Homoj

Martin Luther King

La 4-a de aprilo estas la datreveno de la tragedia morto (en 1968, precize antaŭ 50 jaroj) de la usona protestanta pastoro kaj aktivulo por la homaj rajtoj Martin Luther King (1929-1968)
it.wikipedia.org/wiki/Martin_Luther_King
eo.wikipedia.org/wiki/Martin_Luther_King
Mi jam parolis pri li la 28-an de aŭgusto 2017

Martin Luther King


​en la datreveno de lia parolado de la 28-an de aŭgusto 1963 konata per la titolo «I have a dream» («Mi havas revon»)
it.wikipedia.org/wiki/I_have_a_dream
satesperanto.org/spip.php?article1425
en kiu li esprimis la esperon, ke iam la usona neblanka loĝantaro ĝuos la samajn rajtojn de la blankuloj.
​Hodiaŭ mi transskribas artikolon el numero 1998-3/4, p. 56-58, de “Espero katolika”, kaj aldonas:
– la kovrilon de la usona semajna gazeto “Time”, kiu en 1963 proklamis Martin Luther King “Man of the Year” (Homo de la Jaro), hodiaŭ “Person of the Year” (Persono de la Jaro)
it.wikipedia.org/wiki/Persona_dell%27anno
eo.wikipedia.org/wiki/Persono_de_la_jaro
– bildon de la “Lincoln Memorial” (Memorejo Lincoln) de Vaŝingtono, antaŭ kiu estis eldirita la parolado de la 28-a de aŭgusto 1963.


En la 30a datreveno de lia murdo
MARTIN LUTHER KING
Simbolo de la batalo kontraŭ rasa diskriminacio
(“Espero katolika” 1998-3/4, p. 56-58)

“MI HAVAS REVON, ke iun tagon la nacio kapablu travivi la veran signifon de sia kredo, tio estas, ke ĉiuj homoj estis kreitaj egalaj”. Tiel en 1963, en Vaŝingtono, Martin Luther King, kiu post ne multe estos premiita per la Nobel-premio por paco, distilis fronte al 200 mil personoj la esencaĵon de filozofio, kiu volis “ne revolucion, sed reformojn”, por rompi tiun truditan vojon, kiu nature kondukis la usonan blankan knabon al universitato, kaj tiun nigran al karcero. Penso, kiu “restas”, penso de tiu, kiun la ĵurnaloj kromnomis “la etan timidan predikanton”; kaj ke ĉi tiu penso restas, pruvas la multaj solenadoj, kiuj, en plej diversaj usonaj urboj, memorigis ĉi-jare la tridekan datrevenon de lia morto.
Li naskiĝis en Atlanto, Georgio, kaj diplomiĝis je filozofio kaj teologio. Kiam li estas 24-jaraĝa Martin Luther King komencas, en komunumo de baptistoj, paŝtistan servadon, kiu tuj kuniĝas kun la sociala sindevigo favore al afrik-usona komunumo: unua okazo de interalfronto estas la publikaj transportiloj, kie, ankoraŭ dum la kvindekaj jaroj, “coloured” (ne-blankulo) povis esti devigata stari por lasi la sidlokon al blankulo. Sed temis nur pri la komenco. La kontraŭrasisma movado de King, liaj memorindaj marŝoj, inspiritaj de la “neperforta” kredo de Gandhi, iom post iom ŝanĝis la vizaĝon de Usono. En lando, dividita inter blanka rasismo kaj perforta kolero de nigruloj, aperis tria vojo, tiu de la paca interalfronto. Tiu ĉi agadlinio havigis al la predikanto malamikojn en ambaŭ grupoj, sed ankaŭ famajn subtenantojn, kiel prezidanto Kennedy, kaj ĝi malfermis la vojon al aprobo, en 1964, de la leĝo pri civilaj rajtoj. Celatingo kiun King antaŭvidis kaj anoncis la antaŭan jaron dum la historia kunveno de Vaŝingtono, per la vortoj de malnova kanto de la sudaj sklavoj: “libera, fine: dankon, Ĉiopova Dio, mi estas fine libera!”.
Nur 4 jaroj poste, tamen, tiujn samajn vortojn oni gravuris sur lia tombo. Estis la jaro 1968 kaj en Memphis (Tenesio) disvolviĝis striko de nigrulaj strat-purigistoj, kiuj petis la samajn laborkondiĉojn de la blankulaj kolegoj. King atingis la urbon por subteni la manifestaciantojn, kaj samtempe por malvarmigi etoson, kiu, laŭ li, aĉiĝis. Sed lia intenco inviti al modereco estis blokita de kuglo de pafilo Remington, kiu mortbatis lin dum li estis en teraso de Hotelo Lorraine, forpuŝante lin kontraŭ muron, kun malfermitaj brakoj. “Samkiel krucifikso” deklaris poste atestantoj.
Murdo el malklaraj cirkonstancoj – oni parolis ankaŭ pri politika komploto laŭ la stilo de la murdo Kennedy – kiun la nun maljuna vidvino de la nigra paŝtisto petis ĵusdate kaj ankoraŭfoje al la Blanka Domo klarigi, por trovi fine tiujn, kiuj ordonis ĝin. Ŝi proponis federacian esplor-komisionon kiu – samkiel la komisiono “vero kaj repaciĝo” de Sudafriko – donu senpunecon al tiu, kiu agnosku publike siajn respondecojn.
La ideo, ke estis komisiantoj de la murdo estas tiom forta, ke kiam pasintaprile mortis James Earl Ray (legu ĉi-sube), kondamnita pro la murdo de King, la familio de la predikanto esprimis “konsternon”, ĉar de nun trovi la veron estos pli malfacile.
Por la unua fojo en la usona historio, la morto de nigrulo metigis duonhisita la nacian flagon en la federaciaj domoj de la tuta lando, sed intertempe en la “gettoj” reeksplodis, kun dekoj da kunpuŝiĝoj kaj viktimoj, la interrasa perforto, kaj el la malapero de la pacisma stelo, naskiĝis militemaj movadoj kiel la Black Power (Nigra Povo).
30 jarojn post tiu tragika nokto en Memphis, sub diversaj aspektoj, la “revo” de King – tion rekonis ankaŭ Prezidanto Clinton antaŭnemulte – restas “revo”, sed spite al multaj malfacilaĵoj, tiu de la predikanto estas pado desegnita en neviŝebla maniero. Jen kiel mons-ro James Terry Steib, episkopo de Memphis, resumas ĝin: “Antau ĉio mi opinias, ke ĉiu el ni, aparte se li estas kristano kaj katoliko, devas agnoski la dignecon de ĉiuj unuopuloj, ĉefe ĉar ĉiuj estas Filoj de la sama Dio; ni devas kapabli forlasi stereotipaĵojn, kiuj ennestiĝis en niaj mensoj, analizi ilin kaj demandi al ni mem: kial mi kredas je tio? Mi opinias, ke se ni sukcesus disiĝi disde la perspektivo de tio, kio estas blanka kaj de tio kio estas nigra, ni sukcesus vidi homojn diversaj. Mi ĉiam firme deklaris, ke ni bezonas rigardi ĉu pozitivajn malsamecojn, kiuj ekzistas inter ni, ĉu la malfortecojn kiuj karakterizas ilin”.

James Earl Ray, la homo kondamnita pro la murdo de Martin Luther King, mortis la pasintan 23an de aprilo en hospitalo de Nashville, kien oni portis lin el karcero pro lia grava hepata cirozo. Ray mortis 70-jaraĝa kaj la lastajn 29 jarojn de sia vivo li pasigis en karcero deklarante sin ne kulpa pro la morto de King. Siatempe, je la momento de la aresto, dum li klopodis fuĝi al Portugalio, li deklaris sin kulpa, sed tri tagojn post kondamno je dumviva enkarcerigo, li anoncis, ke tiun memkulpigon li faris nur por eviti mortopunon.
Pasintjare Dexter King renkontis Ray deklarante ke tiu homo ne estis la murdinto de lia patro kaj ke familio King subtenis la proponon de Ray remalfermi esplorojn. Sed Ŝtato Tenesio rifuzis tion. Temis pri decido, kiun Familio King, tuj post la morto de Ray, denove kondamnis, memorigante, ke “la usona popolo rajtas koni la veron pri tiu tragedio”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *