Homoj

Jula de Palma

La 21-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1931) de la itala (milana) kantistino Iolanda Maria Palma, konata per la artista nomo Jula de Palma
it.wikipedia.org/wiki/Jula_de_Palma
​famiĝinta en 1959, ĉe la muzika Festivalo de Sanremo, per la kanzono “Tua” (Via, en virina senco)

kiu tiuepoke aspektis skandala, ne nur pro la eksplicita seksa sinpropono de virino (sed post tiam oni aŭdis kaj vidis multe pli spicajn aferojn!), sed ankaŭ kaj precipe pro la voluptema interpreto de la kantistino (tiom ke RAI – Itala Radiotelevido ne plu surondigis la vidaĵon, post la unua, devigita prezento ĉe la Festivalo).
Ĉi tiu kanzono havigis ĝenojn al Jula de Palma, kiu eĉ estis agresita surstrate de kelkaj “bonpensuloj”; sed, samtempe, ĝi havigis al ŝi tiun daŭreman konatecon, kiun eble ŝi ne estus havinta sen ĝi.
La kanzono estis tuj tradukita por la elsendo en Esperanto de Radio Roma, sed, eble por superi la okazintan skandalon, en la traduko ĝi tute ŝanĝis sian signifon, kaj de sentime feminisma fariĝis masklisma, aŭ maksimume neŭtra.
Fakte, la poseda adjektivo, ĉirkaŭ kiu pivotas la teksto, ŝanĝiĝis (escepte de la tutolo) de “via” al “mia”, kaj tial ne temas pri virino, kiu sen kompleksoj sin proponas al viro, sed pri viro, kiu plezuriĝas, ĉar li konkeris virinon, aŭ pri virino, kiu ĝojas, ĉar viro sin donis al ŝi: ĉi tiu dua interpreto estas ebligita de la fakto, ke en Esperanto (malsame ol en la itala) ne ekzistas genra distingo ĉe adjektivo, kaj do la esperantaj vortoj “mia” kaj “via” povas respondi jen al vira (mio/ tuo), jen al virina (mia/ tua) formo.
Jula de Palma, kiu estas grandaĝa, lasis de longa tempo la medion de spektaklo (kantinte en la tuta mondo en la lingvoj itala, angla, franca, portugala, germana, hispana, greka kaj araba), kaj nun vivas en Kanado.
​Mi transskribas la italan tekston kaj la tradukon al Esperanto de la kanzono “Tua” (Via), kaj aldonas la kovrilon de kanzonaro de 1959, kun la foto de la kantistino.


TUA
Parole di Bruno Pallesi, musica di Walter Malgoni

Ho creduto di sognare
invece no
son proprio tua.

Tua,
tra le braccia tue
solamente tua, così

Tua,
sulla bocca tua
finalmente mia, così.

Per sempre tua
mi pareva impossibile
ma fu poi tanto facile
legarti a me, amore.

Tua,
fra le braccia tue
per sognare in due
per morir così
finalmente tua, così.

VIA
Vortoj de Bruno Pallesi, muziko de Walter Malgoni
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/sanremo.html#VIA

Mi supozis nur sonĝadi…
kontraŭe ne.
Vi estas mia.

Mia
inter brakoj miaj
nure sole mia kun mi…

Mia
sur la buŝo mia
kara dolĉe via kun mi…

Por ĉiam mia
al mi ŝajnis neebla rev’,
tamen poste facile mi
alligis vin, trezoro!

Mia
inter brakoj miaj
por duope sonĝi,
kaj por morti ni…
ha, finfine mia… kun mi…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *