Homoj

Edoardo Nicolardi

La 28-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1954) de la napolano Edoardo Nicolardi (1878-1954)
it.wikipedia.org/wiki/Edoardo_Nicolardi
(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
kies nomo estas probable nekonata de la homamaso, sed kiu estas la aŭtoro de la vortoj de du famegaj napolaj kanzonoj: “Voce ‘e notte” (Elnokta voĉo) kaj “Tammurriata nera” (Nigra tamburado), ambaŭ tradukitaj al Esperanto.
​Ambaŭ kanzonoj naskiĝis el veraj okazintaĵoj (sed pri “Tammurriata nera” – Nigra Tamburado mi parolos en alia okazo).
​“Voce ‘e notte” estas, laŭ mi, la plej bela am-kanzono el ĉiuj tempoj:

Tito Schipa
www.google.it/search?q=nicolardi+voce+notte&ie=utf-8&oe=utf-8&gws_rd=cr&ei=OSbOVomyEsT-swHl5auYBA#q=voce+e+notte+murolo
Roberto Murolo

Peppino di Capri
​La juna Edoardo amindumis la filinon de riĉa komercisto pri ĉevaloj, kiu tamen rifuzis doni la filinon kiel ekzinon al iu sen groŝo en la poŝo, kaj anstataŭe altrudis edziniĝon al riĉa kaj maljuna kliento.
​Edoardo paŝadis sub la fenestroj de la knabino, jam edzino de aliulo, esperante povi ŝin vidi eĉ se de malproksime, kaj iun nokton ŝajnis al li, ke ŝi estas malantaŭ la vitroj por rigardi: tiel naskiĝis la versoj, kiujn la junulo verkis nur por si mem, sen la intenco ilin diskonigi (zorgis pri tio en 1904 la muzikisto Ernesto De Curtis, kiu jam estis komponinta en 1902 la muzikon de “Torna a Surriento” – Venu al Sorrento
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/10/04/torna-a-surriento/ ).
​La amhistorio havis feliĉan finon (por Edoardo), ĉar la maljuna edzo de la amatino mortis post du jaroj, kaj la du gejunuloj povis geedziĝi (kaj naski/ naskigi ok gefilon).
Mi transskribas la tekston en la napola dialekto de “Voce ‘e notte”, kaj la version al Esperanto (Elnokta voĉo) de Nicolino Rossi.
Mi aldonas la unuan paĝon de la partituro.


VOCE ‘E NOTTE
Parole di Edoardo Nicolardi, musica di Ernesto De Curtis

Si ‘sta voce te scéta ‘int’’a nuttata,
mentre t’astrigne ‘o sposo tujo vicino…
Statte scetata, si vuó’ stá scetata,
ma fa’ vedé ca duorme a suonno chino…

Nun ghí vicino ê llastre pe’ fá ‘a spia,
pecché nun puó sbagliá ‘sta voce è ‘a mia…
È ‘a stessa voce ‘e quanno tutt’e duje,
scurnuse, nce parlávamo cu ‘o “vvuje”.

Si ‘sta voce te canta dint’’o core
chello ca nun te cerco e nun te dico;
tutt’’o turmiento ‘e nu luntano ammore,
tutto ll’ammore ‘e nu turmiento antico…

Si te vène na smania ‘e vulé bene,
na smania ‘e vase córrere p’’e vvéne,
nu fuoco che t’abbrucia comm’a che,
vásate a chillo…che te ‘mporta ‘e me?

Si ‘sta voce, che chiagne ‘int’’a nuttata,
te sceta ‘o sposo, nun avé paura…
Vide ch’è senza nomme ‘a serenata,
dille ca dorme e che se rassicura…

Dille accussí: “Chi canta ‘int’a ‘sta via
o sarrá pazzo o more ‘e gelusia!
Starrá chiagnenno quacche ‘nfamitá…
Canta isso sulo…Ma che canta a fá?!…”.

ELNOKTA VOĈO
Vortoj de Edoardo Nicolardi, muziko de Ernesto De Curtis
trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#ELNOKTA%20VOCXO

Se ĉi voĉo el nokta dormo tiras
vin el brakumo de la edzo via,
restu sendorma, se vi ja deziras,
sed montru, ke vi dormas kalme pia.

Ne iru vi fenestren por spioni,
tuj povas vi ĉi voĉon jam rekoni,
ĉi voĉo samas tiun, kiam ni
honteme amindumis pli kaj pli.

Se ĉi voĉo rekantas viakore
kion mi serĉi, diri jam ne povas;
plena turmento estas amo fora,
amo ĉiama plu turmenton kovas.

Se vin kaptas por amo ekdeziro,
kaj kisoemo vejnas en rondiro,
kaj fajro vin bruligas ĉiam pli,
kisu vi tiun. Kial gravu mi?

Se ĉi voĉo ploranta noktostrate
ekvekas edzon, restu vi sentima,
jen do, sennomas amo serenade…
diru, ke dormu li sen zorg’ intima.

Diru al li: “Kantanto, kiu ĝemas,
ĉu pro frenez’ aŭ pro ĵaluz’ mortemas….
Li certe kantas pro destinerar’,
Li kantas sola…. ĉu sencela far’?”.

2 pensoj pri “Edoardo Nicolardi

Lasi respondon al anna argentino Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *