Homoj

Charles Gounod

La 17-a de junio 2018 estas la 200-jara datreveno de la naskiĝo de la franca muzikisto Charles Gounod (1818-1903)

eo.wikipedia.org/wiki/Charles_Gounod

fama, pli ol pro la operoj (aparte, “Faust”, bazita sur la samnoma dramo de Johann Wolfgang von Goethe, kajRoméo et Juliette”), pro komponaĵo de religia muziko, «Ave Maria» (Saluton Maria), parafrazo de la unua preludo en do majora al “Das Wohltemperierte KlavierBWV 84” (bone temperita klaviceno) de Johann Sebastian Bach, ne destinita al liturgiaj diservoj, tamen ofte plenumita dum katolikaj religiaj ceremonioj

www.youtube.com/watch?v=570GMKGryIk

(Luciano Pavarotti)

Kuriozaĵo: estas de Gounod la oficiala Himno de la Ŝtato de Vatikanurbo

www.youtube.com/watch?v=ONPAZsXfUA8

(Marco Frisina)

kvankam ordinare estas ludata la Himno “Christus vincit” (Kristo venkas)

gloria.tv/video/YBXpynddFVnB4YF2w127rTGAg

(Marco Frisina)

Kiom koncernas la rilatojn kun Esperanto, mi sciigas:

– “Espero katolika” 1910-4/5, p. 213, raportas, ke okaze de la unua Internacia Kongreso de la katolikaj esperantistoj (Parizo 1910), dimanĉon la 3-an de aprilo 1910, dum la Meso en la Kapelo de la Karmelanoj, S-ro de la Haulle, ĉefviolonisto de la orĥestro de la Teatro “Opéra-Comique”, plenumis “Ave Maria” de Gounod;

– “La Revuo” 1912-1913, VII, p. 366, prezentas la version en Esperanto de ario tirita el Roméo et Juliette, tradukitan de Félicien de Ménil (la aŭtoro de la plej kutima muziko de la esperantista himno “La Espero”);

la rakonto de August Strindberg

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/05/14/august-strindberg/

“Romeo kaj Julia” (versio al Esperanto de Erik D., en “Literatura Mondo” 1923-3, p. 51-52) estas alcentrita al Roméo et Juliette de Gounod.

Mi aldonas:

la francan poŝtmarkon de 1944 honore al Gounod;

– la bildon de la Papa Himno (el la vatikana retejo).

2 pensoj pri “Charles Gounod

    1. Jes, li estis protestanto, sed tio ne malhelpis, ke li komponu religian muzikon por katolikaj ritoj kaj medioj (li sopiris eniri la romajn mediojn, precipe che la tiea “Franca Akademio”). Krome: lia “Ave Maria” origine ne estis religia ero, ghi estis ama komponajho dedichita al lia amatino (tial en katolikaj diservoj , ekz. okaze de nupto, oni preferas ludi la Ave Maria de Schubert).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *