La 13-a de majo 2018 estas la 50-jara datreveno de la ĝenerala striko, kiu en 1968 paralizis Francion, en la kadro de la studenta kaj laborista kontestado famiĝinta kiel “Franca Majo”
eo.wikipedia.org/wiki/Majo_de_1968_(Francio)
it.wikipedia.org/wiki/Maggio_francese
Pri la “Sesdekoka” oni jam skribis tiel multe (favore kaj malfavore), ke mi taksas min libera de la devo aldoni ion, krom la eksterduba rimarko, ke post la eventoj de tiu jaro nenio povas esti konsiderata kiel antaŭe.
Mi transskribas la italan tekston de la “Canzone del maggio” (Kanzono de l’ majo) de Fabrizio De André
www.youtube.com/watch?v=G4FOK00NH4Q
tre libere inspirita al kanto de la franca majo de 1968 de Dominique Grange, titolita “Chacun de vous est concerné” (Ĉiu el vi estas koncernata)
www.youtube.com/watch?v=MysKS0aarKg&list=RDMysKS0aarKg&t=14
(la filmeto prezentas kune la versiojn en la franca, en la lombarda dialekto kaj en la itala; alia itala versio, cenzurita ĉar opiniita tro akra, estas spektebla ĉe www.youtube.com/watch?v=FHX1q3vJ0nY ).
Mi ankaŭ transskribas:
– la francan tekston de “Chacun de vous est concerné”;
– la version al Esperanto (“Franca majo”) de la “Canzone del maggio”, tradukitan de Renato Corsetti kaj lanĉitan, siatempe, de Gianfranco Molle en la kasedo “La vojo” (unua eldono 1977, dua eldono 1979), hodiaŭ reproduktitan en la KD “La fiŝkaptisto”.
Mi aldonas:
– la kovrilon de la broŝuro en Esperanto “La Sesdekoka, ĉu decida jaro?”;
– la kovrilon de la dua eldono de la kasedo “La vojo”;
– bondeziran telegramon en Esperanto el Finnlando, ricevitan okaze de mia edziĝo, okazinta la 27-an de aprilo 1968; la 13-an de majo 1968 mi kaj mia edzino estis en Francio (precize, en Nico) en geedziĝa vojaĝo, kaj spertis persone la “Francan Majon”.
CANZONE DEL MAGGIO
Nicola Piovani, Giuseppe Bentivoglio, Fabrizio De André
Anche se il nostro maggio
ha fatto a meno del vostro coraggio
se la paura di guardare
vi ha fatto chinare il mento
se il fuoco ha risparmiato
le vostre Millecento
anche se voi vi credete assolti
siete lo stesso coinvolti.
E se vi siete detti
non sta succedendo niente,
le fabbriche riapriranno,
arresteranno qualche studente
convinti che fosse un gioco
a cui avremmo giocato poco
provate pure a credervi assolti
siete lo stesso coinvolti.
Anche se avete chiuso
le vostre porte sul nostro muso
la notte che le pantere
ci mordevano il sedere
lasciandoci in buonafede
massacrare sui marciapiedi
anche se ora ve ne fregate,
voi quella notte voi c’eravate.
E se nei vostri quartieri
tutto è rimasto come ieri,
senza le barricate
senza feriti, senza granate,
se avete preso per buone
le “verità” della televisione
anche se allora vi siete assolti
siete lo stesso coinvolti.
E se credete ora
che tutto sia come prima
perché avete votato ancora
la sicurezza, la disciplina,
convinti di allontanare
la paura di cambiare
verremo ancora alle vostre porte
e grideremo ancora più forte
per quanto voi vi crediate assolti
siete per sempre coinvolti,
per quanto voi vi crediate assolti
siete per sempre coinvolti.
*****
CHACUN DE VOUS EST CONCERNÉ
Dominique Grange
Même si le mois de mai,
ne vous a guère touché,
même s’il n’y a pas eu,
de manif’ dans votre rue.
Même si votre voiture
n’a pas été incendiée,
même si vous vous en foutez,
chacun de vous est concerné.
Même si vous avez feint,
de croire qu’il ne se passait rien,
quand dans le pays entier,
des usines s’arrêtaient
même si vous n’avez rien fait,
pour aider ceux qui luttaient,
même si vous vous en foutez,
chacun de vous est concerné.
Même si vous avez fermé,
votre porte à notre nez,
une nuit où nous avions,
les CRS aux talons,
si vous nous avez laissés,
matraqués sur le palier,
même si vous vous en foutez,
chacun de vous est concerné.
Même si dans votre ville
tout est resté bien tranquille,
sans pavés, sans barricades,
sans blessés et sans grenades.
Même si vous avez gobé,
ce que disait la télé,
même si vous vous en foutez,
chacun de vous est concerné.
Même si vous croyez maintenant,
que tout est bien comme avant,
parce que vous avez voté,
l’ordre et la sécurité.
Même si vous ne voulez pas,
que bientôt on remette ça,
même si vous vous en foutez,
chacun de vous est concerné.
***
FRANCA MAJO
Fabrizio De André, trad. Renato Corsetti
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#FRANCA%20MAJO
Ankaŭ se nia ribelo
tute ne estis en via la celo,
se la timo pro la vido
klinigis vian vizaĝon,
se la fajro ne atingis
eĉ vian posedaĵon,
ankaŭ se vi vin taksas kvitaj
vi estas tamen envolvitaj.
Eĉ se nenio okazas
laŭ viaj burĝaj sentoj,
fabrikoj refunkcios,
kaptitoj: du tri studentoj.
Vi taksis ĝin amuzo
de kio estos malgranda uzo;
klopodu nun vin pensi kvitaj:
vi estas jam envolvitaj.
Ankaŭ se vi ekfermis
viajn pordojn je nia veno,
kiam nokte nin postkuris
la polico je marŝa veno,
ne tuŝis vin la akro
de tiu fimasakro.
Ankaŭ se vin ne tuŝis tio
vi estis tie, laŭ nia opinio.
Ankaŭ se ĉe via pordo
ne plu regas la malordo,
nek estas la ĥaoso
de nia ribela etoso,
eĉ se vi plene fidas
je tio kion vi televidas,
ankaŭ se vi vin verdiktis kvitaj
vi estas tamen envolvitaj.
Se vi havas opinion
ke ŝanĝis ni nenion,
ĉar vi balotis nove
por la ordo kaj malprove
ĉar elektis vi forpelon
de ĉia ŝanĝo, de ĉia ribelo,
ni venos ree al via pordo,
kaj ni fajfados pri via ordo:
kvankam vi vin kredas kvitaj
vi estas tamen envolvitaj.