Homoj

Daniel Bovet

La 23-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1907) de la svisa sciencisto, fariĝinta itala civitano en 1947, Daniel Bovet (1907-1992)
it.wikipedia.org/wiki/Daniel_Bovet
eo.wikipedia.org/wiki/Daniel_Bovet
​Nobel-Premiito por Medicino kaj Fiziologio en 1957, pro siaj esploroj pri sulfamidoj, antihistaminaĵoj, simpatoliziloj kaj muskolrilaksigaj substancoj.
​Daniel Bovet estis denaska Esperantisto, danke al la patro Pierre Bovet (Profesoro pri filozofio ĉe la Universitato de Neuchâtel/ Neŭŝatelo), ankaŭ li esperantisto:
it.wikipedia.org/wiki/Pierre_Bovet
eo.wikipedia.org/wiki/Pierre_Bovet
Ĉi tiu fakto estas evidentigita en kelkaj el la diverslingvaj paĝoj de Vikipedio (sed ne ĉiuj: ekzemple, mankas la citaĵo en la franca kaj en la rusa):
en la itala:
>Daniel Bovet è una delle poche persone di madrelingua esperanto.
en la angla:
>Bovet was born in Fleurier, Switzerland. He was a native Esperanto speaker.
en la germana:
Daniel Bovet wuchs als Sohn des Psychologen, Pädagogen und Esperantisten Pierre Bovet (1878–1965) zweisprachig auf.
en la hispana:
>Esperantista de nacimiento.
en la portugala:
>Era falante nativo de esperanto.
en la kataluna:
>Era fill del pedagog, psicòleg i esperantista Pierre Bovet, qui li ensenyà des de petit la llengua auxiliar internacional esperanto. Així, Daniel Bovet està considerat un parlant natiu d’aquesta llengua.
kaj eĉ en ido (!!!):
Daniel Bovet anke esis Esperantisto.

Kuriozaĵo: la edzino de Daniel Bovet (kaj lia strikta kunlaborantino), Filomena Nitti, estis filino de Francesco Saverio Nitti (1868-1953), itala Ĉefministro antaŭ Faŝismo, pri kies rilatoj kun Esperanto mi parolos en alia okazo.
Mi aldonas la poŝtmarkon de la Princlando Monako de 2007 honore al Daniel Bovet.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *