Homoj

Mia Martini

La 12-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1995) de la itala (kalabria) kantistino Domenica Berté, konata per la artista nomo Mia Martini (1947-1995)

it.wikipedia.org/wiki/Mia_Martini

(ne estas pri ŝi Vikipedia pago en Esperanto)

fama precipe pro la kanzono “Almeno tu nell’universo”

www.youtube.com/watch?v=mb6Zp-bSHuE

            Unuamomente, ŝi prezentis sin esence per sia nomo, Mimì Berté (Mimì estas la diminutivo de Domenica), sed poste ŝi devis alpreni alian nomon, ĝuste Mia Martini, por eviti konfuzon kun la fratino Loredana Berté, ankaŭ ŝi sukcesa kantistino.

Ŝi kantis en la itala, angla, franca, hispana, portugala, germana kaj greka, kaj en la italaj dialektoj kalabria, napola, roma kaj venetia.

Ŝi mortis en neniam klarigitaj cirkonstancoj: oni trovis ŝin mortinta, oni parolis pri sinmortigo, sed la parencoj ĉiam malkonfirmis tion.

Mi transskribas la tekston en la itala kaj la version al Esperanto (“Almenaŭ vi en la universo”) de la kanzono “Almeno tu nell’universo”, kaj aldonas la italan poŝtmarkon ĵus eldonitan memore al la kantistino.

 


ALMENO TU NELL’UNIVERSO

Parole di Bruno Lauzi, musica di Maurizio Fabrizio

 

Sai, la gente è strana

prima si odia e poi si ama

cambia idea improvvisamente

prima la verità poi mentirà lui

senza serietà

come fosse niente.

Sai, la gente è matta

forse è troppo insoddisfatta

segue il mondo ciecamente

quando la moda cambia

lei pure cambia

continuamente, scioccamente.

 

Tu, tu che sei diverso

almeno tu nell’universo

un punto sei, che non ruota mai intorno a me

un sole che splende per me soltanto

come un diamante in mezzo al cuore.

 

Tu, tu che sei diverso

Almeno tu nell’universo!

non cambierai

dimmi che per sempre sarai sincero

e che mi amerai davvero di più, di più, di più.

 

Sai, la gente è sola

come può lei si consola

per non far sì che la mia mente

si perda in congetture, in paure

inutilmente e poi per niente.

 

Tu, tu che sei diverso

Almeno tu…

 

*****

 

ALMENAŬ VI EN LA UNIVERSO

Vortoj de Bruno Lauzi, muziko de Maurizio Fabrizio

trad. Francesco Pignatelli

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/sanremo.html#ALMENAUX%20VI%20EN%20L%27UNIVERSO

 

Vidu strangas homoj

amas ili post malamoj

ties sentoj ne tro firmas

ili sinceras poste

mensogas haste

laŭ ŝanĝiĝoj de la blovantaj ventoj.

 

Vidu homoj ŝafas

celon de la viv’ maltrafas

mondon sekvas tute blinde

kiam ŝanĝiĝas modo

ŝanĝiĝas ade

ankaŭ ili plej ridinde.

 

Vi, estas vi diversa,

almenaŭ vi en l’ universo

ja punkto vi sen rondiroj kaj

ĉirkaŭ mi

la lumo, la sun’ nur por mi brilanta

kiel en la koro diamanto.

Ne ŝanĝiĝu vi

diru ke,

por ĉiam vi plu sinceros,

ke min vi plu amos vere, ja vere

ju pli, ju pli, ju pli.

 

Vidu homoj solas

laŭ la ebloj sin konsolas

ne permesu, ke mia menso

perdiĝu en vakuon

ambiguon

de maltrankvil’ sen ajna senco.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *