Homoj

Italo Chiussi

La 8-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1973) de la esperantisto Italo Chiussi (1919-1973) eo.wikipedia.org/wiki/Italo_Chiussi

naskiĝinta en Triesto tuj post la transiro de tiu urbo de Aŭstrio al Italio, kaj mortinta en Frankfurto ĉe Majno (Germanio), kie li estas entombigita (Südfriedhof).

Studento de la Supera Normala Lernejo de Pizo, li magistriĝis pri matematiko en1941 (nur 22-jara), kaj dum sep jaroj instruis matematikon en Triesto.

Esperantisto ekde 1947, li aliĝis al la Triesta Esperanto-Asocio (tiuepoke, Libera Triesta Teritorio), kaj ĝis 1955 aktivis kiel instruisto kaj preleganto; membro de la Estraro de la Itala Esperantista Junularo, de la Itala Instituto de Esperanto kaj (ekde1970) de la Akademio de Esperanto.

Fariĝinte funkciulo de la Asekura Kompanio “Generali”, li estis sendita al Hamburgo (Germanio), kiel direktoro de la tiea sidejo.

Aparte atenta pri lingvoj kaj etnoj, li lernis la francan, la anglan kaj la germanan; danke al araba korespondanto, li ankaŭ interesiĝis pri la araba lingvo kaj pri Islamo, kaj poste konvertiĝis al la islama religio (li havis islaman funebraĵon).

Inter la kernaj verkoj de la esperantista literaturo oni alkalkulas lian tradukon al Esperanto de Korano, senpere el la araba originalo, publikigitan kun la titolo La Nobla Korano en 1969.

Lia interpreto de Korano estas prezentita en la libro Je la flanko de l’ profeto, enhavanta ankaŭ biografion de Mohamedo kaj elekton el la diroj de la Kunuloj de l’ Profeto”. La verko, publikigita postmorte en 1977 de UEA, akiris apartan konsideron en la islama medio, ricevante specialan mencion kun premio de la grava kultura instanco “Fazle Omar Foundation”.

La karaktero de Italo Chiussi plene elstaras en la memoro de Günther Becker:

«Kiam la malsano fariĝis finstadia, doktoro Chiussi invitis siajn geamikojn al vespermanĝo, komunikante al ili kun trankvilo ke la postan tagon li enhospitaliĝos por tie morti».

En “Literatura Foiro” 1973-19, aperis intervjuo de Giorgio Silfer.

Mi transskribas la recenzon de Carlo Minnaja pri la esperanta traduko de “La nobla Korano”, kaj aldonas_

unu paĝon de la volumo;

– la kovrilon de “Literatura Foiro” 1973-19, kun portreto de Italo Chiussi.


LA NOBLA KORANO, originala araba teksto, kun traduko de I. Chiussi; eld. T.K., Kopenhago 1969; 670 paĝoj, nigra-ora bindo.

LA JUBILEA GEMO DE LA SERIO «ORIENTO-OKCIDENTO»

Jam dek verkoj estas registritaj en la serio «Oriento-Okcidento», plus unu eksterordinara. Ĉar ĉiuj kontribuoj estas plensignifaj, oni povus fari klasifikon ne laŭ ilia valoro, ĉar ili estas nekompareblaj, sed laŭ la resono, kiun la originaloj havis sur certajn popolojn aŭ sur tutajn civilizojn. En tia klasifiko elstaras certe la «Dia Komedio», kultura bazo de la tuta itala literaturo, «Kalevala», la ĉef- poemo de la finna popolo, «Martin Fierro», la eposo de la latinida Ameriko; sed la plej elstara pro sia graveco kaj pro la vasta influo sur la historion de la tuta homaro estas la «Nobla Korano».

Persono, kiu neniam alproksimiĝis al la araba mondo, restas antaŭ tiu-ĉi libro kiel antaŭ monumento, kiu imponas per sia majesteco: ĝi estas la kunligilo de milionoj de araboj, ĝi kreis el triboj disaj unu genton, kiu markis multajn mondopartojn per sia civilizo en la kampoj de scienco, literaturo, arto, komerco, milito. La Korano, kiel sciate, entenas en 114 ĉapitroj (kelkaj plurpaĝaj, kelkaj malmultliniaj), la veron revelaciitan de Dio Allah al Profeto Mahometo dum pli ol dudek jaroj; en ĝi Allah parolas rekte en unua persono, aŭ ordonas al Mahometo paroli. La stilo similas tiun de la bibliaj psalmoj, kaj ankaŭ la enhavo plurloke reeĥas tiun de aliaj Sanktaj Skriboj. Jen ekzemplo: «Ve al la preĝantoj, kiuj estas maldiligentaj pri siaj preĝoj, kiuj volas nur, ke oni ilin vidu, kaj ne volas fari afablaĵojn» (ĉap. 107); aŭ «Kiam malfeliĉo trafas homon, li vokas Min, kuŝante flanke, aŭ sidante, aŭ starante, sed kiam Ni forprenis de li lian malfeliĉon, li foriras, kvazaŭ Ni ne estus forpreninta de li la malfeliĉon, kiu trafis lin» (ĉap. 10).

Islamanoj daŭre legas kaj recitas parkere ĉiutage el la Korano (kiu laŭvorte signifas «la ofte legata»). Kiu ne kredas, ke temas pri dia revelacio, tiu tamen certe restas ravita de la poezio, kiu vibras tra la tuta verko, kaj pri la sorĉa atmosfero, kiun ĝi kreas ĉirkaŭ la leganto, kiu sentas sin nenipova antaŭ la Ĉiopova. La tuta homa vivo, kaj surtera kaj postmorta, estas pritraktata en la Korano, kaj pri ĉio estas donitaj instruoj kaj ordonoj, kiuj rekonduku la homojn al la Kreinto; la ordonoj estas gravigitaj per konstanta minaco pri puno, dum por la submetiĝintoj estas jam pretigita «duobla rekompenco».

Malfacile estas alfronti la legadon de la Korano sen elementa antaŭpreparo pri la signifo de la libro; tre helpa tiucele estas la antaŭparolo de Zafrulla Khan, renoma spertulo pri islama religio. Sed li mem konscias sian nesufiĉon: «Neniu povas pretendi, ke li diris la lastan vorton pri la Korano. Kiel la Universo, ĝi estas senlima».

Carlo Minnaja

(“L’Esperanto” 1969-11,12)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *