Homoj

Modesto della Porta

La 21-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1885) de la itala poeto Modesto Della Porta (1885-1938),
it.wikipedia.org/wiki/Modesto_Della_Porta
vivinta en la urbeto Guardiagrele (en la centr-itala regiono Abruzo), kaj verkinta en abruza dialekto (pli precize: en unu el la multaj abruzaj dialektoj).
Renato Corsetti tradukis al Esperanto du liajn sonetojn, publikigitajn en “La Kancerkliniko” 1978-5, kiuj kritikas la malfacilan lingvaĵon utiligatan de la ”kleruloj” por aserti kaj gardi socian privilegion.
Pro scivolemo, mi demandis de la tradukinto, kiel do, jam antaŭ multaj jaroj, li atentis ĉi tiun poeton ne multe konatan (Modesto laŭnome kaj modesta laŭfakte, nur ĵuse li estis malkovrita de la kritiko), kiu, krom ĉio alia, verkis en dialekto sen literatura prestiĝo (la granda abruza poeto Gabriele D’Annunzio

Gabriele D’Annunzio


verkis en la itala, eĉ, en iu klera kaj ŝvelparola itala lingvo, escepte de la teksto – en la napola dialekto – de la kanzono “A vucchella” / La buŝeto:
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2017/12/02/francesco-paolo-tosti/ ).
Renato Corsetti respondis al mi ĉi-tiel:
>Komence de la sesdekaj jaroj, juna oficir-kadeto, mi estis sendita defendi kontraŭ la eblaj agresoj de la sovetaj hordoj la balotejon de Guardiagrele. Krom defendi la balotejon, mi ankaŭ zorgis defendi la lokan papervendejon, en kiu mi trovis la librojn de nia Modesto Della Porta, en vere frandinda dialekto de Guardiagrele.
>La tradukoj estas de la postaj jardekoj.
(Klarigo: en la sesdekaj jaroj, en Italio la armeo estis trejnata alfronti timatan sovetan invadon: la frazo de Renato Corsetti estas memevidente satira, konsidere de la tute ne militeca tasko konkrete ricevita, tio estas, garantii la publikan ordon dum la balotoj en malgranda provinca urbeto).
​Mi transskribas la versiojn al Esperanto de la du sonetoj, kaj aldonas la kovrilon de vortaro abruza-itala.


FAKOSEKRETO
(Lu secrete di prufessione)

Mia amiko Ndonjo certe pravas:
“kaj kuracist’ kaj pastro estre rolas
ĉar unu tre misteran skribon havas
kaj fremdan lingvon la dua parolas”.

Iome vin palpumas kuracisto
kaj tuj recepton skribas kvazaŭ greke,
poste vi pagos al apotekisto
pro la traduko, dialektobleke.

Ja ĉiam samas kuracilefiko,
ja samas gust’, ŝanĝiĝas nur koloro.
Se lertus ni pri greka gramatiko,

ni povus zorgi meme pri preskribo
por peti tiujn kaĉojn ĉe doktoro,
kaj ĉesus la teroro de ĉi-skribo.

*****

Kiam di-servas pastro tre solene
aŭ litanias per kanto senfina,
postzumas ni en lingvo fuŝlatina,
parkere, vortomaĉe, nekomprene.

Tamen se kiel tuta la popolo
parolus malbenita ĉi-fripono,
alia estus tiam la kanzono,
finiĝus tiam lia monopolo.

Iĝus Kajtano nia preĝkantisto,
baptus Dunato bebojn sen tarifo;
kaj nur pripensu Ndonjon la miopan,

jardekojn estis li preĝejservisto,
se por li estus klara la signifo,
li rangon havus nun jam episkopan.

Modesto Della Porta, trad. Renato Corsetti
(el “La kancerkliniko” 1978-5)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *