Homoj

De Sade

La 2-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1740) de la franca grafo Donatien-Alphonse-François de Sade, konata kiel Markizo de Sade aŭ simple Sade (1740-1814),

it.wikipedia.org/wiki/Marchese_de_Sade

eo.wikipedia.org/wiki/Markizo_de_Sad

verkisto, filozofo, poeto, dramisto, eseisto, krimulo kaj politikisto, fama precipe pro siaj seksincitaj verkoj, bazitaj sur kondutoj malrespektemaj de la komuna moralo kaj sekse perfortaj, tiom ke de lia nomo devenis la terminoj “sadismo”, “sadisma”, “sadomasoĥismo”; li estis longatempe en malliberejo, kaj poste en frenezulejo, pro malmorala konduto kaj pornografio.

Taksita siatempe je malgranda literatura valoro, li estis remalkovrita kaj valorigita en moderna epoko.

En Esperanto aperis la traduko (de Armela Le Quint kaj Ĵak/ Jacques Le Puil) de“Florville et Courval ou La fatalité, dans Les Crimes de l’amour” (Florville kaj Courval aŭ La fataleco, el La krimoj de l’ amo), Gilbert R. Ledon 1992.

Recenzo (de Glauco Rodrigues Corréa) estis publikigita en “Monato” 1993-3, p. 21; alia, de Anna Löwenstein, aperis en “L’Esperanto” 1994-9, p. 9.

En “Literatura Foiro” 1990-125, p. 7, estas reproduktita ero el la eseo de Michel Duc Goninaz “Francoj, klopodeton plian…”, pri la verko de Sade “La Philosophie dans le boudoir – Les instituteurs immoraux” (La filozofio en buduaro – La malmoralaj edukistoj).

Mi transskribas (en Esperanto, kun traduko al la itala) la recenzon de Anna Löwenstein, kaj aldonas la bildon de la kovrilo de la libro en Esperanto.


SEGUE TRADUZIONE IN ITALIANO

 

Legante ĉi tiun novelon laŭ moderna vidpunkto, oni malfacile komprenas kiel la markizo de Sade akiris sian reputacion, kia igis lian nomon sinonimo de krueleco. Se oni serĉas sukajn priskribojn de seksaj perversaĵoj, oni seniluziiĝos; pli sukajn oni trovas en iu ajn flughavena librovendejo. Ja, la heroino havas plurajn interesajn aventurojn, sed detala priskribo mankas. Eĉ kiam ŝi estas sekse perfortita, tio estas aludita laŭ tiel malrekta maniero, ke moderna leganto, alkutimiĝinte al pli konkretaj priskriboj, restas en iom da dubo, ĉu io efektive okazis.

Kial do la verkoj de Sade tiom ŝokis liajn samtempulojn? Supozeble, almenaŭ en la kazo de ĉi tiu novelo, pro la kompleta manko de morala justeco. Florville, la heroino, malgraŭ sia virteco kaj pieco, tute neintence kaj senscie faras la plej abomenindajn krimojn, malkovrante tion nur en la lastaj paĝoj de la rakonto.

Sendube ŝokis la samtempulojn de Sade ankaŭ lia ateismo, kiu tamen estas sufiĉe bone maskita en ĉi tiu verko. La ĉefaj roluloj estas fakte aparte piaj, kaj la leganto estas devigata travadi plurpaĝajn predikojn de speco tre ŝatata en la 18a jarcento, sed kiun moderna leganto, inkluzive de la recenzinto, preferas salti. Interesa, tamen, estas la sceno en kiu maljuniĝinta virino, dediĉinte sian tutan vivon al la plezuro kaj al la volupto, tre trankvile mortas, rifuzante eĉ en la lasta momento ĉiun intervenon de la religio.

Ĉi tiu libro estis verkita je la sojlo de la 19a jarcento, sed la voĉo estas ankoraŭ tiu de la 18a. Tipa de tiu jarcento estas la klara kaj placa stilo: tipa, ankaŭ, la iom skiza prezentado de la roluloj, kiuj emas asigniĝi al tipoj: la virta junulino, la bonmora maljunulo, la voluptulino ktp. Mankas la pli detala evoluigo de la karakteroj, kiu karakterizis la romanon en la posta jarcento.

Por leganto, kiu ne jam konas la verkojn kaj filozofion de Sade, ĉi tiu libro lasas la deziron plie enprofundiĝi en la pensadon de tiu malordinara homo.

Anna Löwenstein (L’Esperanto 1994-9, p. 9)

 

*****

 

(Traduzione ADS)

 

Leggendo questa novella da un punto di vista moderno, difficilmente si comprende come il marchese de Sade si sia guadagnato la sua reputazione, che ha reso il suo nome sinonimo di crudeltà. Se si cercano succose descrizioni di perversioni sessuali, si rimarrà delusi; se ne trovano di più succose in qualsiasi libreria di aeroporto. Difatti, l’eroina ha parecchie avventure interessanti, però manca una dettagliata descrizione. Perfino quando è stuprata, al fatto si allude in un modo così indiretto che un lettore moderno, abituato a descrizioni più concrete, rimane un po’ in dubbio se realmente è accaduto qualcosa.

Perché allora le opere di Sade scandalizzarono tanto i suoi contemporanei? Si deve supporre, almeno nel caso di questa novella, per l’assenza completa di una giustizia morale. Florville, l’eroina, malgrado sia virtuosa e pia, senza assolutamente volerlo e senza rendersene conto compie i delitti più abominevoli, scoprendolo soltanto nelle ultime pagine del racconto.

Senza dubbio scandalizzò i contemporanei di Sade anche il suo ateismo, che però è mascherato abbastanza bene in quest’opera. I personaggi principali, difatti, sono particolarmente pii, e il lettore è obbligato ad attraversare prediche di parecchie pagine di una specie molto amata nel 18° secolo, ma che un lettore moderno, compresa colei che scrive questa recensione, preferisce saltare. Interessante, tuttavia, è la scena in cui una donna invecchiata, dopo aver dedicato tutta la vita al piacere e al godimento, muore molto serenamente, rifiutando anche nel momento estremo ogni intervento della religione.

Questo libro è stato scritto sulla soglia del 19° secolo, ma la voce è ancora quella del 18°. Tipico di quel secolo è lo stile chiaro e piacevole: tipica, anche la presentazione un po’ schematica dei personaggi, che tendono ad essere assegnati a dei tipi: la ragazza virtuosa, il vecchio ben costumato, la donna amante del piacere, ecc. Manca lo sviluppo più dettagliato dei caratteri, che avrebbe caratterizzato il romanzo nel secolo successivo.

Per un lettore che non conosca le opere e la filosofia di Sade, questo libro lascia il desiderio di approfondire il pensiero di quest’uomo fuori del comune.

Anna Löwenstein (L’Esperanto 1994-9, p. 9)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *