Homoj

Cangrande della Scala

La 9-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1291) de la itala militestro Can Francesco della Scala, dirita Cangrande della Scala, aŭ Can della Scala, Cane della Scala, Can Grande della Scala, en Esperanto Kangrando de la Skalo (1291-1329)
it.wikipedia.org/wiki/Cangrande_I_della_Scala
eo.wikipedia.org/wiki/Cangrande_la_1-a_della_Scala
​la plej konata elstarulo de la Verona dinastio “Scaligeri” (familio della Scala).
​Lia famo ne devenas de heroaj faroj, sed de la fakto, ke li malavare gastigis kaj protektis Dante Alighieri, kiam la poeto, forkurinte el Florenco, vagadis de unu kortego al alia, spertante (kiel li diras en la 17-a kanto de Paradizo, versoj 58-60):

…come sa di sale
lo pane altrui, e come è duro calle
lo scendere e ‘l salir per l’altrui scale.
it.wikisource.org/wiki/Divina_Commedia/Paradiso/Canto_XVII

…kiom salgustas pano
fremda, kaj kiel malagrablas iri
supren-malsupren laŭ ŝtuparoj fremdaj.
(trad. Giovanni Peterlongo)

…kiel gustas je amaro
la pano de fremdul’ kaj kiel duros
iro, deiro sur fremdul-ŝtuparo.
(trad. Enrico Dondi)

Dante, dankema pro la gastigado, dediĉis al Cangrande la “Paradizo”-n,

Angelo Branduardi


per fama letero en latino (Epistula XIII)
www.classicitaliani.it/dante/cangran.htm
la.wikisource.org/wiki/Epistulae_(Dantes_Aligherius)#XIII.
​en kiu li difinas sin “Dantes Alagherii, Florentinus natione non moribus” (Dante Alighieri, Florencano laŭ naskiĝo, ne laŭ moroj).
​Krome, la versoj 70-93 de la 17-a kanto de Paradizo laŭdegas:

…la cortesia del gran Lombardo
che ‘n su la scala porta il santo uccello.

…l’ afablo de l’ Lombardo granda,
portanta sur ŝtuparo sanktan birdon.
(trad. Giovanni Peterlongo)

…la komplezeco de l’ grandul’ lombarda,
portanta sur ŝtupar’ la birdon dian.
(trad. Enrico Dondi)

​Du klarigoj:
1- Verono, la urbo de Cangrande, ne estas en Lombardio (la regiono de Milano), sed en Venetio (la regiono de Venecio); sed je la epoko de Dante la loĝantoj de norda Italio (escepte de romanjanoj, kies civilizo estas greka-bizanca: oni pensu pri Raveno) estis nomataj sendistinge “Lombardoj”, en rilato kun la iamaj Longobardoj. De tiu kutimo restas postsigno en la Pariza “rue des Lombards”, kaj en la Londona “Lombard Street”, kie kunvenadis la bankistoj, grandparte norditaloj. Tial, en angla lingvo ankoraŭ hodiaŭ “lombard loan” estas la prunto kontraŭ garantiaĵo, kaj en Esperanto “lombardi” signifas “deponi garantiaĵon por ricevi prunton” (kaj, sekve, “lombardejo” estas la deponejo de garantiaĵoj);
2- la “sankta birdo” estas la imperiestra aglo, per kiu sin ornamis Cangrande.

La admiro, kiun ĝuis Cangrande della Scala, retroviĝas en “Decamerone” (Dekamerono) de Giovanni Boccaccio (Johano Bokaĉo),

Johano Bokaĉo


kies sepa novelo de la unua tago (“Bergamino, con una novella di Primasso e dello abate di Clignì, onestamente morde una avarizia nuova venuta in messer Can della Scala” – en la traduko al Esperanto de Gaston Waringhien: “Bergameno, per novelo pri Primaso kaj la abato de KIunizo, honeste riproĉas nekutiman avarecon kiu trafis moŝton Kangrando de la Skalo”) komenciĝas per ĉi tiuj vortoj:
“Sì come chiarissima fama quasi per tutto il mondo suona, messer Cane della Scala, al quale in assai cose fu favorevole la fortuna, fu uno de’ più notabili e de’ più magnifici signori che dallo imperadore Federigo secondo in qua si sapesse in Italia” (Kiel tre klara famo preskaŭ tra la tuta mondo kuras, sinjoro Kangrando de la Skalo, kiun en multaj aferoj favoris la sorto, estis unu el la plej eminentaj kaj malavaraj nobeloj, kiujn oni vidis en Italio de post la imperiestro Frederiko la Dua).
Mi aldonas:
​- italan poŝtkarton de 1980, kun la bildoj de la Areno de Verono kaj de la rajda monumento al Cangrande della Scala;
​- malnovan bildkarton (de preskaŭ antaŭ unu jarcento) kun klarigoj en Esperanto, kiu prezentas la monumentan tombon de la membroj de familio della Scala (“Scaligeri”); la karto estis utiligita en 1974 por la speciala poŝta stampo okaze de la 45-a itala Kongreso de Esperanto

Gigliola Cinquetti


​- la kovrilon de la versio al Esperanto de “Paradizo”, en la traduko de Enrico Dondi (Fonto, Chapecó 2006);
​- la kovrilon de la parta versio al Esperanto de “Dekamerono (unuaj tri tagoj), trad. Gaston Waringhien kaj Perla Martinelli, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds 1995.

Unu penso pri “Cangrande della Scala

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *