglia di Anghiari” (Batalo en Anghiari), kiel kutime volis eksperimenti apartan pentroteknikon (“enkaŭsto”), kun katastrofaj rezultoj, ĉar la fajroj ekbruligitaj por fiksi la farbojn degutigis la peĉon el la muro, senrimede damaĝante la nur skizitan verkon (tiom ke Leonardo estis devigita redoni la ricevitan pagon); kaj Michelangelo, kiu estus devinta pentri la “Battaglia di Cascina (Batalo en Cascina), ne preteriris la pretigon de preparaj skizoj, ĉar li estis vokita al Romo por realigi la monumentan tombon de Papo Julio la dua, kun la fama “Moseo

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/05/26/mose-di-michelangelo/

Kun la reveno al la povo de familio Medici (1534), la Salonego fariĝis reprezenta salono de Duko (poste Ĉefduko) Cosimo la unua; ĝi estis plialtigita je 7 metroj, kaj la muroj estis freskitaj de Vasari.

Je ĉi tiu punkto enŝoviĝas la trezorĉaso”: kia estis la sorto de la fresko (eĉ se damaĝita) de Leonardo? Ĉu gi estis detruita, aŭ ĝi estis nur kovrita de tiu de Vasari?

En la lastaj jardekoj, estis eksperimentitaj tre multekostaj avangardaj teknikoj klopodante “vidi” sub la fresko de Vasari, sed ĝis nun sen konkretaj rezultoj (oni eĉpensis utiligi skanilon je atoma skanado, por vidi kio estas malantaŭ la muro, sed oni rezignis pro la tro alta kosto). Estis farita malgranda truo, kaj oni vidis, ke sub la fresko de Vasari estas efektive pigmento de la deksesa jarcento; sed oni ne povas diri kun certeco, ke temas ĝuste pri la fresko de Leonardo. Feliĉe por la verko ne Vasari, ne estis akceptita la propono deigi la (certan) freskon de Vasari je la serĉo de (hipoteza) fresko de Leonardo, cetere malbonkvalita.

Nun, tamen, la demando fariĝis denove aktuala, pro du kialoj:

oni malkovris, ke en la fresko de Vasari (“La battaglia di Marciano della Chiana” La Batalo en Marciano della Chiana) iu persono tenas en la mano, senpravigebla motivo, verdan flageton kun la skribaĵo “Cerca trova” (Serĉu trovu): laŭkelkaj, tio estas ruza okulumo de Vasari, kiu tiamaniere volis doni indikon al la posteuloj;

la ĵusa libro de Dan Brown “Inferno” (Infero), kaj la koncerna filmo

it.wikipedia.org/wiki/Inferno_(Dan_Brown)

estas lokitaj en la “Salone dei Cinquecento” de Palazzo Vecchio, ĝuste en rilato kun tiu enigma esprimo “Cerca trova”.

Mi transskribas (kun la traduko al la itala) artikolon de Radio Roma-Esperanto de la 11-a de decembro 1977, kaj aldonas:

italan poŝtmarkon de 1961 pro la unuajarcenta datreveno de la Unuiĝo de Italio, kun la bildo de Palazzo Vecchio (en la jaroj 1865-1871, dum kiuj Florenco estis ĉefurbo de Italio, la Salonego de la Kvincent gastigis la Ĉambron de la Deputitoj);

– la detalon de la fresko de Vasari kun la enigma skribaĵo “Cerca trova”.


RADIO ROMA – ESPERANTO, 1.12.1977

PERDITA FRESKO EBLE RETROVITA

Teksto de Elisabetta Radi, traduko de Antonio De Salvo

 

La italaj kaj usonaj sciencistoj ne havas dubojn: la “Batalo en Anghiari”, la granda fresko, per kiu Leonardo da Vinci memorigis la venkon de florencanoj kontraŭ familio Visconti (1440-a), estas kaŝita malantaŭ la granda pentraĵo, per kiu Giorgio Vasari pli poste kovris parton el unu el la vandoj de la Salono “de l’ Granda Konsilio” en la “Malnova Palaco”. Per modernega tekniko, kaj utiligante ultrasonojn kaj infraruĝajn radiojn, la spertuloj atingis rezulton, kiun ili taksas esence pozitiva, kaj nun ili planas fari malgrandan truon en la pentraĵo de Vasari, por analizi la prenotan specimenon. Poste la florencaj aŭtoritatuloj, kaj precipe la tiucele starigita komisiono, decidos, ĉu plene realigi la projekton.

Armand Hammer, kiu prenis sur sin la elspezojn kune kun la “Fondaĵo Kress” kaj kun la “Smithsonian Institution”, estas preta meti je dispono aliajn sumojn, se la Art-oficejo donos la permeson ekvidi, kio efektive troviĝas malantaŭ la pentraĵo de Vasari. Por tion fari, oni devos forpreni, per taŭgaj teknikoj, tiun pentraĵon.

Leonardo plenumis sian freskon komence de 1500-a, kiam en Florenco estis Respubliko; sed kiam familio Medici reakiris la regadon, la fresko mistere malaperis. Pri tio ekzistas du versioj: laŭ la unua, la fresko estis forviŝita de l’ tempo, pro la aparta tekniko utiligita de Leonardo; laŭ la alia, ĝi estis kovrita per alia fresko.

 

(traduzione)

UN AFFRESCO PERDUTO FORSE RITROVATO

Testo di Elisabetta Radi

 

Gli scienziati italiani e statunitensi non hanno dubbi: la “Battaglia di Anghiari”, il grande affresco con il quale Leonardo da Vinci ricordò la vittoria dei fiorentini contro la famiglia Visconti (1440), è nascosto dietro il grande dipinto con il quale Giorgio Vasari poi coprì parte di una parete del “Salone del Maggior Consiglio in Palazzo Vecchio. Mediante una tecnica modernissima, e utilizzando ultrasuoni e raggi infrarossi, gli esperti hanno conseguito un risultato che ritengono essenzialmente positivo, ed ora hanno in programma di praticare un piccolo foro nel dipinto di Vasari, per analizzare il campione da prelevare. Poi le autorità fiorentine, e soprattutto una commissione appositamente istituita, decideranno se portare a compimento il progetto.

Armand Hammer, che si è assunto la spesa insieme con la “Fondazione Kress” e e con la “Smithsonian Institution”, è pronto a mettere a disposizione altre somme, se la Soprintendenza darà il permesso di vedere che cosa c’è effettivamente dietro il dipinto di Vasari. Per farlo, bisognerà staccare, con tecniche adatte, quel dipinto.

Leonardo ha compiuto quell’affresco all’inizio del 1500, quando a Firenze c’era la Repubblica; ma quando la famiglia Medici tornò al potere, quell’affresco misteriosamente scomparve. Su questo fatto esistono due versioni: secondo la prima, l’affresco fu cancellato dal tempo, per la particolare tecnica utilizzata da Leonardo; secondo l’altra, fu ricoperto da un altro affresco.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *