Homoj

Clemens August von Galen

La 22-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1946) de la germana Kardinalo Clemens August von Galen (1878-1946)
it.wikipedia.org/wiki/Clemens_August_von_Galen
eo.wikipedia.org/wiki/Clemens_August_von_Galen
​Episkopo de Münster (Norda Rejnlando-Vestfalio), proklamita Beatulo de la katolika Eklezio la 9-an de oktobro 2005.
Clemens August von Galen estis nomita “La Leono de Münster” pro siaj kuraĝaj elpaŝoj kontraŭ la nazia reĝimo: li estis unu el la inspirintoj de la germanlingva encikliko (papa rondletero) “Mit brennender Sorge” (Kun brulanta zorgo) de la 10-a de marto 1937
it.wikipedia.org/wiki/Mit_brennender_Sorge
(ne estas pri ĝi vikipedia paĝo en Esperanto),
per kiu Papo Pio la 11-a

Lateranaj Paktoj


denuncis la kulton de la raso kaj de la Ŝtato en la kreskanta nazia reĝimo; kaj dum tri predikoj en la preĝejoj de Münster (13-an de julio 1941, 20-an de julio 1941 kaj 3-an de aŭgusto 1941) denuncis la perfortojn plenumitajn de la Ŝtato, depostulis la rajton je libero de siaj fideluloj, kaj akre kondamnis la programon (Aktion T4) de elimino de la tiel diritaj “Lebensunwertes Leben (vivoj neindaj je vivo), tio estas, de la personoj serioze handikapitaj kaj de la uloj taksataj rase malsuperaj
it.wikipedia.org/wiki/Aktion_T4
(ne estas pri ĝi vikipedia paĝo en Esperanto aŭ en la germana),
En artikolo de Henry Smith Leiper en “New York Times” de la 8-a de junio 1942 (aldonite, la reduktita bildo), titolita “Churchmen Who Defy Hitler; I: Bishop von Galen of Germany” (Ekleziuloj kiuj defias Hitleron; I: Episkopo von Galen de Germanio)

von Galen estis difinita “the rugged, fearles Bishop of Münster” (la fortika, sentima Episkopo de Münster”, “the most persistent opponent of the Nazi and anti-Christian program” (la plej obstina opozicianto de la nazia kaj kontraŭkristana programo), kaj “a man idolized by the native Westphalia and respected by all Germany” (viro idoligita de la naskiĝa Vestfalio kaj respektata de tuta Germanio).
La teksto de la artikolo povas esti legata ĉe:
books.google.it/books?id=0tV68rZtQaIC&pg=PA83&lpg=PA83&dq=new+york+times+june+8+1942+galen&source=bl&ots=RIwV8j8E81&sig=xi7tCGJBtN952RCKR74LskU04lY&hl=it&sa=X&ved=0ahUKEwiD46uT9c_ZAhXJPRQKHRn7D-kQ6AEINjAB#v=onepage&q=new%20york%20times%20june%208%201942%20galen&f=false
Hitler ĵuris, ke li «faros la kalkulojn ĝis la lasta groŝo», sed li devis prokrasti la kalkulon ĝis la fino de la milito, pro la timo perdi la katolikan Vestfalion, kiu apogis la Episkopon.
​Postmilite, von Galen daŭrigis esti referenca punkto por ĉiu ajn bezonanto.
Papo Pio la 12-a nomumis lin Kardinalo la 18-an de februaro 1946; je sia reveno al Münster, la 16-an de marto 1946, Von Galen estis akceptita de grandega entuziasmoplena homamaso. Antaŭ la ruinoj de la katedralo detruita de la aliancana bombado de la 10-a de oktobro 1943
www.30giorni.it/articoli_id_5470_l1.htm
li eldiris sian lastan paroladon, antaŭ ol malsaniĝi kaj morti la postan 22-an de marto.
​“Espero katolika” 1946-179, p. 40-41, raportis (ankaŭ kun foto) pri lia nomumo kiel Kardinalo; en numero 1946-181, p. 72 (aldonite) estas lia nekrologo; kaj li estas menciita (kun foto) ĉe p. 52 de numero 1998-3/4, en la kadro de ampleksa artikolo (p. 40-54) dediĉita al la vatikana dokumento diskonigita la 16-an de marto 1998 “Noi ricordiamo: una riflessione sulla Shoah” (Ni memoras: medito pri «Ŝoaho» / holokaŭsto)
www.vatican.va/roman_curia/pontifical_councils/chrstuni/documents/rc_pc_chrstuni_doc_16031998_shoah_it.html

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *