Objektoj

Fenestro kiu brilis

​Hodiaŭ mi prezentas unu el la plej belaj kaj malnovaj napolaj kanzonoj, “Fenesta ca lucive”, elp. Fenesta ka luĉive (Fenestro kiu brilis):

Gino Bechi

Enrico Caruso

Roberto Murolo
Ĝi estas romanco de esence nekonata aŭtoro, kies originoj restas misteraj: ne nur oni ne konas ĝian veran aŭtoron, sed ankaŭ oni dubas, ĉu ĝi estas vera historio, kaj ĉu ĝi vere naskiĝis en Napolo aŭ en alia parto de suda Italio: la dialekto ne estas propre napola, sed pli ĝuste tiu de la apuda landoparto Hirpinio
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/11/23/terremoto-dellirpinia/ ;
eble la kanzono atingis Napolon, pere de la strataj kantistoj, el Sicilio, kaj povus esti ligita kun la tragedia travivaĵo de la Baronino de Carini apud Palermo (Laura Lanza di Trabia, 1529-1563), murdita de la patro por venĝi nelican amaĵon
it.wikipedia.org/wiki/Laura_Lanza

​La kanzono estis publikigita en Napolo en 1842, kun atribuo de la vortoj al Giulio Genoino kaj de la muziko al Guglielmo (Guillaume) Cottrau (1797-1847)
it.wikipedia.org/wiki/Guglielmo_Cottrau ;
sed oni ne povas fidi tion, ĉar Guglielmo Cottrau kaj lia filo Teodoro atribuis al si multegajn kanzonojn je popola origino, ekzemple “Santa Lucia”

Napoli S. Lucia


Laŭ kelkaj, la muziko estus eĉ de Vincenzo Bellini (1801-1835)
it.wikipedia.org/wiki/Vincenzo_Bellini
eo.wikipedia.org/wiki/Vincenzo_Bellini
​Pier Paolo Pasolini

Pier Paolo Pasolini


kun evidenta anakronismo, utiligis “Fenesta ca lucive” en la filmo “Decameron” (Dekamerono), igante ĝin kanti Franco Citti en la transmeto de la unua novelo de la unua tago (“Majstro Cepparello per falsa konfeso trompas sanktan monaĥon kaj mortas; kaj estinte tre malica homo dum sia vivo, postmorte li estas opiniata sanktulo kaj nomata Sankta Ĉapeleto): www.youtube.com/watch?v=-HWz9IhpKKk
Pasolini, kiu evidente multe ŝatis ĉi tiun kanzonon, utiligis ĝin ankaŭ en la filmoj “Accattone” (Almozulo) kaj “I Racconti di Canterbury” (Canterbury Tales, La rakontoj de Kanterburio, el Geoffrey Chaucer).
​Mi transskribas la kanzonon, en la napola kaj en tri versioj al Esperanto (du de Karl Vanselow kaj unu de Luigi Minnaja); laŭ “L’Esperanto” 1932-1, p. 4 (“Anche la immortale canzone napoletana “Fenesta ca lucive” fu tradotta in Esperanto dall’Avvocato Raffaele Bagnulo” – Ankaŭ la senmorta napola kanzono “Fenesta ca lucive” estis tradukita al Esperanto de Advokato Raffaele Bagnulo)
it.wikipedia.org/wiki/Raffaele_Bagnulo
eo.wikipedia.org/wiki/Raffaele_Bagnulo
estis farita ankaŭ alia traduko, sed pri ĝi ne restis spuro.
​Mi aldonas la unuan paĝon de la partituro de la kanzono.


FENESTA CA LUCIVE

Fenesta ca lucive e mo nun luce…
sign’è ca nénna mia stace malata…
S’affaccia la surella e mme lu dice:
Nennélla toja è morta e s’è atterrata…

Chiagneva sempe ca durmeva sola,
mo dorme co’ li muorte accompagnata…

Va’ dint’’a cchiesa, e scuopre lu tavuto:
vide nennélla toja comm’è tornata…
Da chella vocca ca n’ascéano sciure,
mo n’esceno li vierme… Oh! che piatate!

Zi parrocchiano mio, ábbece cura:
na lampa sempe tienece allummata…

Addio fenesta, rèstate ‘nzerrata
ca nénna mia mo nun se pò affacciare…
Io cchiù nun passarraggio pe’ ‘sta strata:
vaco a lo camposanto a passìare!

‘Nzino a lo juorno ca la morte ‘ngrata,
mme face nénna mia ire a trovare!..

ELTOMBA SALUTO

Fenestro kara, ne plu lumigata,
sopire mi rigardas vin vespere.
Ne plu en vi sin montras la amata,
ĉar Nina miakuŝas tombo-tere.

Ŝi ploris, ĉar ŝi dormi sola devis,
do Dio ŝin al la anĝeloj levis.

En la tombeja paco kaj trankvilo
konsolon serĉas mi. Jen: rava floro
min salutanta kun radia brilo
elkreskis el eltomba ŝia koro.

Kaj pli kaj pli ekfloras ĝiaj ĉarmoj,
ju pli sur ilin gutas miaj larmoj.

Trad. Karl Vanselow
(“L’Esperanto” 1936-3/4, aprilo 1936, p. 3)

ELTOMBA SALUTO

Fenestro kara ne plu lumigata,
vespero preterpasa kaj vespero,
ne plu en vi sin montras la amata,
ĉar Nina kuŝas en la tomba tero.

Ŝi ploris, ĉar ŝi esti sola devis,
do, Dio ŝin al la anĝeloj levis.

En la tombeja paco kaj trankvilo
konsolon serĉas mi. Jen rava floro
min salutanta kun radia brilo
elkreskis el eltomba ŝia koro.

Kaj pli kaj pli ekfloras ĝiaj ĉarmoj
ju pli sur ilin gutas miaj larmoj.

Trad. Karl Vanselow

FENESTRO KIU BRILIS
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#FENESTRO%20KIU%20BRILIS

Fenestro kiu brilis kaj ne brilas
ĉu mia amatin’ ne fartas bone?
Al mi fratino ŝia triste diras:
“Ŝi mortis kaj nun kuŝas tomboŝtone.

Ŝi ploris ĉiam ĉar ŝi dormis sola,
kun la mortintoj nun ŝi dormas kune!”.

Fermita restu nun, fenestr’ amata,
ĉar ŝin en plu montriĝos ĉe l’ kurteno;
mi ne plu paŝos laŭ ĉi tiu strato:
mi iros al tombejo por promeni,

ĝis tago, kiam morto senkompata
ebligos min al amatino veni.

Trad. Luigi Minnaja

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *