Homoj

Jerome Klapka Jerome

La dua de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1859) de la brita verkisto, jurnalisto kaj humuristo Jerome Klapka Jerome, konata kiel Jerome K. Jerome (1859-1927)

eo.wikipedia.org/wiki/Jerome_K._Jerome

it.wikipedia.org/wiki/Jerome_K._Jerome

fama precipe pro la humura romano “Three men in a boat (to say nothing of the dog)”, tradukita al Esperanto kun la titoloTri viroj en boato (sen mencio de la hundo)”.

Kuriozaĵo: laŭ multaj biografiaj fontoj, la nomo Klapka estus omaĝo al la hungara generalo kaj heroo György Klapka (1820-1892)

eo.wikipedia.org/wiki/Gy%C3%B6rgy_Klapka

it.wikipedia.org/wiki/Gy%C3%B6rgy_Klapka

Kontraŭe, laŭ aliaj pli prozecaj fontoj, temus simple pri modifo de la familia nomo de la patro, Jerome Clapp.

La libro “Three men in a boat”, publikigita en 1899, havis tutmondan sukceson, ĝi estis tradukita al multaj lingvoj, kaj estis adaptita por filmoj, muzikaloj, teatro.

En 1936 estis farita presforma versio en Esperanto, trad. G. Badash, eld. AELA Budapest; la verko estas jam trovebla nur en bibliotekoj.

Antaŭ nelonge, estis farita (de la eldonejo INKO de Franko Luin) elektronika versio, parte kun nova traduko de Margaret Munrow, kaj bildoj de Bogdan Grom (mencio en “Esperanto de UEA” 2001-4, p. 68). La libro estas facile alirebla rete ĉe multaj adresoj, ekzemple

web.archive.org/web/20060108015133/http:/82.182.30.179/inko/065-1.pdf

ĝi estas senpage deŝutebla en pdf kaj legebla, sed ĝi ne povas esti kopiita aŭ modifita, pro la aŭtoraj rajtoj (pri tio: multaj retejoj asertas, ke la libro estas publike utiligebla; tio validas por la libro en si mem – ĉar gia aŭtoro mortis antaŭ pli ol 70 jaroj; kaj ĝi povas validi por la tradukoj al kelkaj lingvoj, se la tradukintoj mortis antaŭ pli ol 70 jaroj; sed ĝi ne validas por la du versioj al Esperanto, ĉar oni ne konas la mortodaton de la unua tradukinto, G. Badash, kaj la ĵusa elektronika eldono – bazita sur traduko parte nova – konsistigas memstaran verkon kompare kun la presforma eldono de 1936).

Recenzoj pri “Tri viroj en boato” estis publikigitaj en “Brita Esperantisto” 1935-12, p. 206., kaj en “Literatura Mondo” 1935-2, tria kovrilpaĝo.

Krome, tesktoj de Jerome K. Jerome troviĝas en “Esperanto de UEA” 1923-3, p. 45; 1928-2, p. 32-33; 1928-6, p. 122-123 e 1929-11/12, p. 218-219.

Mi transskribas (en Esperanto, kun mia traduko al la itala) kritikan artikolon pri Jerome K. Jerome, publikigitan en Literatura Mondo” 1935-2, p. 31, kaj aldonas la portreton de la aktoroj Stan Laurel kaj Oliver Hardy, tiritan el usona poŝtmarko.


 

Segue traduzione in italiano

 

(LB) JEROME K. JEROME. – FEMINISTO –  La kritikistoj de Jerome kutime forgesas  mencii, ke eble li estas la sola en la mondliteraturo, kiu la viron elektis objekto de sia satiro. La humoristoj mokas aŭ  pri la ĝenerale homa”, aŭ pri la strangaĵoj de la virino – dum la grandaj satiristoj ofte ŝajnas insulti la viron: – sed efektive ili insultas lin pro tio, ke ne sufiĉe li estas viro – rilate al ilia idealo pri la viro. Ĝis nun, sole Jerome komencis primoki tiun idealigitan vir-imagon – kaj en la plej ĉarma, plej sengala maniero.

Liaj mokadoj ne estas tranĉaj, eble pro tio, ĉar li parolas en unua persono. Sed estas amuze, ke ĉiun vir-manketon ni trovas en lia kolekto. La naive blindan kredon je la “faka scio”, je la amikeco, je la donita parolo de viroj, de amikoj… La ofendiĝon, se temas pri la mem-amo, la superemon de la stultulo, kiu povas sin kredi saĝa nur, se la alian, la virinon, li kredas ankoraŭ pli stulta. La geston, per kiu li volas roli kiel kavaliro de la virino eĉ tiam, kiam la motivo de lia nobla ago estis malkuraĝo aŭ egoismo. La duone amuzatan, duone tedatan sintenon kontraŭ la infanoj, kio cetere estas io multe pli ĉarma, ol la sentimentala dorlotado de la infanoj plantita en la literaturon per la influo de la virinoj. La hejman ruzemon de submetiĝinto Jerome same ne forgesas, kiel la ĉial plendeman komfortamon, kiuj du tiel komike koniĝas en ĉiu filistrema viro. Sed li ne forgesas ankaŭ pri tiu amuza eco de la vir-kavaliro, ke la malagrablaĵojn li eldirigas – prefere per la virino. Amuza estas lia mirado pro tiaj aferoj ĉe aliaj, kiajn li trovas naturaj ĉe si: la plej tipa vira sinteno. Kaj la plej grava: la konservado de la brita digno, de la vir-fiero.

Ĉe Jerome, ĉiam la eterna infano esprimiĝas en la viro. La gapante pri ĉio miranta, tre egoista, foje sentaŭga, foje tre ĉarma infano: – kiu miras, se oni ridas pri li, sed kiu plej bonguste ridas pri la propraj mankoj – ĉe aliaj. Jerome en sia realismo ne fortimiĝas eĉ de la ekstremoj. Li ne nur akceptas, sed ankaŭ amas ĉion homan. El tiu ĉi vivkoncepto sekvas lia sinteno koncerne ne nur la viro-virino-problemon, sed ankaŭ la “ĝenerale homan”.

Lia serena angla filozofio juĝas nur amuza homa malforto tion, kion la temperamento de la sudano aŭ orientano ja vidas kulpo. De tie devenas lia rideta indulgemo. Sed de tie ankaŭ lia profunda kristaneco: li ne taksas la homan kulpon super la eblo de la pardono.

Esence li estas optimisto, kiu primokas la pesimismon, ĉar li kredigas sin pesimisto, kiu koleretas pro ĉiu bagatelaĵo. La malsukcesoj de liaj aferoj similas al tiuj de Stan Laurel kaj Oliver Hardy, el la filmomondo: – estas trankvilige vidi la troigon de la malsukcesoj, mallertecoj en la etaj aferoj, ĉar per tio instinkte oni eksentas, ke ne estas inde incitiĝi, kolereti kaj, kio estas eĉ pli grava el la vidpunkto de la optimisma virigardo, ke, kiam iu malesperiĝas pro bagatelaĵoj, la vere grandaj kaj signifaj aferoj ne povas sammezure malsukcesi, ĉar tion oni ne povus elteni – aŭ nur pri tio oni plendegus.

Lia kroĉiĝo al la infanoj lin proksimigas al la feminismo. El virina vidpunkto la mondo ne estas alia ol ludejo de malgrandaj kaj grandaj infanoj, kiuj ĉiuj bezonas amon. Jerome sentas tion, sed li staras iom flanke, kiel la spitema knabo kaj montras figon al ili, ĉar ili ludas plenkreskulon, viron.

Literatura Mondo 1935-2, p. 31

 

(traduzione).

(LB) JEROME K. JEROME. – FEMMINISTA –  I critici di Jerome di solito dimenticano di menzionare che forse è il solo, nella letteratura mondiale, che ha scelto l’uomo come oggetto della sua satira. Gli umoristi prendono in giro o in generale “l’essere umano” oppure le stranezze della donna – mentre i grandi satiri spesso sembrano insultare l’uomo: – ma in realtà lo insultano perché non è abbastanza uomo – in relazione al loro ideale di uomo. Finora, soltanto Jerome ha cominciato a prendere in giro quella immagine idealizzata di uomo – e nel modo più grazioso, non bilioso.

Le sue prese in giro non sono taglienti, forse perché parla in prima persona. Ma è divertente, che nella sua collezione troviamo tutte le piccole manchevolezze maschili. La cieca fede nelle “conoscenze tecniche”, nell’amicizia, nella parola data degli uomini, degli amici… La suscettibilità, se si tratta dell’amor proprio, l’atteggiamento di superiorità dell’idiota, che si può credere saggio se crede l’altra, la donna, ancora più idiota. Il gesto, con cui vuole fare il cavaliere della donna anche quando il motivo della sua nobile azione è la vigliaccheria o l’egoismo. L’atteggiamento mezzo divertito, mezzo annoiato verso i bambini, il che del resto è molto più bello del vezzeggiamento sentimentale dei bambini stabilitosi nella letteratura per influsso delle donne. La furbizia casalinga del sottomesso Jerome ugualmente non dimentica come l’amore per le comodità e la voglia di lamentarsi per qualunque cosa si conoscano in ogni uomo di media levatura. Ma neppure dimentica quella divertente caratteristica dell’uomo-cavaliere, che le cose sgradevoli le fa dire preferibilmente dalla donna. Divertente è la sua meraviglia per quelle cose negli altri che lui trova naturali presso di sé: l’atteggiamento più tipicamente maschile. E la cosa più importante: il mantenimento della tipica flemma inglese, dell’orgoglio maschile.

In Jerome, sempre l’eterno fanciullo si esprime nell’uomo. Il fanciullo che rimane a bocca aperta meravigliandosi di tutto, molto egoista, a volte incapace, a volte molto grazioso: che si meraviglia, se si ride di lui, ma che ride di gusto delle proprie mancanze – negli altri. Jerome nel suo realismo non si impressiona neppure degli estremi. Non solo accetta, ma anche ama tutto ciò che è umano. Da questo concetto di vita segue il suo atteggiamento non solo sul problema uomo-donna, ma anche su quello “in generale umano”.

La sua serena filosofia inglese giudica solo divertente debolezza umana quello che il temperamento di un meridionale vede come una colpa. Da ciò deriva la sua sorridente indulgenza. Ma di là anche il suo profondo senso cristiano: non giudica la colpa umana al di là della possibilità di perdono.

Essenzialmente è un ottimista, che prende in giro il pessimismo, perché si spaccia per pessimista che si altera per ogni stupidaggine. Gli insuccessi delle sue cose somigliano a quelli di Stanlio e Ollio, dal mondo del cinema: – dà tranquillità vedere gli eccessi degli insuccessi, le goffaggini nelle piccole cose, perché in questo modo si sente istintivamente ne non vale pena arrabbiarsi, e, cosa perfino più importante dal punto di vista di una sguardo ottimista sulla vita, che quando uno si dispera per una cosa di poca importanza le cose davvero grandi e significative non possono andar male nella stessa misura, perché non si potrebbe sopportare una cosa del genere, o ci si lamenterebbe  soltanto di quello.

Il suo attaccamento ai bambini lo avvicina al femminismo. Dal punto di vista femminile il mondo non è altro un luogo in cui giocano fanciulli piccoli e grandi, che tutti hanno bisogno di amore. Jerome lo sente, ma rimane un po’ defilato, come il ragazzo che gli fa un gestaccio, perché gioca a fare l’uomo adulto.

Literatura Mondo 1935-2, p. 31

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *