Homoj

Ippolito Nievo

La 4-a de marto estas la datreveno de la tragedia morto (en 1861) de la itala (padova) verkisto kaj patrioto Ippolito Nievo (1831-1861),
it.wikipedia.org/wiki/Ippolito_Nievo
eo.wikipedia.org/wiki/Ippolito_Nievo
​mortinta je nuraj 30 jaroj en la rompiĝo de la ŝipo “Ercole”, kiu portis lin de Palermo al Napolo.
Multaj supozoj estis faritaj pri tiu ŝippereo (en kiu mortis ĉiuj enŝipiĝintoj), precipe ĉar Nievo, partopreninte la entreprenon de la Milo de Giuseppe Garibaldi

Giuseppe Cesare Abba

Tomasi di Lampedusa


​havis la taskon porti de Sicilio sur la kontinenton la dokumentaron de la elspezoj eltenitaj dum la ekspedicio; oni suspektas, ke la ŝippereo estis kaŭzita de tiuj, kiuj havis intereson malaperigi iujn kompromitajn dokumentojn, ekzemple en rilato kun la financado (itala kaj fremda, precipe angla) de la militiro.
Laŭ aliaj, kontraŭe, temis pri “Ŝtata amasmurdo” (la unua de longa vico, ankoraŭ ne haltigita)

Masakro de Bolonjo


decidita de la piemontaj (nordlandaj) konservativaj potenculoj, aŭ de la reĝaj sekretaj servoj, por likvidi la garibaldian maldekstron, kiu havis “revolucieman” sintenon.
La travivaĵo estis temo de la verkoj de pluraj modernaj aŭtoroj, inter kiuj Umberto Eco (“Il cimitero di Praga”)
eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_Eco
it.wikipedia.org/wiki/Umberto_Eco
it.wikipedia.org/wiki/Il_cimitero_di_Praga
Nievo estas fama precipe pro la romano “Le confessioni d’un italiano” (La konfesoj de italo), aperinta unuamomente kun la titolo “Le confessioni di un ottuagenario” (La konfesoj de okdekjarulo); verkita en la friula kastelo de Colloredo di Montalbano (aŭ Monte Albano; provinco de Udine) en 1857-1858, ĝi estis publikigita postmorte, en 1867.
​Tri kuriozaĵoj:
1- Nievo verkis ankaŭ mallongan romanon, titolitan “Storia filosofica dei secoli futuri” (Filozofia historio de la estontaj jarcentoj), kiu imagas la historion de Italio de 1860 ĝis 2222, kaj tiel metas lin inter la pionirojn de politika fikcio;
​2- en la eksperimenta Scienca Liceo “Ippolito Nievo” de Padovo Esperanto estis instruita kiel libervola lernofako dum kelkaj jaroj (1973-1978), laŭ iniciato de la tiama lernejestro Antonio Moreno. Instruis unue Giuseppe Munarini (ekskluzive pri Esperanto), kaj en la lasta lernojaro Luisella Sergiampietri Minnaja (1939-1982), kiu jam instruis italan lingvon en tiu lernejo;
2- en numero 1956-40, p. 47 de la itala revuo “L’Esperanto” estis lanĉita konkurso por la traduko al Esperanto de tre mallonga peco de la romano “Le confessioni di un ottuagenario” (tiel!); sed la rezultatoj, post ripetaj prokrastoj, neniam estis publikigitaj.
​De Nievo aperis en Esperanto du eroj:
– “La fontana di Venchieredo – Il castello di Fratta” (La idilio ĉe la fonto de Venchieredo – La kastelo de Fratta), el “Le confessioni di un italiano”, ĉap. 4-a, trad. Achille Tellini, Bologna 1910; N.B.: la loko de la rakonto hodiaŭ nomiĝas Venchiaredo
(mencio en “Brita Esperantisto” 1911-73, p. 13: “Bonega skizeto, kiu tro subite fortranĉiĝas, lasante nin demandantajn, kio okazus poste?”);
(malfavora recenzo en “La Ondo de Esperanto” 1911-6, p. 93);
(mencio en “Espero katolika” 1912-julio, p. 259: “Estas unua parto de la trivoluma romano de Ipolito Nievo: «El la memoraĵo de okdekjarulo»; tro morliberema por ke ni rekomendu ĝin”);
​- “Il tumulto a Portogruaro” (La revolucio en Portogruaro), el “Le confessioni di un italiano”, ĉap. 10-a, trad. Giordano Azzi, en “Itala Antologio”, COEDES-FEI, Milano 1987, p. 368-377).
​Mi aldonas:
​- p. 93 de “La ondo de Esperanto” 1911-6;
– la unuatagan koverton (UTK) de la itala poŝtmarko de 1961 pro la unuajarcenta datreveno de la morto de Ippolito Nievo. La desegnisto (Renato Mura) faris du erarojn: la titolo (“Confessioni di un italiano”) de la libro bildigita en la poŝtmarko respondas al neniu el ĝiaj du titoloj; kaj la garibaldia ĉapo en la bildo estas tiu de Kapitano, dum Nievo havis la pli altan rangon de Kolonelo;
​- la specialan stampon de Colloredo di Montalbano de la 2-a de februaro 1974, pro la “120-jara dateveno de la debuto de Nievo rakontisto”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *