Homoj

Riccardo Cocciante

La 20-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1946, en Sajgono, hodiaŭ Ho-Ĉi-Min-Urbo, Vjetnamio) de la kantaŭtoro kaj komponisto Riccardo Cocciante
it.wikipedia.org/wiki/Riccardo_Cocciante
​Filo de itala patro kaj franca patrino, Cocciante havas duoblan identecon, italan kaj francan (en Francio li estas konata kiel Richard Cocciante).
​Krom multaj sukcesaj kanzonoj, Riccardo Cocciante komponis la muzikon de tri muzikaloj:
– “Notre-Dame de Paris” (Nia Sinjorino de Parizo), reprilaboro de Luc Plamondon de la samnoma romano de Victor Hugo
it.wikipedia.org/wiki/Notre-Dame_de_Paris_(spettacolo_musicale)
– “Le Petit Prince” (La Eta Princo), reprilaboro de la samnoma rakonto de Antoine de Saint-Eupéry
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/07/31/antoine-de-saint-eupery/
– “Giulietta e Romeo” (Julieta kaj Romeo), reprilaboro de Pasquale Panella de la tragedio de William Shakespeare “Romeo and Juliet” (Romeo kaj Julieta)
it.wikipedia.org/wiki/Romeo_e_Giulietta
eo.wikipedia.org/wiki/Romeo_kaj_Julieta
​Kvar kanzonoj de Cocciante estis tradukitaj al Esperanto:
​- “A mano a mano” (Dum pasas la jaroj), trad. Francesco Pignatelli;
​- “Bella senz’anima” (Bela senkorulin’), trad. Giuseppe Castelli;
– “Io canto” (Mi kantas), trad. Giuseppe Castelli;
– “Margherita” (Margareto), trad. Pier Luigi Cinquantini.
Mi transskribas la tekston en la itala kaj en Esperanto de “Bella senz’anima” (Bela senkorulin’), kaj aldonas:
– la partituron de la kanzono;
– la francan poŝtmarkon de 2003 pri Esmeralda, rolanta en “Notre-Dame de Paris” (en la fono, videblas la Pariza Katedralo de Nia Sinjorino);
– la francan filatelan folieton de 1998 pri “La Eta Princo”;
– bildkarton prizorgitan de Renato Tommasi, gardisto de la domo de Julieta en Verono, kun skribaĵo en Esperanto.


BELLA SENZ’ANIMA
Parole di Riccardo Cocciante e Marco Luberti
Musica di Franco Pisano

E adesso siediti
su quella seggiola
Stavolta ascoltami
senza interrompere
è tanto tempo che
volevo dirtelo.

Vivere insieme a te
è stato inutile
tutto senz’allegria
senza una lacrima
niente da aggiungere
né da dividere.

Nella tua trappola
ci son caduto anch’io
avanti il prossimo
gli lascio il posto mio
povero diavolo
che pena mi fa.

E quando a letto lui
ti chiederà di più
glielo concederai
perché tu fai così
come sai fingere
se ti fa comodo.

Adesso so chi sei
e non ci soffro più
e se verrai di là
te lo dimostrerò
e questa volta tu
te lo ricorderai

e adesso spogliati
come sai fare tu
ma non illuderti
io non ci casco più
tu mi rimpiangerai
bella senz’anima.

BELA SENKORULIN’
Vortoj de Riccardo Cocciante kaj Marco Luberti
Muziko de Franco Pisano
Trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/cocciant.html#BELA%20SENKORULIN%27

Bonvolu sidi tuj
sur tiun seĝon ĉi;
ĉi-foje aŭdu nur
sen interrompi min:
mi tiom longe jam
bezonis diri, ke

ĉi tiu nia viv’
nur estis viv’ sen cel’:
neniam ia ĝoj’,
neniam ia plor’,
nenia dono kaj
nenia preno ajn.

Kaptilo kaptis min
kaj mi rezignas nun,
la vicon lasas jen
por la venonta ul’:
li kompatindas ĉar
lin trafos sufer’.

Kaj kiam dum la kuŝ’
li petos iom pli,
vi certe diros “jes”
laŭ via fikutim’:
ŝajnigi sen skrupul’
laŭ via oportun’.

Sed nun mi konas vin
kaj ĉesis la dolor’,
aŭ baldaŭ en la lit’
mi ĝin balaos for:
nur restu la memor’
pri tiu ĉi vesper’.

Kaj vin malvestu do:
vi prie lertas ja,
sed sen la iluzi’
e mi trompiĝu plu.
Vi min sopiros tre,
bela senkorulin’.

2 pensoj pri “Riccardo Cocciante

Lasi respondon al petesporno Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *