Homoj

Kartezio

Denove Kartezio.
La 31-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1596) de la franca matematikisto kaj filozofo René Descartes (1596-1650)
it.wikipedia.org/wiki/Cartesio
eo.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_Descartes
latine Renatus Cartesius, itale Renato Cartesio, greke Kartésios, ruse Rene Dekart, sicilie Cartesiu, en Esperanto Renato Kartezio, unu el la malmultaj ekzemploj de traduko de familia nomo en diversaj lingvoj.
Mi jam parolis pri li la 31-an de marto 2017:

René Descartes – Cartesio


​Hodiaŭ mi transskribas:
– malgrandan sciigon en la itala (kune kun mia traduko al Esperanto), publikigitan en “L’Esperanto” 1930-2, p. 41, rilate artikolon de la fama itala lingvisto (esperantisto) Bruno Migliorini, pri kiu mi jam preterpase parolis plurfoje, ekzemple:

Augusteo

Dario Niccodemi

Vittorio Imbriani

Skanderbeg

Gotthold Ephraim Lessing


– eron en la franca el la “Discours de la methode” (Parolado pri la metodo), kun la traduko al Esperanto de Louis Bastien.
​Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1996 (laŭ portreto de Frans Hals) pro la 400-jara datreveno de la naskiĝo de Kartezio.


Il valente samideano Prof. Bruno Migliorini nel n. di novembre della importante rivista «La Cultura» (editore Zanichelli – Bologna) ha pubblicato un interessante articolo dal titolo «Una lettera di Cartesio (1629) e il problema della lingua internazionale» nei quale fa un confronto fra l’attuale soluzione pratica del problema della lingua artificiale (che si è avuta con la creazione del Dott. Zamenhof) e i tentativi di soluzioni filosofiche al problema della lingua internazionale che si tentarono nei secoli passati. Fra questi tentativi egli cita quello manifestato in uno scritto del Descartes.
(L’Esperanto 1930-2, p. 41)

(Traduko):
La elstara samideano Prof. Bruno Migliorini en la numero de novembro de la grava revuo «La Cultura» (eldonisto Zanichelli – Bolonjo) publikigis interesan artikolon kun titolo «Una lettera di Cartesio (1629) e il problema della lingua internazionale» (Letero de Kartezio – 1629 – kaj la problemo de la internacia lingvo), en kiu li faras komparon inter la nuna praktika solvo de la problemo de la artefarita lingvo (okazinta per la kreaĵo de D-ro Zamenhof) kaj la klopodoj de filozofiaj solvoj je la problemo de la internacia lingvo kiujn oni provis en pasintaj jarcentoj. Inter tiuj provoj li citas tiun manifestitan en skribaĵo de Descartes.
***
Les quatre règles de la méthode
Le premier était de ne recevoir jamais aucune chose pour vraie que je ne la connusse évidemment être telle…
Le second, de diviser chacune des difficultés que j’examinerais, en autant de parcelles qu’il se pourrait et qu’il serait requis pour les mieux résoudre.
Le troisième, de conduire par ordre mes pensées, en commençant par les objets les plus simples et les plus aisés à connaître…
Et le dernier, de faire partout des dénombrements si entiers, et des revues si générales, que je fusse assuré de ne rien omettre…

J’ai conscience d’être une substance dont toute l’essence ou la nature n’est que de penser… En sorte que ce moi, c’est-à-dire l’âme par laquelle je suis ce que je suis, est entièrement distincte du corps, et même qu’elle est plus aisée à connaître que lui.
René Descartes, Discours de la méthode

La kvar principoj de la metodo
La unua estis, akcepti vera nur tion, kion, mi konas evidente vera.
La dua, dispecigi ĉiun ekzamenotan malfacilaĵon en tiom da partetoj, kiom mi povas, kaj kiom postulas ĝia plej facila solvo.
La tria, vicigi miajn pensojn en ĝusta ordo, komencante per la objektoj plej simplaj kaj plej facile koneblaj.
La lasta, ĉie plenumi nombradojn tiel senforgesajn kaj kontrolojn tiel kompletajn, ke mi estu certa, ke nenion mi preterrigardis.

​El tio mi eksciis, ke mi estas substanco, kies tuta esenco aŭ naturo konsistas nur en penso…; sekve mi, tio estas la animo, dank’ al kiu mi estas tio, kio mi estas, estas tute aparta de la korpo kaj eĉ pli facile elkonebla ol ĝi.
(René Descartes, trad. Louis Bastien, “Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 123)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *