Homoj

Salvador Allende

La 26-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1908) de la ĉilia politikisto Salvador Allende Gossens, konata kiel Salvador Allende (1908-1973)

eo.wikipedia.org/wiki/Salvador_Allende

Prezidanto (demokrate elektita, kvankam nur per 36% el la voĉoj) de Ĉilio de 1970 ĝis 1973, li mortis ne neklaraj cirkonstancoj (oni ne scias, ĉu li estis mortigita, aŭli mortigis sin mem), en la atako al la prezidanta restadejo fare de liaj opoziciantoj, gviditaj de generalo Augusto Pinochet

eo.wikipedia.org/wiki/Augusto_Pinochet

kiu starigis militistan diktaturon daŭrintan 17 jarojn (1973-1990)

La figuro de Salvador Allende estas pridebatita: laŭ liaj maldekstraj apogantoj (kiuj ameme vokis lin “Compañero Presidente” Kamarado Prezidanto), li estis amiko de la popolo, por kiu li provis realigi profundajn ekonomiajn kaj sociajn reformojn; laŭliaj dekstraj opoziciantoj (internaj kaj eksterlandaj), li estis kontraŭe demagogo, kiu por komplezi al la popolo alprenis ne primedititajn iniciatojn, sen kalkuli ilian financan elteneblon, portante la Landon al la ekonomia bankroto kaj al la intercivitana milito.

Unu afero estas certa: la sovaĝa reĝimo starigita post li de Pinochet estis sendube pli malbona. Italio neniam rekonis la reĝimon de Pinochet, kaj malavare konsentis politikan azilon al la ĉiliaj rifuĝintoj, kvankam ĝi ne estis devigita al tio de la tiam validaj internaciaj konvencioj; kaj la itala publika opinio akceptis kun simpatio la muzikgrupon Inti-Illimani

it.wikipedia.org/wiki/Inti-Illimani

(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto)

kiam ĝi kantadis “Venceremos”

www.youtube.com/watch?v=GDsZJ3iCzCc

himnon de la partio de Allende “Unidad Popular”.

Koncerne familion Allende, ĝi iris ekzile unue al Kubo, poste al Meksiko kaj al Usono; aparte, la nevino Isabel Allende

eo.wikipedia.org/wiki/Isabel_Allende

pri kiu mi parolos en alia okazo, revenis al Ĉilio nur post la morto de Pinocheten 1990.

Mi transskribas la kanzonon “Venceremos”, en la hispana, kaj en la versio al  Esperanto (“Ja ni venkos”) de Renato Corsetti, Mauro La Torre kaj Gianfranco Molle, siatempe (1979) interpretita de Gianfranco Molle en la kasedo “Horo da opozicio”

www.youtube.com/watch?v=Zv1gd51vOGs

Mi aldonas:

la poŝtmarkon de Germana Demokrata Respubliko (DDR – GDR) kun krompago pro solidareco kun la popolo de Ĉilio, la portreto de Salvador Allende kaj la frapvorto “Venceremos”

– la reklamon de la kasedo “Horo da opozicio”.


VENCEREMOS

Claudio Iturra, Víctor Jara, Sergio Ortega

 

Desde el hondo crisol de la patria

se levanta el clamor popular

ya se anuncia la nueva alborada

todo Chile comienza a cantar.

 

Recordando al soldado valiente

cuyo ejemplo lo hiciera inmortal

enfrentemos primero a la muerte

traicionar a la patria jamás.

 

Venceremos, venceremos

mil cadenas habrá que romper

venceremos, venceremos

la miseria sabremos vencer.

 

Campesinos, soldados, mineros

la mujer de la patria también

estudiantes, empleados y obreros

cumpliremos con nuestro deber.

 

Sembraremos las tierras de gloria

socialista será el porvenir

todos juntos haremos la historia

a cumplir, a cumplir, a cumplir.

 

Venceremos, venceremos

mil cadenas habrá que romper

venceremos, venceremos

la miseria sabremos vencer!”.

 

*****

 

JA NI VENKOS

Claudio Iturra, Víctor Jara, Sergio Ortega

trad. Renato Corsetti, Mauro La Torre, Gianfranco Molle

 

De la grundo patruja profunda

nun leviĝas popola la kri’;

anonciĝas la nova erao

kaj ekkantas la tuta Ĉili’.

 

Memorante la bravan soldaton

kiu glore batalis ĝis mort’

ni unuaj la morton alfrontos,

al patrujo nenia perfort’.

 

Ja ni venkos, ja ni venkos,

ĉenoj mil jam ekpretas por romp’;

ja ni venkos, ja ni venkos,

malriĉecon pelos ni for.

 

Kamparano, soldato, virino,

de l’ patrujo student’, laborist’,

agu ĉiu por nia nacio,

ankaŭ vi oficist’ kaj minist’.

 

Kaj la gloron ni semos en tero

komunisma ja estos la mond’.

Kune ni historion estigos

de la estont’, de la estont’, de la estont’.

 

Ja ni venkos, ja ni venkos,

ĉenoj mil jam ekpretas por romp’;

ja ni venkos, ja ni venkos,

malriĉecon pelos ni for.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *