Eventoj

Kvara krucmilito

La 12-an de aprilo 1204 la krucmilitistoj venintaj el la kristanaj Landoj de Okcidento konkeris kaj prirabis Konstantinopolon (la nunan Istanbulon), en la kadro de la kvara krucmilito
eo.wikipedia.org/wiki/La_kvara_krucmilito
it.wikipedia.org/wiki/Quarta_crociata
​kiu estis lanĉita de Papo Inocento la 3-a por liberigi Jerusalemon disde la islama okupado, sed kiu kondukis, kontraŭe, al la prirabo de katolika urbo (Zara, la hodiaŭa Zadar, ĉe la nun kroata dalmatia marbordo, tiutempe sub venecia regado), kaj al la prirabo kaj detruo de ortodoksa urbo (ĝuste Konstantinopolo).
​La krucmilitistoj prirabis Zara-n (kiu estis ribelinta kontraŭ Venecio, kaj estis aliĝinta al la Regno de Hungario) por pagi al Venecio la kostojn de la marveturo (okazinta per veneciaj ŝipoj, sub la komando de Doĝo Enrico Dandolo). Forlasinte Venecion la 1-an de oktobro 1202, la impona ŝiparo (1202 transportaj ŝipoj, plus 50 eskortaj militŝipoj) haltis unue en Triesto, poste en la tuj apuda Muggia, kiu, malsame ol Triesto, subiĝis al Venecio (ankoraŭ hodiaŭ, la du urboj, tute proksimaj, havas tre malsamajn karakterizojn: Muggia havas tipe venecian aspekton, dum en tuta Triesto la ununura Leono de Sankta Marko kiun oni vidas, estas tiu moderna de la Asekura Kompanio “Assicurazioni Generali”
it.wikipedia.org/wiki/Assicurazioni_Generali
​(ne ekzistas pri ĝi Vikipedia pago en Esperanto),
kiu, cetere, ĝis 1918 havis kiel emblemon la habsburgan aglon.
Kiam la Papo eksciis pri la sangoplena prirabo de Zara, li lanĉis interdikton (iaspecan ekskomunikon) kontraŭ la Venecia Respubliko (kiu jam pli frue estis en streĉaj rilatoj kun la Papo, ĉar ĝi estis petinta liberigon el la krucmilito, ne volante rezigni la fruktodonajn trafikojn kun Oriento, kaj decidiĝis liveri la ŝipojn por la entrepreno nur pro pure ekonomiaj konsideroj, kaj pro la perspektivo de militaj akiraĵoj).
La Doĝo, tamen, ne senaplombiĝis, kaj ekkontaktis la Imperiestron Filipon de Ŝvabio
it.wikipedia.org/wiki/Filippo_di_Svevia
​(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
ankaŭ li ekskomunikita, por favori la bizancan princon Aleksion la kvaran, fraton de la edzino de Filipo, kiu estis detronigita. Aleksio petis la helpon de la krucmilitistoj, proponante interŝanĝe trupojn, monon, provizaĵojn, favorajn komercajn akordojn kun Venecio, kaj reunuiĝon de la Eklezioj ortodoksa kaj katolika, disiĝintaj en 1054.
​La Papo, en la iluzio de ebla reunuiĝo kun la ortodoksa Eklezio, nuligis la interdikton; tial, la plimulto el la krucmilitistoj (escepte de malgranda grupo, kiu malakceptis agresi duan kristanan urbon, kaj velŝipis al Sirio) forveturis el Zara direkte al Konstantinopolo, haltante en Dureso (en la albana, Durrës; en la itala, Durazzo, nuntempe en Albanio) kaj Korfuo (en la Ionia Insularo, nuntempe Grekio; en la itala, Corfù; en la greka, Κέρκυρα, Kérkyra).
​Kiam la krucmilitistoj atingis Konstantinopolon, ili trovis, ke la loĝantaro (male ol certigite de Aleksio) tute ne emis ilin bonvenigi; post akraj bataloj, la urbo estis konkerita la 17-an de julio 1203, kaj sur la tronon de Konstantinopolo estis denove metita bizanca Imperiestro.
​La situacio, tamen, restadis malcerta kaj malfacila, ĉar la popolo kaj precipe la ortodoksa klerikaro tute ne intencis reunuiĝi kun Romo, kaj aliflanke la krucmilitistoj kondutis kiel mastroj, ŝtelante por vivteni sin, kaj konfiskante la sanktajn kultobiektojn de la ortodoksaj preĝejoj, ĝis kiam la urbo ribelis; la krucmilitistoj tuj kaptis la okazon, sieĝis la urbon, kaj la 12-an de aprilo 1204 ĝin konkeris, ĝin forbruligis, kaj kun nekredebla krueleco kaj vandalismo (en la daŭro de 4 tagoj) detruis ĉion, kion ili ne sukcesis ŝteli; ili murdis maljunulojn, virinojn kaj infanojn; sekse perfortis la virinojn, inkluzive de la monaĥinoj; torturis senhelpajn civitanojn, monaĥojn kaj Episkopojn.
​Fine, la estroj ordonis ĉesi, kaj porti la restaĵojn en tri preĝejojn gardatajn de venecianoj, kiuj, interalie, transportis al Venecio (kaj lokis sur la fasadon de la Baziliko de Sankta Marko) 4 malnovegajn bronzajn ĉevalojn devenajn el la Ĉevalkurejo de Konstantinopolo
it.wikipedia.org/wiki/Cavalli_di_San_Marco
(ne ekzistas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto).
​Tiel okazis, ke la kvara krucmilito, anstataŭ liberigi el Islamo la Sanktajn Lokojn, kondukis al la prirabo de du kristanaj urboj; detruis la historian, religian kaj artan kulturon de la bizanca civilizo; kaj estigis inter ortodoksuloj kaj katolikoj sulkon, eĉ hodiaŭ malfacile plenigeblan: ankoraŭ la 4-an de majo 2001, la vizito de Papo Johano Paŭlo la dua en Ateno, por pardonpeti pro la prirabo de Konstantinopolo, disvolviĝis en streĉa klimato, pro la kontestadoj de la pli tradiciemaj ortodoksuloj, aparte de la komunumo de la monaĥoj de Monto Athos/ la Sankta Monto (en la greka Άγιον Όρος, Hágion Óros)
it.wikipedia.org/wiki/Monte_Athos
eo.wikipedia.org/wiki/Athos
​Kiu, kontraŭe, tiris enormajn avantaĝojn el la krucmilito, estis Venecio, kiu akiris la okcidentan marbordon de Grekio kaj la insulon Korfuo; la tutan Peloponezon (en la greka, Πελοπόννησος, Pelopònnesos; en la venecia, Morea); la insulon Nakso (en la greka Νάξος, Naxos; en la itala, Nasso); la insulon Andro (en la greka, Άνδρος, Andros); la insulon Eŭbeo (en la moderna greka, Εύβοια, Evvia; en la venecia, Negroponte); la nun turkan urbon Galipolo (en la turka, Gelibolu; en la greka, Καλλίπολη; en la itala, Gallipoli) sur la eŭropa marbordo de la Markolo de Dardaneloj; la nun turkan urbon Adrianopolo (en la turka, Edirnein; en la greka, Αδριανούπολη, Adrianoúpoli; en la bulgara, Одрин, Odrin; en la itala, Adrianopoli), la havenojn ĉe la Marmora Maro de la nuna eŭropa Turkio. Krome, Venecio havis tri okonojn de la urbo Konstantinopolo (inkluzive de la zono de la Baziliko de Sankta Sofia/ Hagia Sophia), kaj aĉetis la insulon Kreto/ Kandio (en la greka, Κρήτη, Kríti; en la venecia, Candia; en la itala, Creta), venditan de la latina Imperiestro Badueno la 9-a de Flandrio, kiu bezonis monon.
​Mi transskribas artikolon de Radio Roma-Esperanto de la 7-a de majo 1978 pri la Ĉevaloj de Sankta Marko, kaj aldonas:
– maksimumkarton, formitan per unu el la italaj poŝtmarkoj de 1973 por la serio “Salviamo Venezia” (Ni savu Venecion);
​- nekutiman foton, kiun mi faris en 1965, kun vidaĵo de Venecio el sub la ventro de unu el la ĉevaloj;
– la bildon, laŭ malnova karto, de la Triumfa Arko de Carrousel (Karuselo) en Parizo, ne konfuzenda kun la pli fama Triumfa Arko de Champs-Élysées
it.wikipedia.org/wiki/Arco_di_Trionfo_del_Carrousel
Sur la supro de la Arko estas nun 4 replikoj, fanditaj en 1828 de la monaka skulptisto François-Joseph Bosio, sed dum la napoleona periodo estis la Ĉevaloj de Sankta Marko, konfiskitaj en 1797 de la tiama franca generalo sekve de la militiro de Italio. Post la falo de Napoleono Bonaparte, la Ĉevaloj estis redonitaj al Venecio (intertempe, fariĝinta austra).


RADIO ROMA – ESPERANTO, 7.5.1978

LA VENECIAJ ĈEVALOJ DE SARTA MARKO
Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

Oni ĉiam parolis pri “bronzaj ĉevaloj”: sed temas pri neĝusta difino, ĉar la ĉevaloj estas 98% el kupro, dum la resto estas stano, plumbo kaj (en tre malgranda kvanto) oro.
Se oni rigardas ilin de malproksime, oni ne rimarkas, ke ili malbonfartas: viglaj kaj harmoniaj, fieraj kaj leĝeraj, ili havas bonan aspekton. Ili sukcesis postvivi pli ol ses jarcentojn da atmosferaj elementoj kaj malagrablaĵoj; sed la lastaj 50 jaroj sufiĉis por endanĝerigi ilian sanon. La atmosfera malpurigo korodis kaj difektis la surfacon de la famaj “orĉevaloj” de Sakta Marko.
Rifuĝintoj el Konstantinopolo, en iu antikva tago de 1204-a, la Ĉevaloj atingis la venecian lagunon kiel milit-akiraĵo de la kvara Krucmilito. La venkinta doĝo Enriko Dandolo ilin estis perforte forpreninta el iu alta turo en la ĉevalkurejo de la ĉefurbo de la roma orienta imperio. Kaj la ĉevaloj kunportis la misteron kaj la legendon pri sia deveno.
Kvindek jarojn pli poste, ili supreniris la fasadon de la Baziliko honore al Sankta Marko. De tie ili malsupreniris nur tri fojojn, ĉiam pro la sama kaŭzo: la milito. Napoleono ilin forprenis al Parizo, kie ili restis 18 jarojn, ekde 1797-a; krome, la du mondmilitoj.
Abrupte, antaŭ kelkaj jaroj, oni ekvidis, ke la ĉevaloj estas malsanaj; oni parolis pri kancero. Famkonataj internaciaj spertuloj, alvokitaj por proponi solvojn, samopiniis nur pri unu afero: ke oni devas urĝe ekagi, ĉar la kreskanta procentaĵo de sulfata dioksido en la aero povas detrui la altvalorajn malsanulojn.
En januaro 1974-a, unu el la ĉevaloj estis transportita en la Bazilikon, en ĉambron kun klimatizita aero, kie ĝi estis submetita al la analizoj kaj al la studoj de altvaloraj italaj sciencistoj.
La esploroj (kiuj koncernas arkeologion, metalurgion, historion, arton de la restaŭrado) estis tre utilaj; sed la malsano de la ĉevaloj ankoraŭ ne estas forigita, kaj tio iom zorgigas la venecianojn. Fakte, ŝajnas, ke kiam oni tuŝas tiujn ĉevalojn, okazas io serioza en la mondo. Tion konfirmas la datoj: en 1204-a falis la roma orienta imperio; en 1797-a falis la venecia regado; en 1915-a Italio eniris la unuan mondmiliton, kaj tri jarojn poste falis la aŭstra-hungara imperio; en 1942-a oni haste trasportis la ĉevalojn sur la venetiajn montetojn, kaj post nelonge falis la itala imperio.
Kiu nova katastrofo estas anoncata nun?
Momente, tamen, la urĝa problemo estas tiu savi la famkonatan ĉevalan kvaropon; kaj, tiucele, oni planas ŝirmi la statuojn interne de kovrita ejo, dum por la fasado de Sankta Marko oni utiligos kopiojn.

Unu penso pri “Kvara krucmilito

  1. Ĉu estas tro malfrue por korekti la titolon de tiu ĉi blogero? Legante “Kvar krucmilito” mi scias, ke mi vidas eraron, sed mi ne scias, kiun eraron mi vidas, ĉu manko de plurala finaĵo aŭ manko de adjektiva finaĵo.

Lasi respondon al Leland Bryant (Haruo) Ross Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *