Eventoj

Somero

La 21-a de junio, en la norda duonglobo, markas konvencie la komencon de somero.

Mi transskribas mallongan poeziaĵon titolitan Istâd (= Somero), en la friula lingvo parolata en la nordorienta itala regiono Friulo, kun la traduko en Esperanto(mankas la nomo de la tradukinto).

La dulingva teksto aperis en la revuo “L’Esperanto” 1921-3 (marto 1921), kiu tiam estis eldonata en la friula urbeto San Vito al Tagliamento, kaj ofte publikigis tekstojn en la friula (eĉ, gramatikon de la friula en Esperanto).

Kuriozaĵo: unu el la pioniroj de Esperanto en Friulo estis Achille Tellini (aŭplibone, laŭ la friula formo: Achîl Telin)

eo.wikipedia.org/wiki/A%C4%A5ilo_Tellini

it.wikipedia.org/wiki/Achille_Tellini

fur.wikipedia.org/wiki/Ach%C3%AEl_Telin

kiu estis ankaŭ meritplena studulo de la friulaj lingvo kaj tradicioj, tiom ke al li estas dediĉita krom strato memortabulo en friula lingvo en la urbocentro de Udine.

Interalie, Tellini proponis reformon de la skribmaniero de la friula, kiu utiligis kelkajn literojn de la Esperanta alfabeto: kaj fakte, la poeziaĵo ĉi tie prezentita havas vortojn skribitajn laŭ la fonetika sistemo de Esperanto, malsimile ol la tradicia friula lingvo (utiligita de la aŭtoro, Pietro Zorutti, Pieri Çorut en la friula, 1792-1867

it.wikipedia.org/wiki/Pietro_Zorutti

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto):

ĉidinâd​ anstataŭ​ cidinad

ĉamp anstataŭ ciamp

múzike anstataŭ​ músiche

kontadin anstataŭ contadin

sezelá​ anstataŭ​ seselá

 

Grava rimarko pri Zorutti: nuntempe li estas taksata “fieraĵo” de Friulo, tiom ke al li estas dediĉitaj multaj friulaj lernejoj; sed tuj post la unua mondmilito li estis akre riproĉata de la ŝovinistoj, ĉar li verkis poemon, titolitan “Il bon pari” – “La bona patro”, resopire al la aŭstra Imperiestro Francisko Jozefo; vekas miron, do, ke en 1921 oni kuraĝis aperigi unu lian poeziaĵon, eĉ se neŭtran kaj per kripligita aŭtornomo “Zoruti”(laŭ la Esperanta fonetiko).

Mi aldonas:

– la memortabulon honore al Achîl Telin (Achille Tellini) en Udine;

– p. 36 de “L’Esperanto” 1921-3, kun parto de leciono en Esperanto pri friula lingvo, kaj la poeziaĵo Istâd” (Somero).


ISTÂD

 

Sparide é primevere,

lé ĉidinâd il gri,

t-el ĉamp si viôd il spi

kul ĉaf a pendolón.

 

Sence savé di múzike,

sot il soreli ardínt,

sturnis la púare int

la ciale dut il dí.

 

Il kontadin al spiete

di sezelá il formént,

no-l viôt l’ore, il momént

di méti-lu a sotét.

 

Ukin umin e fèminis,

ûr par di mudá stâd,

no pensin al pasâd,

sperin t-e l’aviñí.

 

Pietro Zorutti

 

SOMERO

 

Forpasis la printempo,

la grilo jam silentis,

en kampo estas spikoj

kun kapo pendetanta.

 

Ne konante muzikon,

sub sekiganta suno

surdigas la popolon

cikado tutan tagon.

 

La kamparano atendas

por falĉi la tritikon;

deziras la momenton

ĝin meti sub tegmento.

 

Vir’, virinoj ĝoj-ekkrias

novan staton pripensante,

jam ne pensas pri pasinto,

nur esperas pri estont’.

 

Pietro Zorutti

(“L’Esperanto” 1921-3)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *