Lokoj

Luksemburgo

La 23-a de junio estas la nacia festo de Grandduklando Luksemburgo

eo.wikipedia.org/wiki/Luksemburgo_(lando)

unu el la Ŝtatoj kiuj fondis Eŭropan Union.

Enfermita inter Francio, Germanio kaj Belgio, Luksemburgo estas de ĉiam renkontiĝejo de malsamaj popoloj (ne senkaŭze, Schengen estas urbeto de Luksemburgo), kun tri oficialaj lingvoj: la luksemburga, la franca kaj la germana.

La Parlamento utiligas la luksemburgan, sed la leĝoj estas publikigataj en la franca, kaj en la rilatoj kun publikaj instancoj kaj en juĝejoj eblas utiligi ĉiujn tri oficialajn lingvojn.

La elementa instruado okazas en la luksemburga, tiu duagrada kaj altlerneja en la tri oficialaj lingvoj; tio, kune kun la cirkonstanco ke la Lando estas sidejo de multaj internaciaj organizoj kaj estas grava financa centro, ebligas ke la loĝantoj de Luksemburgo havas meznombre bonajn lingvosciojn: laŭ takso de 2004, 99% scipovas la francan, 82% la luksemburgan, 81% la germanan, 72% la anglan, 34% la italan, 28% la portugalan, 22% la hispanan, kaj 13% la nederlandan/ flandran.

Pri la esperantista agado en Luksemburgo, oni vidu

eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-movado_en_Luksemburgo

Mi ankaŭ menciis la agadon de Hans-Jorg Kindler (Trixini) la 17an de junio 2017:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/06/17/sergio-corazzini/

Mi aldonas:

– koverton kun poŝta stampo en luksemburga lingvo;

– bildkarton kun vidaĵoj de Luksemburgo (ĉefurbo de lando Luksemburgo) kaj klarigoj en Esperanto.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *