Homoj

Aleksandr Puškin

La 6-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo, en 1799 (laŭ la gregoria kalendaro: estis la 26-a de majo laŭ la julia kalendaro), de la rusa poeto kaj verkisto Aleksandr Sergeevič Puškin (1799-1837)

eo.wikipedia.org/wiki/Aleksandr_Pu%C5%9Dkin

“patro” de la rusa literatura lingvo, aŭtoro de romanoj, poeziaĵoj, fabeloj, eseoj, aparte konata pro verkoj muzikigitaj (ankaŭ en ĵusa epoko) de famaj komponistoj:

– Boris Godunov, kiu inspiris la samnoman operon de Modest Mussorgskij;

– Mocart i Saljeri (Mozart kaj Salieri), muzikigita de Nikolaj Rimskij-Korsakov;

– Evgenij Onegin (Eŭgeno Onegin), el kiu Pëtr Il’ic Čajkovskij tiris la samnoman operon;

eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADgeno_Onegin

  Skupój rýtsar (La avara rajdisto), muzikigita de Sergej Rachmaninov;

Kamennyj gostj (La ŝtona gasto), muzikigita de Aleksandr Dargomyžskij;

   Don Giovanni, muzikigita de Gian Francesco Malipiero.

 

Puškin estas, probable, la verkisto plejmulte tradukita al Esperanto (listo, cetere nekompleta, troveblas en la Vikipedia paĝo en Esperanto; mi mem notis minimume pliajn 27 tradukojn).

Lia novelo “Metyel” (La neĝa blovado), en la traduko de Antoni Grabowski, estis la unua literatura verko publikigita (jam en 1888) en la ĵus naskita internacia lingvo (nova eldono aperis en 1993 ĉe Sezonoj, kun notoj de Aleksander Korĵenkov); kaj multnombraj tradukoj el Puškin troviĝas jen en volumoj (aparte, Eugenio Onegin kaj Kapitanskaja doĉka – Kapitanfilino), jen en pluraj revuoj (Literatura Mondo, ekzemple, publikigis dudekon da ili inter 1923 kaj 1949); ne povis manki, krome, la multfaceta Kálmán Kalocsay, kies antologio “Tutmonda sonoro” (1981) prezentas 7 poeziaĵojn de Puškin (dua volumo, paĝoj 414-425).

Poeziaĵo de Puškin (“Madono”, trad. Anna Mackiewicz) eĉ aperis en “Espero katolika” 1988-5

www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1988_05.htm#2

Mi transskribas la poeziaĵon “Anĉaro – arbo de veneno”, en la versio el “Literatura mondo” (1923) de Miĥail Solovjev

eo.wikipedia.org/wiki/Mi%C4%A5ail_Solovjev

(dua versio estis farita de Kálmán Kalocsay, kaj tria estis ĵus prezentita de Moissey Bronshteyn la 17-an de majo 2018, en la Fejsbuka retejo “Literatura babilejo”).

Mi aldonas sovetunian poŝtkarton eldonitan en 1974 por celebri la 125-jaran datrevenon de la naskiĝo de Puškin, kaj detalon de p. 29 de “Literatura Mondo” 1923-2, kun la poeziaĵo “Anĉaro – arbo de veneno”.

Kuriozaĵo: la arbo de veleno estas blaga malveraĵo, kiu tamen prosperis.


AAR’ (arbo de veneno)

 

En dezert’ senigita de herb’ kaj arbar’,

bruligita de suna radio,

kvazaŭ la minaca gardisto, Anĉar’

sola staras en muta rabio.

 

Tiun arbon eknaskis dum tag’ de koler’

la natur’ por eterna malbeno

kaj foliojn kaj eĉ la radikojn sub ter’

ĝi trinkigis per morda veneno.

 

De sunvarmo fandiĝas venen’ kaj la suk’

nigre gutas tra ŝel’ por danĝero,

kaj formiĝas rezino, en form’ de veruk’,

ĉiu guto sur trunk’ dum vespero.

 

Kaj timante pereon de ĝia odor’

ĝin kaj birdo kaj besto evitas.

Eĉ se vento trablovas, rapidas ĝi for,

sed venene, mortige jam glitas.

 

Kaj se nubo migranta sur blua ĉiel’

per pluveto kribrata ekbruas,

de Anĉaraj folioj, de branĉoj, de ŝel’,

kiel pluvo venena ĝi fluas…

 

Tamen homo al homo – la reĝo al sklav’

alliveri ordonis rezinon,

kaj foriris tuj sklavo sen pens’ pri sinsav’

por akiri rezinon kaj finon.

 

Li revenis sukcese dum dua maten’,

krom rezino eĉ branĉon altiris.

Pala frunt’ lia ŝvitis pro morta venen’

Kaj perforte nur brust’ lia spiris.

 

Jen li venis kaj falis silente sen fort’

de l’ regnestro potenca ĉe seĝo,

kaj la sklavon humilan ekfalĉis la mort’

sub piedoj kruelaj de l’ reĝo.

 

Sed la reĝ’ senbedaŭra per tiu venen’

eksaturis la pinton de sagoj,

kaj la morton dissendis streĉita tenden’

al popoloj trans montoj kaj lagoj.

 

Aleksandr Puškin, trad. Miĥail Solovjev

(“Literatura Mondo” 1923, p. 29)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *