Homoj

Olive Schreiner

​La 24-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1855) de la anglalingva sudafrika verkistino Olive Emilie Albertina Schreiner, konata kiel Olive Schreiner (1855-1920)
it.wikipedia.org/wiki/Olive_Schreiner
en.wikipedia.org/wiki/Olive_Schreiner
fama precipe pro la romano “The Story of an African Farm” (Romano pri afrika bieno), publikigita en 1883 kun la pseŭdonimo Ralph Iron, kaj pro siaj bataloj kontraŭ la blankula rasismo de Cecil Rhodes en Rodezio/ Zimbabvo (en “Trooper Peter Halket of Mashonaland” de 1897), kontraŭ la angla-boera milito (en “An English-South African View of the Situation” – Angla-sudafrika vidpunkto pri la situacio, de 1899), kontraŭ la rasa apartigo, kaj favore al la rajtoj de judoj (en “Letter on the Jews” – Letero pri la judoj, de 1906) kaj de virinoj (aparte, per la libro de 1911 “Woman and Labour” – Virino kaj laboro).
​La titolo “The Story of an African Farm” (Historio pri afrika bieno) pensigus pri ekzotaj peizaĝoj, safaroj kaj aventuroj, nome, tio kion ĝenerale eŭropanoj imagas pri Afriko; kontraŭe, temas pri verko, kiu (kune kun la zorgema priskribo de la granda sekega kaj duondezerta ebenaĵo de okcidenta Sudafriko) denuncas la blankulan rasismon kaj la maljustaĵojn malavantaĝe al la denaskaj loĝantaroj, senigitaj je la tero kaj je propra kulturo.
El la lingva vidpunkto, la verko karakteriziĝas per la utiligo de nederlandaj vortoj kaj la aparta sintakso, kiu prikonsideras la komunuzan lingvaĵon en la afrikansa.
​Mi sendas al la Vikipediaj paĝoj (bedaŭrinde, ne estas tiu en Esperanto), kaj indikas, ke la romano “The Story of an African Farm” estis tradukita al Esperanto de Stephen A. Andrew kun la titolo “Romano pri afrika bieno”, kaj publikigita en 1934 en Londono de la “Esperanto Publishing Company” (“The British Esperanto Association”).
​En “Esperanto de UEA” 1935-7, p. 9, estas mallonga recenzo de la romano; en “Brita Esperantisto” 1938-1, p. 221, estas reklamo, kun foto de la tradukinto.
​Krome, en “La Revuo” 1907-1908, II, p. 133-135, estas la versio al Esperanto (de P. A. H. Muschamp) de la rakonto “La perdita ĝojo”; kaj en “Literatura Mondo” 1924-10, p. 166, estas la versio al Esperanto (de A. Pravatine) de la mallonga ero “La sekreto de l’ artisto”.
El la retejo www.idref.fr/028799151
aperas, ke Stephen A. Andrew tradukis al Esperanto, kun la titolo “Undino”, ankaŭ la romanon “Undine” (Rickmansworth, Esperanto Publishing Co., 1938).
​Mi aldonas portreton de Olive Scheiner, kaj la menciitan p. 221 de “Brita Esperantisto” 1938-1.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *