La 22-a de junio estas la datreveno de la morto (en 2003) de la itala kantaŭtoro kaj komponisto Guglielmo Chianese, konata per la artista nomo Sergio Bruni (1921-2003)
it.wikipedia.org/wiki/Sergio_Bruni
unu el la plej ŝatataj interpretistoj de la napola kanzono (malnova kaj moderna)
(ne estas pri li Vikipeda paĝo en Esperanto).
Ok liaj furoraĵoj estis tradukitaj al Esperanto:
– Fenesta vascia (Malfermu la fenestron);
– La luna nova (Luno nova);
– Oilì oilà (Oilà, oilì);
– Vurria (Mi volus);
– Indifferentemente (Indiferente);
– Suonno a Marechiaro (Sonĝo ĉe Marekjaro);
– ‘Na sera ‘e maggio (Vespero maja)
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/03/05/na-sera-e-maggio/
– Te voglio bene assaje (Mi amas vin tiome)
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/20/te-voglio-bene-assaje/
Mi transskribas la kanzonon (de 1825, sed temas pri reellaboraĵo de popola kanto de 1500) “Fenesta vascia” (laŭvorte: Malalta fenestro), en napola dialekto kaj en la traduko al Esperanto (Malfermu la fenestron) de Karl Wanselov.
Mi aldonas la unuan paĝon de la partituro.
FENESTA VASCIA
www.youtube.com/watch?v=k3UMrbn4-qw
Parole di Giulio Genoino, musica di Guglielmo Cottrau
Fenesta vascia e padrona crudele,
quanta suspire mm’haje fatto jettare!…
Mm’arde stu core, comm’a na cannela,
bella, quanno te sento annommenare!
Oje piglia la ‘sperienza de la neve!
La neve è fredda e se fa maniare…
e tu comme si’ tanta aspra e crudele?!
Muorto mme vide e nun mme vuo’ ajutare!?…
Vorrìa addeventare no picciuotto,
co na langella a ghire vennenn’acqua,
pe’ mme ne jì da chisti palazzuotte:
Belli ffemmene meje, ah! Chi vo’ acqua…
Se vota na nennella da llà ‘ncoppa:
Chi è ‘sto ninno ca va vennenn’acqua?
E io responno, co parole accorte:
So’ lacreme d’ammore e non è acqua!…
MALFERMU LA FENESTRON
Vortoj de Giulio Genoino, muziko de Guglielmo Cottrau
trad. Karl Wanselov
Malfermu la fenestron, ho kruela,
kaj aŭdu per gitara melodio
min diri, ke vi estas rave bela,
sed via kor’ konsistas el glacio.
Malfermu vian pordon, lasu veni
en viajn brakojn min kun amdeziro.
Al via kor’ min lasu aparteni.
Ne volu, ke mi mortu pro sopiro.
Image mi kun akvokruĉo iras
vokante inter dolĉa knabinaro:
“Mirinda akvo! Kiu ĝin deziras?”.
“Kiu li estas? Kia stranga faro?”
demandas mirigite en la rondo
la plej kisinda kun ĉielaj ĉarmoj.
De mi al ŝi aŭdiĝas la respondo:
“Ne akvo, sed el am-sopir’ la larmoj”
Trad. Karl Wanselov