Eventoj

Adiaŭ belulino

La 29-an de majo 1848, dum la unua milito por la itala sendependiĝo, la aŭstria armeo, sub la komando de Marŝalo Josef Radetzky

it.wikipedia.org/wiki/Josef_Radetzky

eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Radetzky_von_Radetz

kunpuŝiĝis apud Mantovo, inter Curtatone (elp. Kurtatone) kaj Montanara, kun la italaj trupoj, aparte kun bataljono el 270 toskanaj volontuloj – studentoj kaj profesoroj de la Universitatoj de Pizo kaj de Sieno

it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Curtatone_e_Montanara

La batalo ne estis aparte grava el la milita vidpunkto, sed ĝi restis en la itala kolektiva memoro (ankaŭ pro la laŭdego, kiun oni faris pri ĝi por vigligi la nacian senton) ĉar ĝi estis unu el la malmultaj epizodoj de la itala Releviĝo, en kiu oni havis popolan partoprenon (pli precize: meze-burĝan partoprenon: la granda difekto de la unuecigo de Italio estis ĝuste la esenca foresto de la popolaj amasoj).

El la batalo de Curtatone kaj Montanara postrestas du aferoj:

la tradicia ĉapo de la italaj universitatanoj, inspirita al mezepoka modelo, havas longan horizontalan pinton: oni povas vidi ekzemplon pri ĝi en fama pentraĵo de 1859 de Francesco Hayez titolita “Il bacio” (La kiso)

it.wikipedia.org/wiki/Il_bacio_(Hayez)

Nu, ĉe la batalo de Curtatone kaj Montanara la toskanaj universitatanoj fortrancis la pinton de la ĉapo, por pli bone celpafi; de tiam, la toskanaj universitatanoj surmetas ĉapon kun stumpigita pinto;

okaze de la unua milito por la itala sendependiĝo, naskiĝis kanto, kiu hodiaŭ estas opiniata laŭ popola deveno, sed kiu en realo havas aŭtoron, Carlo Alberto Bosi

it.wikipedia.org/wiki/Carlo_Alberto_Bosi

it.wikipedia.org/wiki/Addio_mia_bella_addio_(brano_musicale)

Mi transskribas la kanton (konatan kiel “Addio mia bella addio” – Adiaŭ mia bela adiaŭ/ Adiaŭ belulinoaŭ “Addio del volontario” Adiaŭo de la volontulo), en la itala, kaj en la versio al Esperanto de Clarence Bicknell (ne sen kialo publikigita en 1916, en la plejo de la unua mondmilito, probable kun la celo teni alta la moralon de la militantoj).

Mi aldonas:

la bildon de la pentraĵo “Il bacio” (La kiso) de Francesco Hayez, konservita en Milano en la Pinakoteko de Brera;

italan poŝtmarkon de 1948, pro la unuajarcenta datreveno de la batalo de Curtatone kaj Montanara;

p. 53 de “L’Esperanto” 1916-5/6, kun la kanto.


LADDIO DEL VOLONTARIO

Carlo Alberto Bosi

www.youtube.com/watch?v=8oaLSfQbeH0

 

Addio, mia bella, addio,

l’armata se ne va;

se non partissi anch’io

sarebbe una viltà!

 

Non pianger, mio tesoro,

forse ritornerò;

ma se in battaglia io moro,

in ciel ti rivedrò.

 

La spada, le pistole,

lo schioppo l’ho con me;

allo spuntar del sole

io partirò da te.

 

Il sacco è preparato,

sull’omero mi sta;

son uomo e son soldato;

viva la libertà!

 

Non è fraterna guerra

la guerra ch’io farò

dall’italiana terra

l’estraneo caccerò.

 

L’antica tirannia

grava l’Italia ancor

io vado in Lombardia

incontro all’oppressor.

 

Saran tremende l’ire,

grande il morir sarà!

Si mora: è un bel morire

morir per la libertà.

 

Tra quanti moriranno

forse ancor io morrò;

non ti pigliare affanno,

da vile non cadrò.

 

Se più del tuo diletto

tu non udrai parlar,

perito di moschetto

per lui non sospirar.

 

Io non ti lascio sola,

ti resta un figlio ancor;

nel figlio ti consola,

nel figlio dell’amor.

 

Squilla la tromba

l’armata se ne va:

un bacio al figlio mio;

viva la libertà!

 

*****

 

 

ADIAŬ BELULINO

Carlo Alberto Bosi

trad. Clarence Bicknell

(“L’Esperanto” 1916-5,6)

 

Adiaŭ, belulino!

Larmeo al la front

foriris; se mi haltus

eterna estus hont!

 

Ne ploru! mi kredeble

revenos, ho angel’!

Aŭ en batal’ mortinte

vin vidos en ĉiel!

 

La glavon, la pafilon

mi portas kun pistol’;

je l’ sunleviĝo estos

la lasta korparol.

 

Tornistron mi surmetas

per tuta preparec’,

mi, vir’ kaj militisto!

Vivadu liberec!

 

Militi mi ne iras

kontraŭ patruja band

sed la fremdulojn peli

en la itala land.

 

Tro longe mi suferis

per forta tiranar’:

mi iras Lombardion

kontraŭ malamikar.

 

Ho! la pasioj estos

teruraj: sed la mort

por gajni liberecon

estos belega sort!

 

Kun tiom da aliaj

pereos eble mi,

sed ne maltrankviliĝu

ĉar noble mortos mi.

 

Se mankos la sciigo

pri mi, fidela vir

de kuglo mortigita,

ne estu korsopir!

 

Sur mia tombo brilos

la aŭreol de glor’,

cipres’ ne tie kreskos

sed ĉiu bela flor.

 

Mi ne vin lasas sola

ĉar restos la trezor’,

kaj li vin konsolados

la fil de mia kor. (1)

 

Kaj tiu fil’ amata

kolorojn portos tri;

en land’ liberigita

feliĉe vivos li.

 

Jen! la trumpetosono!

L’ armeo iras tuj!

Al filo kison donu!

Vivadu l’ Italuj! (1)

 

(1) Ĉi tiuj strofoj ne ekzistas en la itala eldono kun muziko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *