Homoj

Isabel la Católica

La 22-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1451) de Isabel I de Castilla (Izabela la unua de Kastilio), konata ankaŭ kiel Isabel I la Católica (Izabela la unua la Katolika) (1451-1504)
it.wikipedia.org/wiki/Isabella_di_Castiglia
eo.wikipedia.org/wiki/Izabela_la_1-a_(Kastilio)
​Mi sendas al la ampleksaj paĝoj de Vikipedio por la vivpriskribaj notoj, limiĝante memorigi la ĉefajn aspektojn de ŝia regado, el kiuj multaj estas ne pozitivaj:
​- la unuecigo de Kastilio, Leono, Aragono kaj Katalunio, kun la kreo de la hispana potenco;
– la starigo de la “Cortes” (Kortesoj), iaspeca Parlamento;
– la politiko de “religia konformeco”, laŭ kiu neniu rajtis praktiki fidon alian ol tiun katolikan (estis trafitaj: la herezuloj; la “moriscos” (moriskoj, maŭroj) – tio estas, la perforte kristanigitaj islamanoj kaj iliaj posteuloj; la islamanoj (ĝis ilia forpelo en 1609-1614); la “marranos” – tio estas, la judoj malvere konvertiĝintaj, kiuj kaŝe daŭrigis praktiki judismon; la judoj);
– pli ĝenerale, la politiko de “nacia identeco”, bazita sur la principo de la “limpieza de sangre” (pureco de sango), kiu anticipis kelkajn tragediajn spertojn de niaj tagoj;
– la enkonduko (1480-1484) de la Tribunalo de Inkvizicio, konfidita al la fifama Tomás de Torquemada;
​- la kompletigo de la “Reconquista” (Rekonkero) de la hispana teritorio, per la elimino de la lasta islama setlejo (Granado), okazinta la 2-an de januaro 1492. Pro tiu evento, Papo Inocento la oka donis al Izabela kaj al ŝia edzo Ferdinando la titolon “Reyes Católicos” (Katolikaj Gereĝoj); interŝanĝe, Izabela donacis al la posta Papo, la hispana Aleksandro la sesa (Roderic de Borja), la unuan oron alvenintan el Ameriko, per kiu estis tegita la plafono de la Baziliko de Sankta Maria la Granda en Romo;
​- la forpelo (la 31-an de marto 1492) de tiuj judoj (sefardoj), kiuj ne akceptis konvertiĝi al kristanismo, kaj ilia dispelo en la basenon de Mediteraneo, precipe al la teritorioj de la Otomana Imperio, de la Venecia Respubliko kaj de la Papa Ŝtato. En 2014, la tiama hispana Registaro anoncis, ke oni donos la hispanan civitanecon al ĉiuj, kiuj pruvos (laŭ familia nomo, lingvo, parenceco aŭ specialaj ligoj kun la sefarda kulturo), ke ili estas idoj de la judoj forpelitaj en 1492; mi ne scias, tamen, ĉu ĉi tiu intenco efektiviĝis, interalie pro la malfacilo akiri la postulatan pruvon;
​- la malkovro de Ameriko (la 12-an de oktobro 1492) fare de Cristoforo Colombo (en la hispana, Cristóbal Colón; en Esperanto, Kristoforo Kolumbo), per vojaĝo financita de Izabela;

Cesare Pascarella


– la dispartigo (1493-1494), inter Hispanio kaj Portugalio, de la respektivaj influ-zonoj en la novaj landoj malkovritaj kaj malkovrotaj, kun atribuo de Brazilo kaj okcidenta Afriko al Portugalio, kaj de la cetero al Hispanio;
​- la persona sindevigo por kristanigi la loĝantojn de la Nova Mondo kaj ilin defendi kontraŭ ĉikanoj;
​- la invito, esprimita en la testamento, daŭrigi la “Rekonkeron”, al Norda Afriko.
​Ekde 1958 estas okazanta la proceso por beatigo de Izabela; ĝin favoras la hispanaj kaj latinamerikaj katolikaj Episkopoj (kiuj substrekas ŝian agadon defende al la rajtoj de la indiĝenaj popoloj); opozicias, kontraŭe, la judoj, kaj la kontraŭantoj de Frankismo (kiu alprenis Izabelan kiel simbolon de hispana naciismo).
​Mi aldonas:
​- hispanan poŝtmarkon de 1951 pro la kvarjarcenta datreveno de la naskiĝo de Izabela la Katolika, kun la reprodukto de pentraĵo de Juan Antonio Morales kaj Francisco Pradilla, kiu bildigas la konkeron de Granado;
​- italan poŝtmarkon de 2006 (laŭ skizo de Anna Maria Maresca) pro la kvinjarcenta datreveno de la morto de Kristoforo Kolumbo, kun la tri ŝipoj Pinta, Niña, kaj Santa Maria (kutime nomataj “karaveloj”, kvankam unu, “Santa Maria”, estis alispeca ŝipo, karako);
​- la hispanan poŝtmarkon de 1974 kun reprodukto de la pentraĵo de Eduardo Rosales (Madrido, Muzeo de Prado) “Testamento de Isabel la Católica” (Testamento de Izabela la Katolika);
​- detalon de la interno de la Baziliko de Sankta Maria la Granda en Romo, por kies plafono estis utiligita la unua oro veninta el Ameriko (por la esperantiatoj: en ĉi tiu Baziliko, dum pluraj jardekoj konfesprenis en Esperanto Patro Giacinto Jacobitti
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/04/15/filippo-brunelleschi/ ).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *