Homoj

Ottorino Respighi

La 18-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1936) de la itala (bolonja) komponisto Ottorino Respighi (1879-1936)
it.wikipedia.org/wiki/Ottorino_Respighi
eo.wikipedia.org/wiki/Ottorino_Respighi
​fama precipe pro la tiel dirita “Roma Trilogio”, konsistanta el la simfoniaj poemoj “Le fontane di Roma” (La fontanoj de Romo, 1916),

“I pini di Roma” (La pinoj de Romo, 1924)

kaj “Feste romane” (Romaj festoj, 1928)

​Mi transskribas (kun traduko al la itala) la komencon de artikolo de Radio Roma-Esperanto de la periodo 1936-1942, dediĉitan al vintro en Romo, kun referenco al la Fontanoj kaj al la Pinoj de Romo de Ottorino Respighi.
Mi aldonas:
​- maksimumkarton formitan per la itala poŝtmarko de 1979 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Ottorino Respighi;
​- la francan poŝtmarkon de 2002 pri la Fontano de Trevi

La Fontana di Trevi


​- bildon de la Antikva Apja vojo, unu el la plej romantikaj en Romo, kun ĝiaj plurjarcentaj pinoj.


RADIO ROMA – ESPERANTO (1936-1942)
VINTRO EN ROMO

Granda muzikverkisto, Ottorino Respighi, kantis en simfoniaj poemoj, kie la plej delikata moderneco de la formoj kuniĝas kun la plej pura itala melodio, la pinojn de Romo, la fontanojn de Romo, nome tion, kio, el Romo, tuj stampiĝas en nia memoro, tion, kio senpere trafas niajn okulojn. La intensa verdo de la pinoj, meze de la majesteco de la antikvaj marmoroj, kiuj malfermiĝas kvazaŭ grandegaj ventumiloj en la senkompara lazuro de la ĉielo, tiu fluado kaj susuro kaj kantado de akvoj ĉe la sennombraj fontanoj, metas en la imperian urbon notojn tiel vivajn de koloroj kaj de sonoj, ke la vojaĝanto estas tuj kaptata, kvazaŭ de io, kion li neniam plu povas retrovi en iu ajn parto de la mondo.
Romo estas ĉiam bela. Vintre ĝi estas eĉ pli bela. Paroli pri la lazuro de Romo dum tago de printempo aŭ de somero estas diri ion, kio ne havas grandan signifon; tiu lazuro tiel lazura estas komuna dum tiuj sezonoj al preskaŭ ĉiuj regionoj de Italujo.
Sed la lazuro de la ĉielo de Romo vintra estas unu el tiuj aĵoj kiuj vere superas ĉiun ajn fantazion. Neniu povas per sia imagemo prezenti al si lazuron tiel intensan, tiel profundan, tiel fortan. Estas necese ĝin vidi.

(traduzione)
L’INVERNO A ROMA

Un grande compositore, Ottorino Respighi, ha cantato in poemi sinfonici, nei quali la più delicata modernità delle forme si unisce alla più pura melodia italiana, i pini di Roma, le fontane di Roma, cioè quello che di Roma si imprime subito nella memoria, quello che colpisce immediatamente i nostri occhi. Il verde intenso dei pini, in mezzo alla maestosità dei marmi antichi, che si aprono come enormi ventagli sull’azzurro incomparabile del cielo, quel flusso e sussurro e canto delle acque delle innumerevoli fontane, mettono nella città imperiale note così vive di colori e di suoni, che il viaggiatore è subito catturato, come da qualcosa che non potrà mai ritrovare in nessuna altra parte del mondo.
Roma è sempre bella. In inverno è ancora più bella. Parlare dell’azzurro di Roma in una giornata di primavera o di estate è dire qualcosa che non ha un grande significato; quell’azzurro così azzurro è comune in tutte le stagioni a quasi tutte le regioni d’Italia.
Ma l’azzurro del cielo di Roma in inverno è una di quelle cose che veramente superano qualunque fantasia. Nessuno con la sua immaginazione può figurarsi un azzurro così intenso, così profondo, così forte. Bisogna vederlo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *