Eventoj · Lokoj

Tour Eiffel

La 15-an de majo 1889 je horoj 11.50, naŭ tagojn post la komenco de la Universala Ekspozicio de Parizo, estis oficiale malfermita al la publiko la Eiffel-Turo(Tour Eiffel)

it.wikipedia.org/wiki/Torre_Eiffel

eo.wikipedia.org/wiki/Eiffel-Turo

eble la plej fama monumento de la franca ĉefurbo, celo de grandegaj laŭdoj kaj de same grandaj kritikoj.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio koncerne la travivaĵojn, kiuj akompanis ĝianplanadon, konstruon, inaŭguron, konservadon post la antaŭviditaj dudek jaroj (ankaŭdanke al la instalo sur ĝia supro de radiostacio: T.S.F/ S.F.T. = télégraphie sans fil, senfadena telegrafio).

Mi transskribas la francan tekston de ero de Jean Giraudoux (1882-1944), “La prière sur la Tour Eiffel” (La preĝo sur la Eiffel-Turo), tirita el “Juliette au pays des hommes”, kaj ĝian version al Esperanto de Gaston Waringhien, publikigitan en “Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 121.

Mi aldonas karton kun la foto de grupo da nederlandaj esperantistoj, vizite al la Eiffel-Turo en 1950.


Jean Giraudoux

LA PRIÈRE SUR LA TOUR EIFFEL (JULIETTE AU PAYS DES HOMMES)

 

et voici la Tour Eiffel! Mon Dieu, quelle confiance il possédait en la gravitation universelle, son ingénieur! Sainte-Vierge, si un quart de seconde l’hypothèse de la loi de la pesanteur était  controuvée, quel magnifique décombre! Voilà ce qu’on  élève avec des hypothèses. Voilà réalisée en fer la corde que lance au ciel le fakir et à laquelle il invite ses amis à grimper… J’ai connu Eiffel, je grimpe…

Mon Dieu, qu’elle est belle, vue de la cage du départ, avec sa large baguette cousue jusqu’au deuxième, comme à une superbe chaussette! Mais elle n’est pas un édifice, elle est une voiture, un navire. Elle est vieille et réparée comme un bateau de son âge, de mon âge aussi, car je suis né le mois où elle sortit de terre. Elle a l’âge où l’on aime sentir grimper sur soi des enfants et des Américaines. Elle a l’âge où le cœur aime se munir de T.S.F. et de concerts à son sommet. Tout ce que j’aime dans les transatlantiques je l’y retrouve. Des parfums incompréhensibles, déposés dans un losange d’acier par un seul passant, et aussi fixes dans leur altitude qu’un cercueil dans la mer tenu par son boulet; mais surtout des noms de Syriens, de Colombiens, d’Australiens, gravés non sur les bastingages mais sur toutes les vitres, car la matière la plus sensible de cette tour et la plus malléable est le verre. Pas un visiteur étranger qui ne soit monté là avec un diamant… On nous change à chaque instant d’ascenseur pour dérouter je ne sais quelle poursuite, et certains voyageurs, débarrassés de leurs noms et prénoms dès le second étage, errent au troisième les yeux vagues, à la recherche d’un pseudonyme ou d’un parrain idéal.

On donne un quart d’heure d’arrêt sur cette plate-forme. Mais, pour ces quinze minutes d’isolement, Eiffel assembla tout ce qui suffit pour onze mois aux passagers du bateau qui fait le tour du monde, dix jeux de tonneau, dix oracles automatiques, des oiseaux mécaniques par douzaines, et le coiffeur.

Chaque exposition a laissé si haut son alluvion, un peu d’alluvion universelle.Celle de 1889, des appareils stéréoscopes où l’on voit les négresses de chaque peuplade du Congo écarter les yeux et les seins devant un spectacle prodigieux qui ne peut être, tant leurs surprises sont semblables, que l’aspect du photographe. Celle de 1900 des mots russes. Moscou, Cronstadt sont montées elles aussi graver leur nom…

Mais que le musée Galliera est beau d’ici! Comme ces disputes que mènent en bas Notre-Dame et le Sacré-Cœur, le Panthéon et la gare de Lyon, on voit d’ici qu’elles sont truquées pour amuser un peu les hommes et qu’il n’y a, au contraire, entre tous ces édifices qu’accord et que consentement. Désaxés aujourd’hui par un aimant qui est sans doute l’amitié, c’est tout juste si le pont Alexandra et le pont de la Concorde ne se rapprochent et ne s’accolent pas.

 

*****

 

PREĜO SUR LA EIFFEL-TURO

 

…Jen la Eiffelturo! Dio mia, kian fidon en la universa gravitado havis ĝia inĝeniero! Sankta Virgino, se por sekvundkvarono la hipotezo pri la pezoleĝo estusmiselpensita, kia grandioza rubo! Jen kion oni konstruas per hipotezojl Jen realigita el fero la ŝnuro, kiun ĵetas al ĉielo la fakiro, kaj per kiu li invitas siajn amikojn grimpiMi konis Eiffel’on, mi grimpas…

Dio mia, kiel ĝi estas bela, vidite de la deirkaĝo, kun sia larĝa surtrikaĵo, stebita ĝis la dua etaĝo, kiel al impona ŝtrumpeto! Sed ĝi ne estas konstruaĵo, ĝi estas veturilo, navigilo. Ĝi estas maljuna kaj flikita kiel ŝipo, samaĝa kiel ĝi, kiel ankaŭ mi, ĉar mi naskiĝis la monaton, dum kiu ĝi eliris al tero. Ĝi havas tiun aĝon, kiam oni plezure sentas sin surgrimpata de infanoj kaj amerikaninoj. Ĝi havas tiun aĝon, kiam la koroŝatas provizi sin per SFT kaj koncertoj je sia supro. Ĉion, kion mi amas en la transatlantikaj ŝipoj, tie mi retrovas. Nekompreneblaj parfumoj, demetitaj en ŝtalalozanĝo de unu pasinto, kaj tiel fiksaj en sia alto, kiel ĉerko en maro, tenata de sia kuglego; sed precipe nomoj de sirianoj, de kolombianoj, de aŭstralianoj, gravuritaj ne sur la pavezoj, sed sur ĉiuj vitroj, ĉar la materio plej impresebla kaj modlebla de tiu turo estas la vitro. Ne unu fremda vizitinto, kiu tien supreniris sen diamanto Oni translokas nin ĉiuminute de lifto al lifto, por erarigi mi ne scias kian persekuton, kajkelkaj vojaĝantoj, senembarasigitaj de siaj nomoj kaj antaŭnomoj ekde la dua etaĝo, vagas sur la tria kun malprecizaj okuloj, serĉante pseŭdonimon aŭ idealan patronon.

Oni permesas kvaronhoran halton sur tiu ĉi plataĵo. Sed por tiuj dekkvin minutoj da izoleco, Eiffel kolektis ĉion, kio sufiĉas por dekunu monatoj al la pasaĝeroj de lŝipo, kiu rondiras la teron, dek barelludojn, dek aŭtomatajn orakolojn, mekanikajn birdojn laŭ dekduoj kaj la friziston.

Ĉiu ekspozicio lasis tie alte sian aluvion, iom da universala aluvio. Tiu de 1889, stereoskopajn aparatojn, en kiuj oni vidas la negrinojn de ĉiu tribo en Kongolando disetendi la okulojn kaj la mamojn antaŭ miregiga spektaklo, kiu povas esti, tiel similaj estas iliaj surprizoj, nur la aspekto de l’ fotografisto. Tiu de 1900 rusajn vortojn. Moskvo, Kronstadt ascendis ankaŭ por gravuri siajn nomojn…

Sed kiel la muzeo Galliera estas bela de tie ĉi! Kaj tiuj disputoj, per kiuj malpacas sube Notre-Dame kaj la Sankta-Koro, la Panteono kaj la Lyon-stacidomo, kieloni vidas de tie ĉi, ke ili estas tnomparanĝitaj por iom amuzi homojn, kaj male, ke estas inter ĉiuj tiuj konstruaĵoj nur akordo kaj nur konsento! Elaksigitaj hodiaŭ per magneto, kiu estas sendube la amikeco, la Aleksandra ponto kaj la ponto de l Konkordo preskaŭ

sin proksimigas kaj kunigas…

La Prière sur la Tour Eiffel (Juliette au pays des hommes)

Jean Giraudoux, trad. Gaston Waringhien (Literatura Mondo 1932-7/8, p. 121)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *