La 4-an de majo estas la datreveno de la morto (en 1786) de la sciencisto, inĝeniero, geografo kaj astronomo Leonardo Ximènes (1716-1786),
it.wikipedia.org/wiki/Leonardo_Ximenes
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto, sed estas du paĝoj, kvankam embriaj, en la kreola de Haitio kaj en la malagasa),
siciliano laŭ hispana deveno sed aktiva en Toskanio, jezuito, fama – interalie – ĉar li reguligis la fluon al la maro de la akvo de la lago de Castiglione della Pescaia, ebligante la senmarĉigon de la toskana Maremo.
Pri la toskana Maremo (Marĉo-Lando laŭlonge de la Tirena Maro) aperis tri volumoj en Esperanto, zorge de Pier Vittorio Orlandini:
– “Literatura rigardo tra la Marema Toskanlando” – unua parto (2008);
– Maremo – Literatura rigardo tra la suda Toskana Maremo – dua parto (2010);
– Toskana Maremo 1-a parto – Grosseto (2018).
Mi transskribas la poeziaĵon de Giosuè Carducci “Traversando la Maremma Toscana”, en la itala kaj en du versioj en Esperanto, respektive “Trairante la Toskanan Maremon” de Pier Vittorio Orlandini kaj Nicolino Rossi, kaj “Tra la Toskana Marĉo-Lando” de Renato Corsetti.
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 2016 pro la 300-jara datreveno de la naskiĝo de Leonardo Ximenes;
– la kovrilon de la lasta volumo pri Maremo (2018).
TRAVERSANDO LA MAREMMA TOSCANA
Dolce paese, onde portai conforme
l’abito fiero e lo sdegnoso canto
e il petto ov’odio e amor mai non s’addorme,
pur ti riveggo, e il cuor mi balza in tanto.
Ben riconosco in te le usate forme
con gli occhi incerti tra ‘l sorriso e il pianto,
e in quelle seguo de’ miei sogni l’orme
erranti dietro il giovenile incanto.
Oh, quel che amai, quel che sognai, fu in vano;
e sempre corsi, e mai non giunsi il fine;
e dimani cadrò. Ma di lontano
pace dicono al cuor le tue colline
con le nebbie sfumanti e il verde piano
ridente ne le pioggie mattutine.
Giosuè Carducci
TRAIRANTE LA TOSKANAN MAREMON
Ho dolĉa lando, je kies konformo
regis indigno min, fiera moro,
amo-malamo en daŭra sendormo,
mi vin revidas kun vibranta koro.
Je la rekono de l’ gemuta formo
hezitas en mien’ rideto-ploro,
kaj sekvas mi tra vaga memorŝtormo
ravajn la spurojn de junec-langvoro.
Nun ĉia revo, amo ĉia vanas:
tiome kuris mi, sen celalveno;
kaj morgaŭon la fal’. Sed pac’ emanas
en nebula vual’ de montetĉeno,
kiu ĉe l’ ebenaĵ’ verda lontanas
ridanta en la pluvo de l’ mateno.
Giosuè Carducci
trad. Pier Vittorio Orlandini + Nicolino Rossi
(“L’Esperanto – FEI” 2001-1)
(“Literatura rigardo tra la la Marema Toskanlando”– unua parto, 2008)
TRA LA TOSKANA MARĈO-LANDO
Dolĉa land’, mi heredis vian moron
pri spita kanto, forta viv-sinteno,
amen-malamen ĉiam pretan koron.
Jen mi revidas vin je koro-sveno.
Okul-malcerta inter rid’ kaj ploro,
konatajn formojn konas mi sen peno,
spurante mian revan la fervoron,
vagintan laŭ juneca miro-pleno.
Kion mi revis, amis: jun-aŭdaco!
Mi ĉiam kuris, sed ne atingis celojn,
kaj morgaŭ haltos mi. Sed diras “pacon!”
viaj montetoj trans nebulaj veloj
ŝvebantaj en la ebena fora spaco
rida trapluve en matenaj heloj.
Giosuè Carducci, trad. Renato Corsetti
(“L’Esperanto – FEI” 30.4.2001)