Eventoj

Dommastrino

Mi kaptas la okazon de la hodiaŭa Internacia Tago de Virino, por atentigi pri itala poŝtmarko de 1994 dediĉita al la “revalorigo de la laboro de la dommastrino” (kurioze, sed eble intence, eldonita la 14-an de februaro, en la tago de Sankta Valenteno

Sankta Valenteno


​anstataŭ la 8-an de marto).
La filatela komunikaĵo eldonita en tiu okazo de la itala Poŝto evidentigas la socian kaj ekonomian gravecon de la laboro de la dommastrino, kiu ŝajnas banala, sed pri kiu oni konscias nur kiam ĝi forestas: plentempa dommastrino laboras meznombre 45 horojn en ĉiu semajno (pli ol la viroj!), kaj ŝi “devas esti multfaka: hodiaŭ ŝi vartas novnaskiton, morgaŭ transformiĝos al psikologino de adoleskanteco, matene purigistino, kuiristino, kudristino, posttagmeze ŝi donas helplecionojn al la gefiloj, kaj laŭbezone ŝi ankaŭ devas esti flegistino, prizorgantino de maljunuloj kaj de invalidoj, kaj tiel plu”.
La poŝtmarko estis eldonita laŭ iniciato de Sinjorino Rosa Franzelin Werth, Prezidantino de la faka asocio de dommastrinoj de la itala memstara Provinco Bolzano/ Bozen, surbaze de rezolucio de la Eŭropa Parlamento de junio 1993, kiu invitis la Ŝtatojn-membrojn rekoni al la dommastrinoj juran statuson socian kaj ekonomian.
Mi ne konas la situacion de la aliaj Landoj, sed en Italio oni faris malmulton de tiam, precipe pro la malfacilo enkadrigi la hejman laboron en unu el la du tradiciaj kategorioj de laboro (dependa aŭ memstara):
– la leĝvalida dekreto de la 16-a de septembro 1996, n. 565, starigis – tamen, libervole – la pension pro maljuneco kaj invalideco por tiuj (virinoj kaj viroj), kiuj, “sen iu ajn ligo de dependeco, plenumas senpagan agadon, en formo plejofta sed ne nepre ekskluziva, en rilato kun familiaj respondecoj“ (komunlingve oni nomas ĝin “pensio por la dommastrinoj”, sed en realo ĝi koncernas ankaŭ la “dommastrojn”, pro la evidenta neceso eviti malsamecon de traktado laŭ la sekso);
– la leĝo de la 3-a de decembro 1999, n. 493 starigis la devigan asekuron kontraŭ hejmaj akcidentoj por “ĉiuj estuloj en aĝo inter 18 kaj 65 jaroj, kiuj plenumas nesporade, senpage kaj sen ligo de dependeco, laboron celantan la prizorgon de propra familio kaj de la medio en kiu oni loĝas”. Mi kredas, tamen, ke tre malmultaj pagas (malgraŭ ĝia modesteco) la asekuran kotizon (en 2018: 12,91 eŭrojn jare), jen pro nekono de la leĝo, jen pro la absoluta neadekvateco de la sancio, en la tre malprobabla okazo, ke estos konstatita la neplenumo de la devigo: plejmulte 12,91 eŭroj por ciu jaro de nepago, tio signifas, precize (kaj nur) tiom, kiom oni estus devinta pagi.
​Kaj nun, ek al la rilatoj kun Esperanto.
Sinjorino Rosa Franzelin Werth
de.wikipedia.org/wiki/Rosa_Franzelin-Werth
(tute ne “anĝelo de la fajrujo”, sed tre engaĝita en politiko kaj en sociaj agadoj ene de la germanlingva partio “Südtiroler Volkspartei – SVP, Sudtirola Popolpartio”) naskiĝis la 7-an de januaro 1940 en Cornaiano (Girlan en la germana), frakcio de la Komunumo Appiano sulla Strada del Vino, en la germana Eppan an der Weinstraße
it.wikipedia.org/wiki/Appiano_sulla_Strada_del_Vino
de.wikipedia.org/wiki/Eppan
eo.wikipedia.org/wiki/Eppan_an_der_Weinstra%C3%9Fe
​urbeto de la (nun itala) memstara Provinco Bolzano/ Bozen (Alto Adige-Südtirol/ Alta Adiĝo-Sudtirolo), kiu ĝis 1919 apartenis al la aŭstria Tirolo

Austria


(tial dulingva, eĉ trilingva, se oni enkalkulas ankaŭ la ladinan).
Nu, en ĉi tiu urbeto (tiuepoke, el malmultaj miloj da loĝantoj) en 1906 estis esperantista grupo el 30 personoj, “en daŭra kresko”: pri ĝi parolas plurfoje la revuo “Germana Esperantisto” (haltante je 1906, mi notis citaĵojn en numeroj: 2, p.18; 3, p. 29; 4, p. 40; 6, p. 65); kaj, precipe, la revuo “Brita Esperantisto”, suplemento n. 4 – aprilo 1906, p. 30 faras pri ĝi vervan prezenton.
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 1994 pri la laboro de la dommastrinoj (la skribaĵo diras: “Casalinga, una presenza che conta” = Dommastrino, ĉeesto kiu valoras);
– p. 30 de “Brita Esperantisto”, suplemento n. 4 – aprilo 1906.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *