Homoj

Eugen Ionescu

La 28-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1994) de la rumana dramverkisto kaj eseisto Eugen Ionescu, konata kiel Eugène Ionesco (1909-1994)
it.wikipedia.org/wiki/Eug%C3%A8ne_Ionesco
eo.wikipedia.org/wiki/Eug%C3%A8ne_Ionesco
ĉar li vivis longatempe en Francio.
Naskiĝinte en Rumanio de rumana patro kaj franca patrino laŭ greka-rumana deveno, li estis portita al Francio kiam li havis unu jaron; li reiris al Rumanio en 1925, kiam li havis 16 jarojn (kaj nur tiam li lernis la rumanan).
Li studis en Rumanio. En tiu periodo li verkis en la rumana “Englezeşte fără profesor” (La angla sen instruisto), ne konfuzendan kun la verko de Tristan Bernard

Tristan Bernard


“L’anglais tel qu’on le parle” (tradukita al Esperanto de Gaston Moch en 1907 kun la titolo “La angla sen profesoro”).
​Li estis denove en Francio ekde 1938; kaj, escepte de mallonga periodo en Rumanio de 1939 ĝis 1941, li vivis en Francio ĝis la morto (li estas sepultita en Parizo en la Tombejo Montparnasse).
​Politike, li estas konsiderata “dekstra anarkiisto”; en 1992 li aliĝis al la Transnacia Radikala Partio de Marco Pannella.
Ionesco estis la kreinto de la tiel dirita “teatro de absurdo”, sen vera intrigo, sed tute bazita sur lingvaĵo konsistanta el banalaj kliŝaĵoj, kun vortludoj kaj nelogikaj situacioj.
Antaŭ lia unua verko, “La Cantatrice chauve” (La kalva kantistino), de 1950
it.wikipedia.org/wiki/La_cantatrice_calva
eo.wikipedia.org/wiki/La_kalva_kantistino
la kritiko aprezis la novaĵon, sed la publiko restis ŝtonigita.
​Ionesco ne senkuraĝiĝis pro la malsukceso, kaj inter 1950 kaj 1952 produktis aliajn 8 samspecajn teatrajojn: aparte, “La Leçon” (La Leciono) kaj “Les Chaises” (La Seĝoj).
​Ekde 1955, la publiko komencis interesiĝi pri lia nova maniero teatrumi (kvankam oni devus esplori, kiom multe ĝi estis komprenata).
Granda sukceso estis atingita en 1958 per “Rhinocéros” (La Rinocero), kiu lin konsekris klasikulo de la franca teatro, kaj iamaniere utilis por defendi lin kontraŭ la akuzo de manko de politika engaĝiteco (la verko estas satiro de la tutecaj reĝimoj, kiuj klopodas altrudi sian povon al la civitanoj; siaflanke tiuj, post unua fazo de rezignacio, adaptiĝas, kaj fariĝas siavice perfortuloj).
La postaj verkoj estas regataj de la trudpenso de la morto, de skeptikismo, de la absurdeco de la vivo kiu fuĝas kaj elglitas, de la rezignacio, de la angoro.
Ionesco atingis la pinton de sia famo per la surscenigo ĉe la “Comédie-Française”, en 1966, de “La Soif et la faim” (La Soifo kaj la Malsato), kaj la elekto, en 1970, al la Académie française (Franca Akademio).
Jenaj verkoj estis tradukitaj al Esperanto, kaj ankaŭ prezentitaj en teatro:
– “La leçon” (La leciono), trad. Srdjan Flego, prezentita dum la 49-a Universala Kongreso de Esperanto de Hago (1964);
– “La leçon” (La leciono), trad. Armela LeQuint kaj Ĵak’ Le Puil (Jacques Le Puil), La Kancerkliniko 2009.
– “La cantatrice chauve” (La kalva kantistino), trad. Georges Lagrange, TESPA 1978;
– “Englezeşte fără profesor” (La angla sen instruisto), trad. Ionel Oneţ, Thaumiers, La Kancerkliniko 2014.
En “Literatura Foiro” 2013-262, p. 102, estas foto de Ionesco kune kun aliaj du famaj “francaj” rumanoj, Mircea Eliade kaj Emil Cioran.
En “Literatura Foiro” 1994-148, p. 91-92, estas interesa artikolo de Georges Lagrange, titolita “Pri kantistino kaj rinocero”; ne povante ĝin reprodukti tute, mi citas ĉi tiujn frazojn, pri la malfacilo traduki el Ionesco:
>Ĉiuj amatoraj trupoj permesas al si ludi La kalvan kantistinon ĉar temas pri mallonga teatraĵo, kun malmultaj rolantoj kaj tio ŝajnas facila pro la banaleco de la frazoj…
>Facila? kiom teda tio povas iĝi, se ne lerte interpretata!
>Kaj same la tradukado, malgraŭ tiu banaleco, estis terure malfacila, ĉar ofte ŝoviĝas aludoj aŭ vortludoj en tiu banaleco. Ĉefe la ŝajne vortĥaosa fino entenis multajn kaptilojn. Kaj la kulturaj aludoj, kiujn franclingvano tuj komprenas, devis iĝi aludoj esperantokulturaj.

​Mi aldonas portreton de Ionesco.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *