Homoj

Bobby Solo

La 18-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1945) de la itala kantaŭtoro (romano, laŭdevene el la nordorienta regiono Friulo-Julia Venetio) Roberto Satti, konata per la artista nomo Bobby Solo
it.wikipedia.org/wiki/Bobby_Solo
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto, dum ĝi ekzistas en latino:
la.wikipedia.org/wiki/Bobby_Solo
Lia patro ne ŝatis, ke sia familia nomo estu asociita kun la kantista agado de la filo (kiu estis zeloto de Elvis Presley, kaj inspiriĝis al la stilo de tiu usona kantisto kiam en Italio rok-muziko ankoraŭ ne estis populara); tial, ĉe sia debuto en 1963, la knabo elektis kiel artistan nomon “Bobby” (anglalingvan diminutivon de Roberto), kun la aldono de la vorto “Solo”, en la senco “Nur”, do: “Nur Bobby”.
Li fariĝis tuj fama, je 19 anni, kantante ĉe la Festivalo de Sanremo de 1964 la kanzonon “Una lacrima sul viso”:

la sukceso estis tiel granda, en tuta Eŭropo, ke la kanzono estis tradukita al multaj lingvoj, kaj estis venditaj du milionoj da ekzempleroj de la disko.
Sekvis aliaj sukcesoj: “Se piangi se ridi” (1965), “Non c’è più niente da fare” (1966), “Zingara” (1969, kune kun Iva Zanicchi).
Ekzistas la tradukoj al Esperanto de “Una lacrima sul viso” (Unu larmo sur vizaĝo) kaj “Zingara” (Ciganino).
Bobby Solo estas ankoraŭ aktiva, post 55 jaroj: nun li kantas precipe en angla lingvo, kaj interpretas ĉefe kanzonojn de usonaj elstaruloj de rok-muziko (Elvis Presley, Little Richard, Chuck Berry).
Mi transskribas la tekston, en la itala kaj en Esperanto (trad. Luigi Minnaja, Radio Roma-Esperanto 10.2.1964), de la kanzono “Una lacrima sul viso” (Unu larmo sur vizaĝo), atentigante ke, oficiale, kiaj aŭtoroj aspektas Mogol (pseŭdonimo de Giulio Rapetti) pri la vortoj kaj Lunero (pseŭdonimo de Iler Pattacini) pri la muziko; en realo, la muziko estas de Bobby Solo, kiu tamen ne rajtis subskribi ĝin, car, pro sia juna aĝo, li ankoraŭ ne estis registrita ĉe la instanco (SIAE), kiu protektas la kopirajtojn.
Mi aldonas junaĝan bildon de Bobby Solo, el la kovrilo de malnova disko.


UNA LACRIMA SUL VISO
Parole di Mogol (Giulio Rapetti),
musica di Lunero (Iler Pattacini), Boby Solo (Roberto Satti)

Da una lacrima sul viso
ho capito molte cose
dopo tanti e tanti mesi ora so
cosa sono per te.

Uno sguardo ed un sorriso
m’han svelato il tuo segreto
che sei stata innamorata di me
ed ancora lo sei.

Non ho mai capito,
non sapevo che
che tu, che tu, tu mi amavi ma
come me non trovavi mai
il coraggio di dirlo ma poi,

quella lacrima sul viso
è un miracolo d’amore
che si avvera in questo istante per me
che non amo che te.

UNU LARMO SUR VIZAĜO
Vortoj de Mogol (Giulio Rapetti),
muziko de Lunero (Iler Pattacini), Bobby Solo (Roberto Satti),
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/sanremo.html#UNU%20LARMO%20SUR%20VIZAGXO

Unu larmo sur vizaĝo
komprenigis al mi multon;
post monatoj fine konas mi nun
vian senton por mi.

Unu larmo kaj rideto
manifestis la sekreton:
via koro enamiĝis al mi,
kaj vi amas min plu.

Mi ja ne komprenis,
mi ne sciis, ke…
ke vi… ke vi…
vi min amis, sed,
kiel mi
ne kuraĝis vi
tion diri malkaŝe, sed nun…

Tiu larmo sur vizaĝo
estas vera am-miraklo,
burĝonanta ĉi-momente por mi,
kiu amas nur vin.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *