Sen kategorio

Claude Joseph Rouget de Lisle

La 10-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1760) de la franca poeto, komponisto kaj militisto Claude Joseph Rouget de Lisle (1760-1836)

eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Joseph_Rouget_de_Lisle

it.wikipedia.org/wiki/Claude_Joseph_Rouget_de_Lisle

aŭtoro de la teksto kaj de la muziko de la militista marŝo “Chant de guerre pourl’Armée du Rhin” (Milita kanto por la Armeo de Rejno), tutmonde konata kiel “La Marseillese” (La Marseljezo),

eo.wikipedia.org/wiki/Marseljezo

it.wikipedia.org/wiki/La_Marsigliese

kiu poste fariĝis franca nacia himno:

www.youtube.com/watch?v=7va62mL_LYU

(kantas Mireille Mathieu, en entuziasmiga maniero).

La kanto ne naskiĝis en Marsejlo, sed en Strasburgo (la 25-an de aprilo 1792); la parizanoj nomis ĝin “La Marseillese” ĉar kantis ĝin la soldatoj de la regimentoj de Marsejlo kiam ili eniris Parizon.

Tri kuziozaĵoj:

– pro ĝia “revolucia” deveno, de 1929 ĝis la falo de Faŝismo en Italio estis malpermesita la plenumo de “La Marseljezo”, ĉar ĝi estis taksata “kontraŭa al la nacia ordo kaj malrespekta de la establita aŭtoritato

– Rouget de l’Isle mortis forgesita kaj en malriĉo, jen ĉar post la Revolucio venisla Restaŭrado (senutile, kiam ŝanĝiĝis la reĝimo, li komponis la kanton “Vive le Roi” – Vivu la Reĝo), jen ĉar tiuepoke ne ekzistis aŭtoraj rajtoj. Cetere, ankaŭ sur la morala ebeno li devis atendi la 14-an de julio 1915, por ke oni honoru lin per la transporto de liaj cindroj al al la “Hôtel des Invalides” en Parizo; kaj mi eĉ suspektas, ke la ĉefa celo ne estis tiu honori lin, sed tiu vigligi la nacian senton dum la unua mondmilito;

mortis en malriĉo ankaŭ Michele Novaro

it.wikipedia.org/wiki/Michele_Novaro

aŭtoro en 1847 de la muziko de la “Canto degli italiani” (Kanto de la italoj) “Fratelli d’Italia” (Italaj Gefratoj) “Inno di Mameli” (Himno de Mameli)

www.youtube.com/watch?v=EPO7V8LFA38

pri kiu mi nerekte parolis la 29-an de majo 2017

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2017/05/29/legnano/ ), fariĝinta itala nacia himno nur en 1946 (unu jarcenton post ĝia kompono!), ĉar dum la monarkio ĝi estis kontraŭstarita pro sia klare respublikana inspiro.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kun la tekstoj de “La Marsejlezo” en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto, kaj aldonas:

detalon de p. 99 de “Franca Esperantisto” 1939, kun la versio al Esperanto deJacques Manceau;

artikolon de “Espero katolika” 2015-4/6, p. 36, kun mallonga historio de la kanto;

la francan poŝtmarkon de 1936 pro la unuajarcenta datreveno de la morto de Rouget de l’Isle;

francan poŝtmarkon de 2006, kun bildo de la “Hôtel des Invalides” en Parizo (kie estas ankaŭ la cindroj de Napoleono Bonaparte).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *