Homoj

Giovanni Schiaparelli

La 14-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1835) de la itala (piemonta) astronomo kaj scienca populariganto Giovanni Virginio Schiaparelli (1835-1910), konata kiel Giovanni Schiaparelli
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Schiaparelli
eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Schiaparelli
​konata precipe pro siaj observoj pri Marso.
En 1877, li konstatis sur la surfaco de tiu planedo iujn regulajn sulkojn, kiujn li nomis en itala lingvo “canali”; tiu termino estis utiligita pro analogio kun vasta markolo (kia, ekzemple, la Manika Kanalo, The English Channnel), tio estas, natura fosaĵo, sed ĝi estis mise tradukita al la angla, ĉar anstataŭ utiligi la vorton “channel” estis utiligita la vorto “canal”, kiu indikas precipe artefaritan strukturon, konstruitan por reguligi kaj direkti la akvofluon.
La malkovro de Schiaparelli alvenis ne multe post la verko de la franca astronomo kaj scienca populariganto Camille Flammarion (1842-1925)
it.wikipedia.org/wiki/Camille_Flammarion
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
kiu en 1862 estis publikiginta la libron “La pluralité des mondes habités” (La plureco de la loĝataj mondoj), asertante, ke eblas la vivo sur aliaj planedoj, kaj la homo ne estas je la centro de la Universo.
La sukcesa libro de Flammarion (kiu havis 20 eldonojn en malmultaj jaroj) kaj la observoj de Schiaparelli, starigis viglan debaton, ne nur en scienca medio, sed ankaŭ ĉe la ordinara homamaso: ŝajnis memevidente, ja, ke se sur Marso estas regulaj “kanaloj”, tio signifas, ke sur tiu planedo ne nur estas vivuloj, sed eĉ civilizo pli progresinta ol tiu surtera.
Naskiĝis, tiel, la teorio pri “marsanoj” (ne nur loĝantoj de Marso propre dirita, sed ankaŭ de aliaj mondoj ĝenerale), poste evoluigita de la sciencfikciaj romanoj kaj de la filmaj verkoj.
La progresoj de radioastronomio, la starto de astronaŭtiko, la malkovro de la enormaj spacaj kaj tempaj dimensioj de la Universo, revigligis la debaton pri la ebleco de inteligenta vivo ekster la Tero, kaj pri la rolo de la homo en la Kosmo (kun animskuaj sekvoj, etikaj kaj religiaj).
Plurfoje oni klopodis starigi kontaktojn kun eventualaj eksterteranoj.
En 1971, en la sondiloj “Pioneer 10” kaj “Pioneer 11” (kiuj kiel unuaj eliris el la suna sistemo) estis lokita plato klun bildo de homa paro, kune kun sciencaj donitaĵoj en binara kodo; en 1974, de la teleskopo de Arecibo (Portoriko) estis sendita radiomesaĝo en binara kodo; en 1977, estis lanĉita en la spacon la sondilo “Voyager 1”, kun orplakita disko enhavanta bildojn kaj sonojn de la Tero (inkluzive de saluto en Esperanto, legita de ambasadoro Ralph Harry: “Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo”.
Saluton al la kosmo
it.wikipedia.org/wiki/Voyager_1#Voyager_Golden_Record
eo.wikipedia.org/wiki/Voyager_1#Ora_disko
​“Voyager 1” rapide malproksimiĝas de la suna sistemo; oni kalkulas, ke post 38.000 jaroj ĝi pasos relative “proksime” de la Konstelacio de Malgranda Ursino.
Mi transskribas artikolon el “La Revuo” 1906-1907, I, p. 288), kaj ĉarman poeziaĵon de Giordano Azzi (1910-2002)
eo.wikipedia.org/wiki/Giordano_Azzi
el “Heroldo de Esperanto”1934-2.
​Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2010, kaj la porokazan poŝtan stampon, pro la 100-jara datreveno de la morto de Schiaparelli.


Serio da paroladoi faritaj de Profesoro Lowel, el Flagstaff (Arizona) pri la ebleco de vivuloj sur la planedo Mars nun ekscitegas miajn samlandanojn. La fama astronomiisto montris, ke liaj samideanoj (kiel ankaŭ Schiaparrelli en Italujo), ĉe la 0bservatorio jam de longe konstatis, ke la blanka ĉapo sur la polusoj estas akvo aŭ neĝo.Tiuj ĉi ĉapoi ĉiujare fluidiĝas kaj je la sama tempo vastaj lokoj, kiuj antaŭe estis brunaj, nun ŝajnas kiel verdaj. Tiajn lokojn oni antaŭ ne longe nomis kaj kredis esti “maroj”, en la lasta tempo oni konstatis, ke ili estas kreskaĵaj lokoj. Mallumaj strekoj, rektaj en la tuta longeco, nun estas fotografitaj kaj elstuditaj. Antaŭe ne estis eble klarigi, kiel aperis tiuj mallarĝaj linioj. Kiamaniere povas ekzisti linioj sur “maroj”?
Post longa studado la profesoro trovis, ke la strekoj, kiujn en la nuna tempo oni nomas “kanaloj”, ŝangiĝadas kaj iĝas pli distingehlaj post la fluidiĝo kaj malapero de la neĝo. Plie, ke la ŝanĝo estas proporcia al la latitudo, ke la pli neta porcio ĉiam marŝas for de la fluiĝanta neĝ-ĉapo ĝis la ekvatoro, kaj plie, ke, ĉe ĉiu punkto, kie kanalo renkontas alian kanalon, ronda, verda loko aperas, kiu ŝajnas simila al la kanaloj.
​Vivuloj povas ekzisti en tre maldensa aero kaj tre malvarma temperaturo (ekzemple, sur montegoj). Li pruvis, ke la planedo ricevas tiel multe da hejto, kiel ricevas nia mondo. Tial la profesoro konkludis, ke la “kanaloj” utilas por transporti la akvon de la polusoj al la seka ekvatoro, ke la rondaĵoj estas oazoj, kaj ke sendube loĝas sur la planedo vivuloj, kiuj havas pli altan scion ol ni, (kaŭze de la mirindaj kanaloj), sed ke tiuj baldaŭ ĉesos vivi, ĉar la planedo malrapide perdas sian akvon kaj aeron. Nia mondo marŝas sur la sama vojo. — E. K. H.
(La “Revuo” 1906-1907, I, p. 288)

*****

VOJAĜO AL MARSO

I

Per maŝino grandioza,​
de mistera fort’ movata,
ni vojaĝis al kolosa
land’ ĉiela, al konata
ruĝebrila Mars-planedo
por nin distri de l’ Ter-tedo.

L’ Inventist’, scienca feo,
plenkonanto de l’ naturo,
celis por ĉi tiu kreo
al la kono de l’ strukturo
de la vivo de l’ homaro
en la suna planedaro.

Ni trapasis tra la spaco,
tra la tempo kaj silento,
ne ĝenate, en plenpaco
kaj sen ombro de pripento,
la spektaklon rigardante
de la ter’ malgrandiĝanta.

Ne forgesis, dum veturo,
ni viziton al la Luno:
la montpintoj en lumpuro,
vulkanbuŝoj en plenbruno
mirigite nin rigardis,
interflustris, plu rigardis.

Al la Luno scivolema
ni klarigis nian celon.
Ĝi nin petis fervoreme
ke pri l’ lunoj de l’ ĉielo
ni informu ĝin laŭ vero
ĉe reveno al la Tero.

Iun belan Mars-matenon
tra l’ inundo de l’ radioj
jen atingis la havenon –
dum laŭtegaj niaj krioj –
l’ interstela fluga ŝipo,
kun bonstata ĉiu ripo.

II

Da Marsanoj amasego,
kun pentrinde belaj vestoj,
svarmas ĉirkaŭ la ŝipego
scivolante, ĉu la restoj
estas ĝi de iu stelo
ĵus falinta de l’ ĉielo.

Sed vidante nin eliri
ili miras malfermbuŝe,
ŝajnas ion voli diri,
sed la vortoj venas fuŝe.
Montras ni sur kart’ ĉiela
Teron, Marson, volbon stelan.

Tiam la radi-antenoj
de la Marsaj sendstacioj
tuj informas pri la veno
de Teranoj al Marsio.
Kaj tra l’ Marsaj laŭtaj bruoj
komenciĝas intervjuoj.

Kaj ni tuj ekkonsciiĝis:
ĉe virinoj kaj fraŭlinoj,
amo moda jam farigis
(inkluzive bopatrinoj)
tute same en Marsio
kiel sur la Ter’, je Dio.

Sed demandis ni pri tio:
pri milito, pri armiloj,
pri malpaco de l’ nacioj,
pri kolosaj detruiloj
ekzistantaj sur la Tero
en konkuro kun l’ infero.

Ili diris kun fiero:
ne ekzistas la militoj,
detruantaj vian Teron,
ne ekzistas parazitoj,
la armiloj: sed ĉi tio
estas nur prahistorio.

Ne ekzistas plu malpacoj:
nur popoloj laborantaj
en konkordo, en plenpaco,
grandiozaĵojn starigantaj;
ni nin ĉiujn komprenigas:
unu lingvo nin kunligas.

III

Post reveno al la Tero
ni informis Societon
de l’ Nacioj. La aferon
ĝi pristudis en sekreto
dum plurjara diskutado,
paroladoj de l’ estrado.

Nun ĝi venis al konkludo:
sendi tuj komisionon,
kiu – post detala studo –
finos per la sama tono:
la popoloj plu atendu…
kaj armilojn dume mendu.

Giordano Azzi
(“Heroldo de Esperanto”1934-2)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *