Eventoj · Homoj

Bertolt Brecht – Pasko

En la Paska dimanĉo de 1938 (kiu en tiu jaro okazis la 17-an de aprilo), dum li estis ekzile el nazia Germanio en la dana insuleto Funen, la germana poeto kaj verkisto Bertolt Brecht

Bertolt Brecht

bruligo de libroj


​verkis poeziaĵon titolitan “Frühling 1938” (Printempo 1938).
​Mi transskribas ĝin, en la germana originalo kaj en ĝiaj tradukoj al la itala kaj al Esperanto.
​Mi transskribas (en la germana, itala kaj Esperanto) ankaŭ alian poeziaĵon de tiu sama periodo, “Der Krieg, der kommen wird” (La milito, kiu venos).
​Kvankam pasis 80 jaroj, la du poeziaĵoj estas ankoraŭ terure aktualaj: ŝanĝiĝis la muzikestroj, sed la muziko restis la sama.
​Mi aldonas la poŝtmarkon de Germana Demokrata Respubliko de 1957 memore al Brecht.


Frühling 1938

Heute, Ostersonntag früh
ging ein plötzlicher Schneesturm über die Insel.‎
Zwischen den grünenden Hecken lag Schnee.
Mein junger Sohn holte mich
zu einem Aprikosenbäumchen an der Hausmauer
von einem Vers weg, in dem ich auf diejenigen mit dem Finger deutete‎
die einen Krieg vorbereiteten, der
den Kontinent, diese Insel, mein Volk, meine Familie und mich
vertilgen mag. Schweigend‎
legten wir einen Sack
über den frierenden Baum.

Bertolt Brecht

Primavera 1938

Oggi, domenica di Pasqua, presto,
un’improvvisa tempesta di neve si è abbattuta sull’isola.
Tra le siepi verdeggianti c’era neve.
Il mio giovane figlio mi ha portato
verso un piccolo albicocco presso il muro di casa
strappandomi ad un verso in cui puntavo il dito
contro coloro che stanno preparando una guerra
che può distruggere il continente, quest’isola, il mio popolo,
la mia famiglia e me stesso. In silenzio
abbiamo steso un sacco
sopra l’albero tremante di freddo.

Bertolt Brecht, trad. Luigia Oberrauch Madella

Printempo 1938

Hodiaŭ, en la frua Paska dimanĉo
venis subita neĝŝtormo sur la insulon.
Inter la verdiĝantaj heĝoj kuŝis neĝo.
Mia juna filo vokis min
al abrikotarbeto ĉe la doma muro
forprenante min de verso, en kiu mi indikis
tiujn, kiuj estis preparantaj militon,
kiu povus detrui
la kontinenton, tiun ĉi insulon, mian popolon, mian familion
kaj min. Silente
ni sternis sakon
sur la arbon tremantan pro frosto.

Bertolt Brecht, trad. Luigia Oberrauch Madella

Der Krieg, der kommen wird

Der Krieg, der kommen wird
ist nicht der erste. Vor ihm
waren andere Kriege.
Als der letzte vorüber war
gab es Sieger und Besiegte.
Bei den Besiegten das niedere Volk
hungerte. Bei den Siegern
hungerte das niedere Volk auch.

La guerra che verrà

La guerra che verrà
non è la prima. Prima di essa
ci sono state altre guerre.
Quando è finita l’ultima
c’erano vincitori e vinti.
Fra i vinti la povera gente
faceva la fame. Fra i vincitori
faceva la fame la povera gente
ugualmente.

Bertolt Brecht, trad. Luigia Oberrauch Madella

La milito, kiu venos

La milito, kiu venos
ne estas la unua. Antaŭ ĝi
estis aliaj militoj.
Kiam finiĝis la lasta,
estis venkintoj kaj venkitoj.
Inter la venkitoj la malriĉa popolo
malsatadis. Inter la venkintoj
malsatadis la malriĉa popolo
same.

Bertolt Brecht, trad. Luigia Oberrauch Madella

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *