Eventoj

Sen tabako

Ĉiujare la 31-an de majo, la Monda San-Organizo

eo.wikipedia.org/wiki/Monda_Organiza%C4%B5o_pri_Sano

invitas celebri la Tutmondan Tagon sen tabako

it.wikipedia.org/wiki/Giornata_mondiale_senza_tabacco

(ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto),

kun la celo kuraĝigi je la ĉesigo de fumado, komencante per la sindeteno de tabako dum almenaŭ 24 horoj.

Mi jam pritraktis ĉi tiun temon antaŭ unu jaro, la 31-an de majo 2017:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/05/31/senza-tabacco/

Hodiaŭ mi prezentas du kuriozaĵojn:

ekde 1962 (leĝo 10-a de aprilo 1962, n. 165) en Italio estas malpermesita la propagando de la tabakaj produktoj; tio ne signifas, ke ĉiu ajn aludo al tabako estas malpermesita, sed nur, ke ne estas allasitaj kondutoj konkrete taŭgaj estigi aŭ kreskigi la deziron aŭ la emon al konsumo de tabakaj produktoj.

En ĉi tiu kadro, aspektas je la limo de la respekto de la leĝo la itala poŝtmarko de1996 (kiun mi aldonas) pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Sandro Pertini

eo.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Pertini

en kiu la Respublika Prezidanto estas bildigita kun sia nedisigebla pipo: oni povus pensi, ja, ke la ekzemplo de “la Prezidanto plej amata de la italoj” povus instigi al imito de sinteno implicite prezentita kiel pozitiva;

malgraŭ la ŝajnoj, kontraŭe, estas en la limoj de la leĝo la reklamo, kiun mi aldonas, tirita el la brita revuo en Esperanto “Brita Esperantisto” 1936-1 (januaro 1936), p. 230; estas vere, ja, ke ĝi reklamas la cigaredo Esperanto”, per la subteno de frazo de Ludoviko Zamenhof (“Al la cigaredo Esperanto mi deziras la plej bonan sukceson”), sed temas pri produkto, kiu memkompreneble ne plu estas en komerco.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *